Tiu sonĝo estas verŝajne mia plej stranga. Mi estis kvazaŭ apud ia marbordo, staranta sur blanka sablo fronte al la maro. Normale, mi sonĝas nigre-blanke, sed mi memoras klare ke la maro en tiu sonĝo havis bluan, pli precize, nigrebluan koloron. De ie mevoj aŭdeblis. Mi suprenrigardis. La ĉielo bluis same kiel la maro. Nekredeble, mi vidis kelkajn blankajn velojn, malrapide flosantajn sur la ĉielo. Mi miris: Ĉu vere flugantaj velŝipoj ekzistas?

Subite mi komprenis, ke mi estis ne sur la Tero, sed sur ia planedo kun gravito tiel forta, ke la radioj de lumo devenitaj el la velŝipoj kurbiĝis en arkojn. Tial oni devis rigardi supren por vidi ion sur la maro.

Vekiĝinte, mi trarigardis la fenestron. Ekstere la vintra ĉielo malhelis super Seatlo. Korvoj kriadis. Mia libro "Gravito" fare de Hartle, kion mi uzis por la kurso en ĝenerala relativeco, ankoraŭ kuŝis apud la kuseno.