LITVO ! Patrujo mia! simila al sano;
Vian grandan valoron ekkonas llitvano,
Vin perdinte. Belecon vian mi admiras,
Viadas g^in kaj priskribas, c^ar mi hejmsopiras.
Sankta Virgin`! Vi gardas C^enstohovon helan,
En Ostra-Brama lumas! Vi, kiu kastelan
Nowogrodek defendas kaj pian urbanon!
kiel Vi al infano redonis la sanon -
( Kiam mi, de l` patrino al Vi oferite,
La malvivan palpebron eklevis subite
Kaj povis tuj al Via sanktejo ekiri,
Por redonita vivo Dion dankodiri),
TielVi nin mirakle portos hejman limon !....
Dume transportu mian sopiran animon
Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj,
Larg^e apud lazura Njemen tirig^antaj,
Al la kampoj, per greno diversa pentritaj,
De sekalo arg^entaj, de tritik` oritaj,
Kiujn la neg^eblanka poligon` ornamas,
Kie per virga rug^o trifolio flamas,
Kaj c^ion zonas, kvazau~ per verda rubando,
Kun maldensaj pirarboj la kampa limrando.
.........
La sendependa Polujo konsistis el du c^efaj partoj: Pola Krono kaj Litovio. La pola poeto estis naskita "litovano", kion oni ne konfuzu kun "litovo", ano de la litovia gento en parto de Litovo.
En tuta Polujo estas konata la mirakla bildo de la sankta Virgulino, trovig^anta en la monah^ejo
sur la Hela Monto ( Jasna Góra ) en C^enstoh^ova (Częstochowa).
En Litvo trovig^as la famaj miraklobildoj de la Dipatrino en la preg^ejeto super "Ostra Brama" (Pinta Pordego) en la c^efurbo Vilno, kaj en la antikva kastelo de Novogrodek.
Sian epopeon verkis A. Mickiewicz kiel politika elmigrinto en Parizo. La poeto mortis en eksterlando, neniam revidinte sian amatan hejmon.
Lia poezio esprimas la plej noblajn ideojn de la epoko, en kiu li vivis kaj kreis.
Li estis inspirita poeto de frateco kaj amo inter la popoloj, nehezitebla herodo de novaj rilatoj inter la nacioj.
De la junula "ODO AL LA JUNECO", saturita per la nobla patoso de batalo kontrau~ malbono kaj malnobleco de la malnova mondo, gis la artikoloj en "Tribuno de la Popoloj", skribitaj dum ardaj tagoj de la revolucio en la jaroj 1848 - 1849.
Victor Hugo diris pri li: "Paroli pri Mickiewicz, tio signifas paroli pri belo, justeco kaj vero...."
Lia nomo estas por c^iam ligita kun la tragika sorto de rusaj dekabristoj, batalantaj kontrau~ perforto de la carismo.
En Francujo, kiu donis al li azilon, li postlasis dankeman kaj dau~ran memoron, plej bone dokumentitan per verko de Bourdelle, la impona monumento starigita en la koro de Parizo, sur la placo d`Alma.
Vivas Mickiewicz en la progresema tradicio de la itala popolo, ligita kun li per komuna batalo por liberig^o.
La germana popolo konservas rememoron pri la pola poeto, pri lia renkontig^o kun Goethe en
Weimar, pri la dresdena periodo, kiu aperis al nia literaturo la III parton de "AVOJ", la grandan poemon pri la tragedio kaj batalo de la popolo, subjugita de la despotismo, kaj sur la malproksima turka tero, kaj en la patrujo de bulgaroj restis neforvis^eblaj postsignoj de lia vagado.
"Sinjoro Tadeo", estas c^efverko de pola poezio. Mickiewicz pentras en la poemo vastan, realistan vivbildonde nobelaro dum la tempo de la napoleona militiro kontrau~ Moskvo.
Multkoloreco de tiu c^i kritiko mildigas tiu mirinda humoro de Mickiewicz, kun kiu li pentras kaj elsorc^igas la bildon de Soplicovo au~ etnobelan bieneton en Dobj^in. Tamen tra subtila nebuleco de la kvieta humoro kaj sopiro, des pli klare trabriletas penso de la poeto, ke tiu c^i feu~da mondo estas verdiktita por foriri, ke g^i apartenas al la senrevena pasinteco, c^ar sur la novan vojon devas surpas^i historio de la vekig^inta popolo. ......
.... "Sinjoro Tadeo" inde staras en unu vico kun la c^efverkoj de la tutmonda literaturo, apud "Dia Komedio" de Dante, apud "Eu~geno Onegin" de Pus^kin, apud "Fau~sto" de Goethe.
G^i apartenas al tiuj verkoj de homa genio, kiu ne forpasa.
lau~ Wanda Markowska
Sign-in to write a comment.