0 favorites     0 comments    526 visits


Keywords

Esperanto
Universitato


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Free use

526 visits


Universitato de Esperanto

Universitato de Esperanto
Dum la Internacia Lingvo atingis la belan aĝon de 125 jaroj, jen nova perspektivo por plialtigo de la uznivelo de la Internacia Lingvo kaj plivastigo de ĝiaj aplikoj.

Iom komparebla al TED ( Technology Entertainement Design / Teknologio, Amuzo, Fasonado), la retejo "Universitato de Esperanto" pliriĉiĝas je filmoj de la lecionoj jam instruitaj dum la sesioj de la Universitato de Esperanto. La unuaj universitataj kursoj okazis en januaro kaj februaro 2012. La duaj okazos komence de 2013 : www.esperanto-insulo.info

Se vi estas profesoro, kaj jam instruis vian kurson nacilingve en la kadro de akreditita universitato, vi povas ankaŭ instrui ĝin en Esperanto. Ĉiuj lecionoj de la Universitato de Esperanto estas filmitaj, kaj poste metitaj sur la interreto, senpage, sub la licenco de Krea Komunumaĵo. Kontakti nin por pli da detaloj :

Se vi estas studento, vi povas ĝui kaj studi kompletajn kursojn pri diversaj temoj en la internacia lingvo Esperanto. Nun estas du temoj : unu kurso, kiu pritraktas militon kaj alia nomata Historio kaj Filozofio de la Informadiko. www.universitato.info/index.htm

Bonvolu vaste diskonigi.
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.