- Palestinaj teroristoj pafis raketojn kaj grenadojn el la Gaza-strio en Israelon ekde jaro 2000.
- Ekde jaro 2001 ĝis januaro 2009 pli ol 8600 raketoj estis pafataj. Tio estas 8600 malobservoj de la homaj rajtoj.
- Sderot estas urbo kiu grave suferis de la terorismo. Dek tri loĝantoj estis mortigitaj kaj centoj estis vunditaj.
- Ekde la mezo de junio 2007 al la mezo de februaro 2008, 771 raketoj kaj 857 grenadoj estis pafataj en Sderoton kaj la okcidentan Negevon, meznombre po tri aŭ kvar tage.
- La registaro de Israelo establis alarmsistemon kiu avertas la loĝantojn pri raketoj. Post la alarmo oni en Sderot havas nur 15 sekundojn por atingi ŝirmilon.
- En majo 2007 signifa kresko de la atakoj kaŭzis ke oni evakuis milojn da loĝantoj.
- Domoj kaj hejmoj en Israelo normale estas provizitaj per bombŝirmiloj. Tio klarigas la relative malaltan nombron de mortintoj kaj vunditoj.
- En marto 2008 la registaro de Israelo metis 120 fortikigitajn bushaltejojn sur la stratojn en Sderot.
- La teroristoj ĉefe atakis kiam la infanoj iris al la lernejo en la mateno kaj kiam ili reiris hejmen posttagmeze.
- Pro la daŭra minaco de raketatakoj ĉiuj lernejoj estis fortikigitaj.
- La daŭra pafado de 8600 raketoj ne vekis multe da atento en la amaskomunikiloj tra la mondo.
- Israelo klopodis solvi la problemojn diplomatie. Ekzemple estis dekduo da leteroj senditaj al UN.
- Ĉiu lando havas la rajton kaj la devon defendi siajn civitanojn – ankaŭ Israelo.
- Dum la vintro 2008-2009 Israelo militis kontraŭ la teroristoj. Tiu ĉi milita operacio vekis multan atenton kaj ĝi estis vaste kritikata.
- Israelo estas sola kaj ignorata kiam ĝi estas atakata de raketoj, sed la tagon kiam la lando sin defendas la mondo vekiĝas por kritikado kaj juĝado. Israelon oni traktas maljuste kaj malegale.
Fontoj:
Vikipedio: Palestinian rocket attacks on Israel
Vikipedio: Sderot
The Operation in Gaza - Factual and Legal Aspects
Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity. Listo de ĉiuj artikoloj.
La unua koncerna alineo priskribas kie homoj normale estas/estis loĝantaj en tiu regiono. La dua siavice priskribas la cirkonstancojn en la 1800-aj jaroj.
Tekstas ke en la koncernaj landpartoj ”la loĝantoj tendencis koncentriĝi kaj en antikvaj kaj en modernaj tempoj”. Kun ”moderna” en tiu ĉi kazo estas celata la plej proksimaj jardekoj, ne la tempo en la fino de la 1800-aj jaroj.
La 7a alineo (kiu estas la 8a en mia anglalingva libro) male priskribas la situacion en la fino de la 1800-aj jaroj! La Valo Jezreeel, la Jordana Valo kaj la marborda ebenaĵo estis relative malplenaj pro beduenoj kaj malariomarĉoj. (Sed ne estis tiaj en la antikvaj tempoj, kiam loĝis multe pli da homoj en tiu regiono. Poste la loĝantaro malkreskis kaj tiuj certaj landpartoj malariomarĉiĝis iom post iom.)
Estas ankaŭ grandaj malsimilaĵoj inter fekunda (aŭ fertila kiel vi skribas) kaj fekunda, sed malfacile kultivebla tero. Tero povas esti fekunda, sed malfacile kultivebla pro iu malhelpaĵo forigebla – en tiu kazo akvo. Tiujn terpecojn la judoj aĉetis kaj ili estis relative malplenaj, nekultivitaj malariomarĉoj. La judoj senakvigis ilin!
Tiu sama alineo ankaŭ donas al ni la klarigan informon ke la plejparto de la vilaĝoj situis en la montetaroj!
Viajn rezonadojn pri la loĝdenseco mi ne komprenas. Vi debatas kun finno (kiu nuntempe loĝas en Svedio) kaj vi menciis Finnlandon. Finnlando do – kompreneble ne – estas senhoma, sed aserti ke Finnlando estas dense loĝata estus mensoge. Validas ke la denseco en Palestino estis tiam po 17,36 loĝantoj kvadratkilometre, preskaŭ la sama kiel en Finnlando. Oni povas aserti ke Finnlando estas preskaŭ-neloĝata konsiderante ke la loĝantaro estas 5,3 milionoj kaj la loĝantaro de Sankt-Peterburgo tre proksime de Finnlando estas 4,5 milionoj. Tio signifas ke la tuta Finnlanda loĝantaro povus trovi lokon en Sankt-Peterburgo kaj ties antaŭurboj. Finnlando povus duobligi sian loĝantaron senprobleme – kaj eĉ pli.
