Stanisław Moniuszko / Stanislao Monjus^ko /, 1819 - 1872 /, unu el plej geniaj polaj muzik - komponistoj, reforminto de la pola opero, naskig^is en la gepatra bieno Ubiel / nune en Bialorusio /.

Ricevinte de la naturo delikatan muzikan au~dosenton, Moniuszko jam kiel infaneto memoris bone de c^iu au~dita kanteto kaj ripetis g^in tre facile per sia voc^eto.

En la jaro 1827 la knabo estis sendita en Varsovion, kie li edukig^is kaj lernis muzikan teorion c^e konata tiam muzik-instruisto, A. Freyer, lerninto de la pola oper-komponisto, Elsner.

En la jaro 1831 Moniuszko, kun gepatroj, eklog^is en Minsk kaj lernis tie en gimmnazio. la studojn pri muziko Moniuszko dau~rigis tie sub gviado de D. Stefanowicz, g^is la jaro 1835, kiam li forveturis Berlinon por studi c^e profesoro Rungenhagen.

En la jaro 1839, Moniuszko eklog^as en Vilno kaj edzig^is.

Kiel 21- jarag^a muzikisto li farig^as baldau~ gvidanto de la tuta artista movado en Vilno;: li arang^as koncertojn, akompanas fortepiane au~ direktas la orkestron, kaj li komponas multe da kantoj, kiuj famigas lin kiel talentan komponiston en la tuta Pollando kaj inter germanoj.

Moniuszko komencas en la jaro 1840 komponi serion da malgrandaj operoj / Idealo, Loterio, Karmaniol, Nova Don Kih^oto, Noktllog^ejo en Apeninoj, Flava Noktc^apo, Idilio kaj aliaj /.

Sed pli da famo li akiris per siaj kvar "Kantaroj". Tiu c^i serio da kantoj lau~tekstoj de eminentaj polaj poetoj kreis al la pola muzikliteraturo heredaj^on same ric^an, kiel tiu, kiun Schubert postlasis al germanoj.

En la jaro 1847 moniuszko kreas sian c^efverkon, la operon "Halka". La opero aperas en la Vilna scenejo en la jaro 1853, kaj post multaj klopodoj, en la jaro 1858, sur scenejo enVarsovio.

Neau~dita sukceso akiras "Halka" sur aliaj scenejoj. Oni prezentas la operon en Krakovo, Lvovo, Poznano, Kijevo, Odeso, Moskvo, Petersburgo, Praho, Lublano, Vieno ....

En Parizo, Moniuszko finas c^arman bildon el vilag^ana vivo, la unuaktan operon "Flosisto".

Farig^ante direktoro de la pola opera en Varsovio, Moniuszko kreas en la jaro 1860, lau~teksto de

Wolski, la operon "Grafino", c^efverkon de sprito, c^armo kaj finiteco.

En la jaro 1861 li prezentas la operon "Verbun Nobile".

En la jaro 1865 aperas sur la varsovia scenejo lia "Terura Kortego", granda kvarakta opero.

"Halka", "Grafino" kaj "Terura Kortego" farig^is, pro sia belega, hejme sonanta muziko kaj la enhavo, la plej s^atataj, eterne junaj, naciaj polaj operoj.

La sekvanta triakta opero "Paria", prezentita en la jaro 1869, kaj lia lasta opero "Beata" ne havis sukceson.

Krom operoj li komponis kantojn ( Milda, Niola, Sinjorino Twardowska, Krimeaj Sonetoj, Fantomoj kaj aliaj ). Precipe la "Fantomoj" , komponis lau~ verko de A.Mickiewicz, / "Avoj" , pole "Dziady" - Festo de Mortintoj /,

Krom tio Moniuszko komponis: ses mesojn, multe da himnoj, psalmoj, religiaj kantoj, gradualoj, tri litanioj, muzikon por diversaj melodramoj kaj baletoj, kaj ses polonezojn.

Li verkis ankau~ "Lernolibron de Harmonio".



Wlodzimierz Wolski / Vlodimiro Volski / 1825 - 1872, naskig^is en pola urbeto Pułtusk.

Pola poeto kaj romanverkisto.

Wolski estis fidela prezentanto de la ideoj kaj tendencoj de tiu c^i rondeto en sia poemo "Poloska", en la teksto de "Halka", en la grandioza fantazio "Fryderyk Chopin"...

Sed li distingig^is precipe kiel au~toro de la tekstoj al du plej belaj operoj de Moniuszko "Halka" kaj "Grafino".

En la jaro1861 Wolski devis forlasi Varsovion kaj emigri eksterlanden, kie li log^is, okupig^ante pri literaturo, en Bruselo, kie li mortis.



Lau~ Antoni Grabowwski