Tom Nylund's articles with the keyword: malobservado de homaj rajtoj

  • Kiu deziras pacon, kiu provokas?

    - 04 Aug 2010
    Dum la lastaj tagoj okazis tri malobservoj de la limoj de Israelo. Vendrede la 30-an de julio raketo trafis Aŝkelon. La eksplodo detruis veturilojn kaj damaĝis konstruaĵojn, sed ne vundiĝis homoj. Lunde la 2-an de aŭgusto ses raketoj estis pafitaj el Sinajo, Egiptio. Du raketoj surteriĝis ene de la limoj de la israela urbo Ejlato. Unu raketo surteriĝis en Akabo, Jordanio, proksime de hotelo. Unu homo mortis kaj tri vundiĝis. Marde la 3-an de aŭgusto la libana armeo atakis la armeon d…

  • Ĉu la palestinaj araboj havis eblojn fondi propran ŝtaton?

    - 01 Aug 2010
    La palestinaj araboj multfoje havis eblojn fondi propran sendependan ŝtaton, sed ili rifuzis la proponojn. En 1937 la Peel-komisiono proponis dispartigon de la teritorio en unu araba kaj unu juda ŝtato, sed la araboj rifuzis tion. En jaro 1939 la britoj proponis blankan libron, sed la araboj rifuzis ĝin. En 1947 UN proponis dispartigon de la teritorio en unu araba kaj unu juda ŝtato. La judoj akceptis tiun ĉi proponon, sed la araboj rifuzis ĝin. Inter 1948 kaj 1967 Cisjordanio es…

  • Kasamraketo trafis Aŝkelon

    - 31 Jul 2010
    Bildteksto: La policistoj levis la eksplodintan raketon el la kavo kaŭzita de ĝi en Aŝkelon la 30-an de julio. (Bildo: Reuters-TV) El la Gaza-strio estis kasamraketo pafita en la israelan urbon Aŝkelon vendrede matene. La eksplodo detruis veturilojn kaj damaĝis konstruaĵojn, sed ne vundis homojn. La avertfajfilego komencis sonori, kiam oni observis ke la raketo de perimetro de 122 milimetroj estis fluganta renkonte la urbon. Du homoj estis flegitaj pro ŝoko kaŭzita de la teroratako…

  • Lasu la sorton de Irgun fariĝi tiu de Hamas

    - 25 Jul 2010
    Kvankam tiu ĉi artikolo aperis antaŭ preskaŭ 10 jaroj, la mesaĝo de ĝi estas aktuala ankoraŭ hodiaŭ. Mi tradukis tiun ĉi artikolon esperanten laŭ permeso de la aŭtoro, ĉar la mesaĝo de ĝi estas tre grava kaj tial la artikolo vere estas leginda. La artikolo estas skribita de Lisa Abramowicz kaj aperis en la sveda reta periodaĵo Svensk Tidskrift numero 6/2001. La svedlingva originalo troviĝas en la retpaĝaro de Svensk Tidskrift . Agrablan legadon al ĉiuj! La judaj terorgrupoj, kiuj estis akt…

  • Sola kaj ignorata Israelo

    - 19 Jul 2010
    Palestinaj teroristoj pafis raketojn kaj grenadojn el la Gaza-strio en Israelon ekde jaro 2000. Ekde jaro 2001 ĝis januaro 2009 pli ol 8600 raketoj estis pafataj. Tio estas 8600 malobservoj de la homaj rajtoj. Sderot estas urbo kiu grave suferis de la terorismo. Dek tri loĝantoj estis mortigitaj kaj centoj estis vunditaj. Ekde la mezo de junio 2007 al la mezo de februaro 2008, 771 raketoj kaj 857 grenadoj estis pafataj en Sderoton kaj la okcidentan Negevon, meznombre po tri aŭ kvar tag…

  • Kvin malveraj asertoj pri la situacio en la Gaza-strio

    - 08 Jul 2010
    ”La israela blokado de la Gaza-strio estas punado de la palestinanoj” Miloj da raketoj kaj grenadoj estis pafataj en Israelon fare de terororganizaĵoj en la Gaza-strio. Tiu ĉi terorado celas senkulpajn homojn: infanojn, junulojn, maljunulojn, virojn, judojn kaj arabojn. Israelo ne starigas la blokadon por puni la palestinanojn, sed por malebligi raketerojn kaj grenaderojn enflui en la Gaza-strion. Tial Israelo devas kontroli homojn kaj provizaĵojn trapasantajn la limojn. Egiptio ankaŭ parto…

  • La daŭra palestina terorismo: 5 mortintoj kaj 232 vunditaj dum 6 monatoj

    - 06 Jul 2010
    La Yeshanews.com retpaĝaro faris detalan resumon pri la palestina terorismo kontraŭ israelanoj dum la unuaj ses monatoj en jaro 2010. La bildo ne estas tiel serena kiel rapida, unuopa okulumo de ĵurnaloj aŭ eĉ detala trarigardo povas doni. Mallonge, kvin homoj – civila tajlanda laboristo, policisto kaj tri soldatoj – estis murditaj kaj unu soldato estis mortigita pro amika pafo. Du israelanoj estis grave vunditaj, naŭ estis modere vunditaj kaj 232 estis negrave vunditaj en teroratakoj aŭ b…

  • Kassam-raketoj daŭre falas en suda Israelo

    - 15 Jun 2010
    Plejlaste hieraŭ la 14-an de junio Kassam-raketo falis en la okcidenta Negevo. La raketo estis pafita el la Gaza-strio fare de iu terorista organizaĵo, sed feliĉe la raketo ne kaŭzis damaĝon. Antaŭ semajno kaj duono kvar raketoj falis en la okcidenta Negevo. La raketatakoj do plue daŭras, sed ni ne aŭdas pri ili en la amaskomunikiloj. Ekde jaro 2000 pli ol 12 000 raketoj kaj grenadoj falis en Israelon. Sole dum jaro 2008 falis 1750 raketoj kaj 1528 grenadoj. La atakoj estis ple…

26 articles in total