Ne loĝis po 17 homoj kvadratkilometre, sed ili loĝis en amasoj (urboj, vilaĝoj). Tial troviĝis multe da preskaŭ senhomaj teroj en la Palestina teritorio. Kiel jam konstatite: la plejparto de la vilaĝoj situis en la montetaroj kaj la Valo Jezreeel, la Jordana Valo kaj la marborda ebenaĵo estis relative malplenaj pro beduenoj kaj malariomarĉoj. En tiuj landpartoj la judoj fiksloĝis.
Tio estas la kialo al mia nekompreno. Mi ne komprenas kial oni devas diskuti elementaĵojn...
"17,36 / 15,87"
Neniel decidige rilate al la amplekso de la temo. En la sveda artikolo pri Finnlando estas menciite 17,1.
"Finnlando do – kompreneble ne – estas senhoma, sed aserti ke Finnlando estas dense loĝata estus mensoge."
Vi miskomprenis min. Mi diras ke estus mensoge diri ke Finnlando estus dense loĝata. Finnlando ne estas senhoma, sed ege maldense enloĝata.
"Tamen vi neniam denuncis ĝis nun ĝian okulfrapan kaj propagandan trompecon..."
La propagandeco de tiu slogano neniel kompareblas al la nuntempa araba kaj maldekstra propagando, sed se vi volas mi denuncos tiun sloganon.
(Cetere: vi neniam komentis la frenezecon en premii teroriston (Jaser Arafat). Vi ankaŭ neniam denuncis tion.)
"Due, do vi agnoskas ke mensogas la propagando kiu emas pensigi ke Palestino en 1881 estis preskaŭ neloĝata... ĉu?"
Jes.
(Konsiderante ke la diferenco inter "preskaŭ neloĝata" kaj "maldense loĝata" iam povas esti neklara.)
"rimarku kio estis dirate kaj kredate de la ordinaraj cionistoj mem: lando senpopola"
Tion klarigas la libro de Morris. La cionistoj ne konsideris ke en la lando loĝis aliaj. Tamen mi komprenas tion, ĉar ilia translokiĝo tien estis urĝa por la besteca konduto de la eŭropanoj kontraŭ la judoj.
"Nu, proponu al UN dispartigan planon de Finnlando, do..."
Nu, araboj fakte ne havas ian ajn ligon al Finnlando kaj neniam havis kaj plej verŝajne ne havos. Tamen se ekzistus iu popolo kiu vivus en diasporo ĉirkaŭ la mondo, kaj iam loĝis en Finnlando, kaj se ili estus persekutataj, mistraktataj kaj amasbuĉataj, kaj se ili volus reveni en Finnlandon, almenaŭ laŭ mi ili estus pli ol bonvenegaj reveni. En mia lando ekzistas vastaj nehomaj landpartoj.
(La judoj havas saman rajton al la palestina teritorio kiel la araboj. Nenuligebla historia fakto.)
"Pli kaj pli, kara Tom, mi konvinkiĝas ke, tute preter nia diskutado kaj tute preter la konflikto palestin-israela, la vera, ĝenerala, ideologia fekaĵo estas naciismo."
Vi ja rajtas pensi kiel ajn. Tamen mi volus ke vi klarigus kial la naciismo en tiu mondparto
- naskis tri militojn (1948, 1967, 1973)
- naskis sangan teroradon (sinmortigaj atakoj, raketoj, grenadoj)
Laŭ miaj scioj naciismo ne naskis tiajn aĵojn en iu alia mondoparto. Kial do nur en Mezoriento?
Tiel mi skribis antaŭe:
"Ekzistas multaj regionoj en la mondo kie estas samaj cirkonstancoj kiel en Mezoriento koncerne etnecon. Tamen nenie ekzistas terorado en la sama amplekso kiel en Mezoriento. Se la problemoj en Mezoriento estas kaŭzitaj de etnecaj problemoj, do estus similaj problemoj ankaŭ en aliaj partoj de la mondo kie ekzistas partigo laŭ etneco. Kial do, laŭ vi, la etneco estus multe pli granda problemo en Mezoriento, ol en la cetera mondo? Kaj kial tio ne naskas teroron - en tiu amplekso - en aliaj mondopartoj?"
