Kiel redaktoro de la retejo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio www.esperanto,cz, komence de septembro 2011 mi komencis sur ĝia paĝaro aperigi monatan retan vikirevuon MOZAIKO, kies celo estas promocii uzadon de Esperanto-Vikipedio. La unua intenco estis montri, ke en ĝi troviĝas nemalmultaj kvalitaj artikoloj, multe pli transirantaj kutiman enciklopediecan amplekson, kaj kompareblaj kun tiuj en naciaj lingvoj, do la ĉefa klopodo estis altigi prestiĝon de Esperanto-Vikipedion kaj fidon al ĝi kaj kutimigi esperantistojn al ĝia uzado.
Ĉiumonate aperis po unu artikolo en entute 16 diverstemaj rubrikoj:
LANDOJ DE LA MONDO
LINGVA KAJ ETNA VARIECO
PAĜOJ EL LA HISTORIO
KULTURO KAJ ARTO
ELSTARULOJ KAJ FAMAJ KAJ FORGESITAJ
SOCIAJ KAJ SPIRITAJ INSTRUOJ KAJ ILIAJ REPREZENTANTOJ
PANORAMO DE SCIENCO KAJ TEKNIKO
ABOCO DE LA KOMPUTILA MONDO
LIBERA TEMPO KAJ VIVSTILO
ESPERANTO-MOVADO
BONVENON EN ĈEĤIO!
- ELSTARULOJ
- INVITILO AL EKSKURSO
SONREGISTRAĴOJ DE VIKIPEDIAJ ARTIKOLOJ
REKOMENDATAJ RETPAĜAROJ
ESPERANTO EN YOUTUBE
VIZITU EN NIA RETPAĜARO
La 12-a numero estas konceptita kiel jara registro de ĉiuj aperigitaj artikoloj.
Tiel vi povas rapide trairi la enhavon kaj trovi ion laŭ via gusto kaj intereso.
La registron kaj arkivon de ĉiuj unuopaj numeroj vi trovas ĉi-tie:
http://www.esperanto.cz/eo/aktuality/vikirevuo-mozaiko-n-ro-12.html
La artikoloj povas servi ne nur por via individua legado, sed celas esti inspira kaj utila fontmaterialo ankaŭ por pretigo de programo de klubaj kunvenoj, progresigaj lingvokursoj kaj diversaj aliaj Esperanto-aranĝoj.
Ekde septembro la projeko estos plu daŭrigata, tamen kun iom aliaj rubrikoj kaj iom aliaj prioritatoj. Mi ĝojos, se iu el vi emos kontribui kaj doni al mi proponojn por taŭgaj artikoloj.
(Kontaktadreso estas komputado@esperanto.cz).
Mi dankemos por viaj reagoj kaj diskonigo de tiu ĉi projekto inter viaj pluiaj Esperanto-geamikoj!
Krome mi rememorigas, ke interesiĝantoj pri Vikipedio kaj aliaj Vikimediaj projektoj renkontiĝos 26.-30.10.2011 en Svitavy (Ĉeĥio). Vi estas kore bonvenaj!
Pliajn informojn vi trovos en http://vikimanio.esperanto.cz
Pavla Dvořáková
Sign-in to write a comment.