Abunda florkesto

Köln-Nippes je 2009-07-12


Fotoj faritaj dum vespera promenado en mia kvartalo

Abunda florkesto

Kuraĝa teretaĝulo. Kutime mi atendus ion tian sur balkono.

Montrofenestro kun pupo

Ĉu loĝejo de pupfaristo?

Difektita ĵaluzio

Ĉu invito por ŝtelistoj?

Tradicia entrepreno

Temas pri haŭtkremo.

Leterkestoj, portalo kaj poŝtmarkaŭtomato

Ĉe la enirejo al la kvartala poŝtoficejo.

Difektita poŝtmarkaŭtomato

Unu el la malmultaj aŭtomatoj, kiuj akceptas ankaŭ unu- kaj ducendajn monerojn.

Ankorau ekzistas ŝuriparejo

Ja abundas vendejoj de malmultekostaj ŝuoj kaj verŝajne malmultaj homoj ankoraŭ aĉetas multekostajn parojn riparindajn.

Frizisto ofertas sunumeblon

Kvazaŭ sunumejoj ne ekzistus ...

Iam drinkejo, nun konstruejo

Ankaŭ laŭmoda drinkejo povas fiaski.
13 items in total