La teknika kvalito certe ne estas aparte brila, mi konscias. Mi sidis malproksime de la podio, kaj devis zomi ĝis ekstremo por kapti la vizaĝojn. Sed la rezulto de tio estis bildoj tiel ege skuiĝantaj, ke mi unue taksis la materialon tute nemontrebla. Sed ŝajnis domaĝe ne klopodi savi la dokumentaĵojn, do mi faris ĉion laŭ mia povo por stabiligi la deproksimajn bildojn per komputilaj rimedoj, oferante la difinon. Strangega fakto tamen estas, ke tiu ĉi reta, kunpremita versio aspektas pli bona ol la originalo, kiun mi alŝutis!
Per Aarne Fritzon says:
Kim J: Henriksen says: