La tero rotacias kaj movig^as
Kaj mi sidas kaj fikse rigardas
la stelozan c^ielon
Admirante la komencospurojn
de la universo
Mi pensas pri mi
Pri la rivoluoj de miaj korpaj sferoj
La firmamentaj kurbecoj kaj
la karnoric^aj formoj
De virga nudeco
Entiradis tus^i ion kio
estas pleno
La frazoj el vicig^antaj
vortoj
S^velintaj per la enhavo klarigi
ekzistadon
Entiradis tus^i ion kio
estas profundo
Kaj mi inter ili.....
Torda kurado
Por unikig^i
Por idolig^i...
La tero rotacias kaj movig^as
Kaj mi sidas kaj fikse rigardas
la stelozan c^ielon
Admirante la komencospurojn
de la universo
Mi pensas pri mi
Pri la rivoluoj de miaj korpaj
sferoj....
verkis: Antono Markowski
trad. Stanisław Płachta
Sign-in to write a comment.