0 favorites     0 comments    390 visits


Keywords

Hiroŝimo
Internacia Virina Tago
5 tagojn antaŭ la limdato


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Free use

390 visits


Grafikaĵo-Hiroŝimo2001-2015

Grafikaĵo-Hiroŝimo2001-2015
Internacia Virina Tago 2015 en Hiroŝimo

Niaj geamikoj Taeko kaj Moritaka OSIOKA kun helpantoj faras konsiderindan laboron kaj dediĉas sin tutkore por montri, en urbo tutmonde konata pro tragika pasinteco, ke Esperanto povas kontribui al evoluo de mondo pli paca. Oni bonvolu ne atendi la lastan momenton por dendi mesaĝojn, ĉar estas peza laboro por traduki ilin japanen kaj prepari la tuton sub formo de publika ekspozicio.

Ĉu ni kapablas montri kaj pruvi per simpla ago, kiu ne postulas grandegan streĉon, ke Esperanto estas vere (kaj vera) lingvo de paco ? Sufiĉas sendi mesaĝon, kies enhavo ne superu unu paĝon A4 (eblas ilustri per desegno aŭ foto) laŭ la instrukcioj legeblaj ĉe www.ipernity.com/blog/32119/811746

Restas nur kelkaj tagoj, ĝis la limdato — 15a de februaro — , por inversigi la tendencon de tiu grafikaĵo por la jaro 2015. Ĉu estos pli aŭ malpli da landoj kaj mesaĝoj ol en la rekordaj jaroj (71 landoj en 2009, 346 mesaĝoj en 2010) ?

Klarigoj pri la grafikaĵo : en 2004 ne estis alvoko. La nuna stato por 2015, je la 10a de februaro, estas : 92 mesaĝoj el 34 landoj.

La grupo "ESPERANTO" de Facebook havas nun 15 961 membrojn. Ĉu membrojn aŭ nur fantomojn ? Bonvena estos ankaŭ helpo por disvastigo de la alvoko.
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.