AKTO UNUA
Sceno I
ZIEMBA
Longe vivu paro juna!
Gefianc^ojn benu Dio!
Floru amo, harmonio,
En ilia vivo kuna!
Du juveloj sin ja ligas
De antikva virt` polana,
Du blazonoj sin kunigas:
Odrovonj^a kaj Pomjana.
Vivu, vivu! - paro juna!
Amo en la vivo kuna
Harmonie ligu vin!
Jen antikvaj du juveloj,
Du blazonoj de nobeloj,
Digne unuigas sin.
ZIEMBA kun H^ORO
Ni rigardu kun kortus^o!
Tut-egala ind` ilia:
G^ust`-kreita por Janus^o
Stolnik-filino Zofia!
KELKAJ GASTOJ
Jen egala juna paro,
Per beleco kaj dotaro!
En felic^o kaj bonsano
Longe vivu! Longe vivu
Odrovonj^o kaj Pomjano!
.....
Sceno III
JANUSZ
( Recitativo )
Kial s^i venis c^i-tia-hore?
C^u sendas s^in la infero?
La plendon mi sentas dolore,
Sed tro malfrua jam afero.
Alian mi ekamis kore...
Ha! jen larmoj de sufero!...
S^in konsolu vort` favora..
Kaj poste for! for! for!
De larm` dolora.
( kanto )
Kial en horo soleca tia,
Kiam sopiras mi en montar`,
Ekbrilis c^arma vizag^o via,
Ekbrilis blonda harligo via,
Bus^o korala, ridet` radia,
Pupiloj bluaj sub okulhar`?
Kial animo, kiel rivero
De l` vent` subite ekscitis sin?...
Sur vin, orfino, sola sur tero,
Sur vin, orfino, falis mizero,
Eterne sekvas vin malespero,
Kja via plendo doloras min.
SCENO IV
HALKA
Kiel rompita vente arbeto
Estas animo la mia.
Kie vi estas, roza kroneto,
Kie vi floro lilia?
C^ion forprenis Janko, karulo,
Kion fordoni mi povis:
C^ie mi serc^as mia okulo,
Sed lin nenie retrovis.
Kie vi estas falko aera,
Kie vi, mia brilanta suno?
Mi, kiel kampa flor` en au~tuno,
Sen vi, pereas mizera.
Ho Janko, karulo!
Jen, Jontek diris, min malg^oigis,
Ke vi forlasis min, pereigis...
Sed mi vin vidas! Mi kapon premas
Al via brusto! Mi g^oje tremas!
Kaj vi min same rigardas nun,
Ho, mia falko! ho, mia sun`!
....
C^e l` torento mi ne plendos,
Sed sopire mi atendos
G^is alflugos vi.
Ni por c^iam nin kunigos,
Sole morto nin disigos,
Se ordonos tion Di`!
....
AKTO DUA
SCENO I
HALKA
jam tie genui mi volus
C^e la kruco, apud vojo!
Larmojn de mia malg^ojo
Vidus sankta Virgulino,
C^enstoh^ova Dipatrino;
S^i kompate min konsolus!
La orfinon en mizero
Kaj senc^esa kor-sufero!
Kie Jontek?
Tie danco kaj muziko!
Jen la nokt`
Jen adiau~ falko diros,
Sed reflugos li al hejma mont`,
Tage, nokte mi sopiros,
Tut-anime lin deziros,
G^is felic^a, g^oja la renkont`.
Suprenflugi volus mi kun alau~deto,
Flirti en aero kiel hirundeto,
Nag^i kun fis^eto en torento klara
Al vi, Janko kara!
C^ar mi nek fis^eto sur Vistula fundo,
Nek mi alau~deto estas, nek hirudo,
Nur al mi kantetas vento la montara:
Venos Janko kara!
Se mi super fonto, kiel stel` radia,
Min speguli povus en animo via!
Kiel vaga lumo, kiu flamas pale,
Se al vi ekbrilus mia larm` kristale!
C^ar mi nek steleto en la font` brilanta,
Nek mi estas kampa lumo la vaganta,
Fluas do sur roso mia plend` sen fino:
Ve, al vi, knabino!
SCENO II
JONTEK
Vi malfelic^a kredas knabino,
ke li ne trompas, lin kredas vi!
....
Ne konas amon de sinjorido
Al montanino, ne konas vi!
Lia vizag^o dolc^a lau~ vido,
Parolo dolc^a de sinjorido,
Sed s^tona kor`
Por via plor`!
Vi kredas amon de sinjorido?
...
Li ekposedis vian animon.
Ho! belsinjoron s6atas knabin`!
Mia sopiro ne havis limon,
Deziris mi. - li foje venis,
Rigardis vin, posedis vin,
Prenis kroneton, animon prenis.
