Keywords

muziko
Smyčka


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

2 120 visits


La Paloma - Mara Kolombo


Fama kanto de hispana baska komponisto Sebastian Yradier, verkita ĉ. 1863 post lia vizito en Kubo.


Esperanto-traduko - Jiří Kořínek.

Kantas Miroslav Smyčka, aŭtomata klavarakompano en MIDi-formado.
Teknike prilaboris Pavla Dvořáková por duoba KDo "Melodia regalo"
- elekto el la repertuaro de M. Smyčka, eldonis Ĉeĥa Esperanto-Asocio en 2009.


Vi povas mem kunkanti kun MIDi-akompano:
www.ipernity.com/doc/181031/11427490

Muziknotojn vi povas senpage elŝuti ekzemple ĉi-tie:
www.filestube.com/l/la+paloma+piano


Teksto:

Ho mar‘ ondetanta milde en fruvesper‘,
en sin‘ via kiom dronis jam da esper‘
en brak‘ sia kion prenis la ondoj for
en ram‘ via restis amo, feliĉ‘ kaj plor.

Belfineco maro senfina venas
mortis por mondo kion al ci ĝi prenas,
multajn animojn la mara ondo,
multajn al ĝi oferos ankoraŭ mondo.

/: Mia revo kaj am‘,
maro - dolĉa fabel‘
vi allogas vin maro vi plena
de la mister kaj bel‘:/.

Al pru‘ skurĝe levas ondojn la ŝtorma vip‘,
en bru´onda krakas veloj kaj tremas ŝip´.
Se ŝtorm‘ atakadas kun uragana vent‘,
al vi ne plu restas tempo por pia pent‘.

Amoj pasintaj flugas tra la memoro
dum la esperoj fuĝas el ĉies koro.
Vi pri la kara lastamomente revos,
kiel kolomb‘ sin via animo levos.

/: Mia revo kaj am‘,
maro - dolĉa fabel‘
vi allogas vin maro vi plena
de la mister kaj bel‘:/.
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.