Ofte ni forgesas, kiel mirakla estis la Verda Revolucio. Ni legu tion, kion skribis Pierre Gourou en la konkludo de lia verko "Paysans du delta tonkinois" (1936). Gourou estis fama antropologisto kiu havis grandan amon kaj simpation al Vjetnamio kaj ĝiaj loĝantoj. Tamen li estis tre pesimisma pri la materiaj perspektivoj de la nord-vjetnama kamparano (traduko mia, el la angla):

"Kion ni devas supozi pri la estonta disvolviĝo de tiu lando? Certe, la lando estas loĝata per civilizita kaj vigla popolo, dotita per adaptebleco. La annamito (t.e. vjetnamo) estas saĝa kun siaj fingroj kaj havas subtilan menson; li ne malliberiĝas en opresa socia sistemo; eĉ se li restas profunde animalista en siaj vidpunktoj, liaj religiaj sentoj ne limigas liajn agadojn per malpermesoj.

Tamen ŝajnas, ke ekzistas neniu metodo de signife plibonigi la materiajn kondiĉojn de la tonkina kamparano; la tro alta popoldenseco estas nekorektebla malbono. Estas tre malfacile atingi iun ajn signifan plibonigon de la enspezoj de loĝantoj, kiuj kunpremiĝas po pli ol kvarcent personoj je kvadrata kilometro. Tiuj kamparanoj jam ricevas el la grundo preskaŭ ĉion, kion ĝi povas doni; hidraŭlikaj plibonigoj aŭ perfektigo de agrikulturaj teknikoj ne povos altigi la produkton ĝis la nivelo sufiĉa por signife ŝanĝi la materiajn kondiĉojn de vivo. La industrio povus aktiviĝi pli, sed ĝi apenaŭ povos doni al loĝantoj pli laboron ol ĝi jam donas nun. Migrado havos nur etan efikon sur la demografia situacio: estus bonege se oni povas loĝigi tridek mil koloniantoj ekster la Delto jare, sed tio absorbus eĉ ne duonon de la probabla kresko de la loĝantaro. Ĉion konsiderinte, la plej grandan uzon por la kamparano havus halto de la disvolviĝo de grandaj bienoj, kaj eĉ la supremo de tiuj, kiuj jam ekzistas, per agraraj leĝoj se necesas, por eviti, per lusistemo, la plian redukton de la malgrandaj enspezoj, kiujn la kampara laboranto eltordas el sia mallarĝa strio de tero..."

Nuntempe, la popoldenseco en la delto de Ruĝa rivero superas 1000 loĝantoj je kvadrata kilometro, tamen la vivnivelo de la plimulto de loĝantoj estas konsiderinde pli alta ol ĉe la tempo de Gourou. Ni devas danki la Verdan Revolucion, kio komenciĝis en Nord-Vjetnamio baldaŭ post 1954...