Ho mia Halko! mizerulino!
Ke li ne trompas, lin kredas vi?
Kiel en vento
Bruas la pino,
Kiel torento Fluas sen fino,
Mensogis li, ne venos li, -
Kaj vi lin kredas, kredas knabino!
Vi pensas: tial alvenis ni,
Ke vi felic^e, ke vi pleng^oje
Jankon-karulon revidu foje?
Jen! en c^i hor`!
Kun belfrau~lino dancas c^e kor`,
Kiel fianc^` - via sinjor`!
SCENO V
HALKA
Iomet` post iometo
Logis vi la kolombeton!
Iomet` post iometo
Bele-blankan kolombeton
Vi delogis, ho falketo!
Vi delogis g^in!
AKTO TRIA
SCENO I
H^ORO DE VILAG^ANOJ
Post vespera servo dia,
Antau~ suna bel-subiro,
Jen dimanc^-amuzo nia!
Tutan ni semajnon s^vitas,
Iom distri nia meritas,
Nia sola jen akiro!
JUNULOJ
Baldau~ venos junsinjoro
Kun la bela fianc^ino;
Dum edzig^a, festa horo
Nin regali ne forgesos.
MALJUNULOJ
Pro edzig^o de sinjoro
La Mizer` c^e ni ne c^esos,
Sekvos nin la diablino.
C^IUJ
Sekvos ni n diablino.
Estu vigla, estu gaja
Tiu c^i dimanc^a horo!
Morgau~ tago de laboro -
Kaj post morgau~ la laboro,
Poste tago pli laciga,
Poste c^iam pli laciga.
Estu vigla, estu gaja
Tiu c^i libera horo!
SCENO II
HALKA ( freneza )
Venas mi de l` sinjorido;
Vi ne konas min lau~ vido,
C^ar s^ang^ita birdon mi.
Kial, por mizero mia,
Flugis vi al kampo nia?
Kial kolombeton -
Kaj delogis g^in, falketo!
Bele-blankan kolombeton
Vi delogis g^in!
JONTEK
Jen, ludilo de sinjor`!
Al amaj^oj tia fino!
La sinjor` c^e l` fianc^ino,
De tablestro belfilino,-
S^ia forigis el memor`,
HALKA
Sed ne vendis li animon
Al diablo!
....
JONTEK
En fianc^ig^a venis ni horo,
Kaj s^in ekvidis nia sinjoro.
Li tre afable, dolc^e parolis,
Kaj s^in karese, trompe konsolis.
Post urb` atendi promesis s^in.
Mensogon-c^i indignis kor`,
Mi veron diris al s^i. Kaj nin
Li kiel hundojn peligis for.
HALKA
Ree vi venas, por trompi min,
Kara, falko! - ne, ne, ne -
Super montoj kolombeto
Flirtis per la flugiletoj, -
Jam ne estis blenke-pura,
Sed de propora sang` purpura,
Flirtis per la flugiletoj,
Kiel s^tono teren falis.
....
Flugas jen korvo super mont-valo,
Flarsentas, kie
.... Kolomb-mortul`.
H^ORO
Senkulpa estas via animo,
Iu alia estas kulpul`!
AKTO KVARA
SCENO II
JONTEK
Bruas pinoj sur deklivo,
bruas plende for;
Por junul` malgaja vivo
Se doloras kor`.
Ne ofendis min alia,
Sole vi, amata mia!
Oj Halino, sol-knabino,
Amata de mi!
Dum ni estis ida paro
Mi por Halinet`
Serc^is super abismaro
Birdojn en nestet`;
Venis mi kun bonodora
Flor` el monta mur`
El foiro kun kolora
Koraleta s^nur`.
Ne ofendis min alia,
Sole vi, amata mia!
Oj Halino, sol-knabino,
Kulpa estas vi!
Kiel abiet` montara
C^arme kreskis vi -
Ah! post vi, knabino kara,
Fajron saltus mi!
Jaroj fluas kun rapido
De torent`, sen fin`-
Venis bela sinjorido,
Vi mals^atis min.
Ne ofendis min alia,
Sole vi, amata mia!
Oj Halino, sol-knabino
Amata de mi.
SCENO V
HALKA
Time kaj honte mi tremas,
Perfide delogis s^ia,
...
Mian mizeron kompatu Dio!
S^irmu per Via protekto g^in!
C^IUJ
Frenezulino vokas al Dio!
Dio, protektu kaj gardu s^in!
HALKA
Janko! Janko!
JANUS^
Dio juste min c^agrenas
Pro s^ia plor`!
Eble Zofja ne komprenas,
Do rapide for!
S^in, malfelic^an, gardu Sinjor`!
HALKA
Jen kolombo
Sur la tobo...
Sign-in to write a comment.