18tuna trimetra monumento Kapo XXII en Lipnice nad Sázavou (Ĉeĥio)
La 27-an de aprilo 2013 okazis apud la ĉeĥa komunumo Lipnice nad Sázavou
(troviĝanta en Bohemia-moravia montetaro)
solena senvualigo de la unika trimetra 18tuna granita monumento "Kapo XXII".
La skulptisto Radomír Dvořák verkis ĝin omaĝe al aŭtoroj de la kontraŭmilitaj romanoj "Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk" de Jaroslav Hašek, kiu en Lipnice vivis kaj mortis, kaj de "Kapo XXII" de Joseph Heller - ambaŭ verkistoj tiutempe solenis jubileon de sia naskiĝo (Hašek la 130-an, Heller la 90-an). La ambaŭ verkojn kunigas satira kondamno de sensenco kaj absurdeco de la militoj.


La monumento, troviĝanta sur herbejo ĉe la vojkruciĝo inter la komunumoj Lipnice nad Sázavou kaj Dolní Město, enhavas citaĵon el Ŝvejk en 10 lingvoj, inkluzive Esperanton (kies ĉizadon esperantistoj M.Turková kaj V.Kaprál sponsoris). Per tio ĝi estas unika inter ZEOj enmonde, ĉar ĝi prioritate ne estis iniciatita de esperantistoj.
La teksto de la citaĵo estas:
Citaĵo el Ŝvejk en la angla, ĉina kaj Esperanto sur la monumento Kapo XXII en Lipnice nad Sázavou (Ĉeĥio)
„La homa vivo, obeeme mi raportas,
sinjoro ĉefleŭtenanto, estas tiel komplika, ke la nura vivo de homo estas
kompare kun tio bagatelo.“ (p. 661).

Tiuokaze la saman tagon okazis en Lipnice Esperanta renkontiĝo, organizita de ĈEA. La partoprenantoj estis afable akceptitaj de la komunumestro Leoš Bláha en la salono de la komunuma oficejo.

Esperantlingva Ŝvejk en la ekspozicio de la Memorejo de Jaroslav Hašek
La unua celo estis vizito de la Memormuzeo de Jaroslav Hašek, troviĝanta en la domo, kie la verkisto en la lastaj jaroj de sia vivo loĝis kaj mortis.
La eldonejo KAVA-PECH, kiu en 2004 eldonis esperantlingvan version de "Brava soldato Ŝvejk", donacis unu ekzempleron pr la muzeo kaj esperantistoj mem iniciate tuj instalis ĝin al la muzea vitrino.

Dediĉa memortabulo apud la Esperanto-kaŝtano en Lipnice nad Sázavou
Laŭ iniciato de doktoro Max Kašparů, psikiatro kaj verkisto, en Ĉeĥio sufiĉe konata el televido kaj radio, kiu samtempe gvidas Esperanto-rondeton en Pelhřimov,
samtage okazis plantado de Esperanto-kaŝtano rekte sur tre prestiĝa kaj de ĉie bone videbla loko sur la ĉefplaco de la komunumo. La kostojn por la arbo kaj por la ĉeĥlingva-esperantlingva memortabulo li afable mem sponsoris.

Plantado de Esperanto-kaŝtano en Lipnice nad Sázavou (Ĉeĥio)
Tagmeze okazis solena plantado, kiun aktive ĉeestis ankaŭ la komunumestro, kaj krom esperantistoj venis ankaŭ nepo de la verkisto J.,Hašek - s-ro Richard Hašek, kaj kelkaj partoprenantoj de la internacia kaŝekologia konferenco.

Afiŝo, kun kiu esperantistoj partoprenis senvualigon de la monumento "Kapo XXII"
Posttagmeze okazis publika ceremonio kun senvualigo de la koncerna Monumento XXII, kiun partoprenis multcent homoj el la tuta regiono. Esperanto tie estis videbla ne nur kiel unu el la ĉizitaj lingvoj, sed ankaŭ dank al la afiŝo "Esperanto-perfekta ideo" kaj esperanta hundo Vasil, kiu gajnis atenton de la partoprenantoj kaj precipe favoron de la sinjoro, kiu ludis rolon de Ŝvejk. En la solenaj paroladoj estis laŭde menciite, ke esperantistoj kiel unusola lingvokomunumo finance kontribuis al la postulema projekto. Do por Esperanto tio estis digna kaj efika maniero de sinprezento al la publiko - same raportis pri tio ankaŭ la regiona ĵurnaloj "Havlíčkobrodský deník" kaj aliaj gazetoj.

Mezepoka burgo (kastelo) en Lipnice nad Sázavou (Ĉeĥio)
Esperantistoj traveturantaj Ĉeĥion do estas nun elkore invitataj viziti la vilaĝon Lipnice nad Sázavou kaj ties ZEOJn - la monumenton, la arbon kaj esperantan Ŝvejk en la muzeo /konciza ĉiĉerona teksto pri la muzeo en Esperanto estas nun pretigata!!).
La vilaĝo mem fieras pro tre ĉarma valora mezepoka burgo, publike vizitebla.
Apud la komunumo troviĝas interesa arbara promenvojo kun originalaj ŝtonaj skulptaĵoj ĉe lagoj surloke de eksaj granitaj minejoj. La aŭtoro, Radomír Dvořák (la sama kiel tiu de "Kapo XXII"), kreis tie triopon de unikaj monumentoj el la ciklo "Monumento de la nacia kaŝaŭskultado", memore el realeco de la antaŭa totalisma reĝimo.

Kompleta fotogalerio pri la aranĝo kaj pri vidindaĵoj de la komunumo kaj de ties ĉirkaŭaĵo troviĝas en muzeum.esperanto.cz/cs/galerie/41-odhaleni-hlavy-xxii-v-lipnici-senvualigo-de-kapo-xxii-en-lipnice.html .

Vikipedia artikolo pri Lipnice troviĝas en eo.wikipedia.org/wiki/Lipnice_nad_S%C3%A1zavou.

Fotogalerio pri la mezepoka burgo(kastelo) Lipnice, kiun sendube indas ankaŭ viziti, troviĝas ekz. en foto.mapy.cz/209557-Hrad-Lipnice-nad-Sazavou


Elkore invitas vin nome de ĈEA Pavla Dvořáková