Mi postulas de vi bonan klarigon. Dankojn.
Mi ankaŭ multfoje miriĝis pro la kunduto de la palestina "registaro". Se ĝi havus veran intereson pri palestina ŝtato kaj veran intereson krei bonajn vivkondiĉojn por sia loĝantaro, ili - almenaŭ miapinie - jam estus devintaj akcepti iun pacproponon, sed tio jam ne okazis.
Ege strange laŭ mi. Ĉu vere pro naciismo?
Ĉu vi, Andrea, havas iun bonan klarigon al tio?
Se vi ofendiĝis pro la komento mia, mi tutelkore kaj plej humile pardonpetas al vi, Kara Andrea.
Tamen mi ne komprenas kiel vi povas konkludi tiel sen legi mian komenton ĝisfine.
Miskomprenoj povas okazi inter homoj, sed oni ja povas repaciĝi, ĉu ne?
Mi tre volonte estus via amiko plue, sed kompreneble vi elektas tion mem.
Mi trovas tiun debaton tre interesa. Se vi volas mi povas forviŝi mian komenton, sed nepre legu ĝin unue.
Mi tamen opinias ke via lasta frazo estas iom danĝera kaj oni povas miskompreni ĝin.
Ĉu vi pretas por interpaciĝo?
Mi pretas.
Nu, mi estas tute konscia ke troviĝas tiaj israelanoj kiuj "ege prifajfas pri sia supozata ligiteco historia/sanga al iu ajn tero, kaj precipe pri sia ligiteco al Palestino".
Tamen via vortelekto tie estas iom stranga laŭ mi: "supozata". Ĉu mi bone komprenas, ke vi pridubas tiun ligitecon? Se jes, estus tute same aserti ke "neniam ekzistis Romio". Tion ne multaj homoj fakte asertas, ĉar ĝenerale oni fakte ne pridubas (eĉ ne pripensas tion) ke iam ne estus ekzistinta Romio.
Cetere mi volas diri ke ankaŭ troviĝas tiuj kiuj "ege NE prifajfas pri sia certa ligiteco historia/sanga al Israelo". (Konsiderinda kaj konsiderenda fakto. Kaj antaŭ ĉio respektenda.)
(Mi esperas ke vi respektas miajn pensojn kaj opiniojn, samkiel mi respektas la viajn.)
"Al mi nur interesus ke mi naskiĝis tie, loĝas tie, kaj do volas vivi pace kaj demokrate tie, kune kun ĉiuj aliaj sam-enloĝantoj, radikale sendiskriminacie."
Nu, mia antaŭa respondo al vi pri tiuj vortoj - kompreneble - kiel mi jam klarigis al vi, ne estis ia ajn akuzo pri kontraŭsemitismo. Mi jam komentis tiel: "mi tamen opinias ke via lasta frazo estas iom danĝera kaj oni povas miskompreni ĝin".
Mi petas vin, kara Andrea, observi ke tiuj vortoj povas esti ofendaj por iuj. Ĉu vi komprenas kaj respektas tion? Mi neniam celis ke vi estus kontraŭsemito, sed mi (kaj multaj aliaj) facile interpretas tiun frazon ke vi ne observas ke israelanoj fakte ne povas vivi pace kaj demokratie en Israelo kaj judoj ĝenerale ĉirkaŭ la mondo.
Mi esperas ke vi vidas tiun danĝeron kaj pripensas ekde nun antaŭ ol vi elbuŝigas tiajn vortojn.
"Ĉu nun pli klaras al vi kion mi celis, dirante kion mi, persone, farus, se mi estus israelano (post-cionisto), kaj oni parolus al mi pri la historia antikvtempa ligiteco de mia nacio (de mia sango? de mia raso?) al Palestino, por pravigi ĉion ajn (inkluzive de ĝia ideologia baza fono), kio okazis kaj okazas en la konflikto mezorienta?"
Mi petas vin klarigi tiujn vortojn, ĉar ili estas ege misinterpreteblaj. Mi fakte ne pensas ke la judoj intencas "pravigi aferojn" per sia historia ligiteco al Israelo.
"Ĉu, se palestinanoj vivus en home decaj vivkondivĉoj, ili freneziĝus de ĝojo pro la sinmortigo kamikaza de prorpa filo aŭ filino?"
Jen listo de kamikazaj bombistoj el riĉaj arabaj familioj:
http://www.aawsat.com/english/news.asp?section=3&id=4708
...Interesting results of the research showed that economic hardship was not the motive behind most suicide bombers as the majority of the bombers belonged to relatively affluent families...
Sign-in to write a comment.