0 favorites     0 comments    625 visits

See also...


Keywords

Manufrance
espéranto
catalogue
katalogo
tarif-albumo
Tarif-Album


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Free use

625 visits


Katalogo de Manufrance / Catalogue de Manufrance

Katalogo de Manufrance / Catalogue de Manufrance
Ĉirkaŭ la jaroj 1950, la dikega katalogo de la firmao Manufrance aperis kun vendkondiĉoj pluraj lingvoj, inkluzive en Esperanto. Per tio mi unuafoje en la vivo povis vidi Esperanto-tekston.

Manufrance estas la mallongigita nomo de firmao, kiu ricevis en 1887 la nomon "Manufacture Française d'armes de Saint-Etienne" (Franca Manufakturo de armiloj de Sankta Stefano). Ĝi fariĝis tre fama kaj akiris renomon pro seriozeco kaj kvalito. Poste ĝi produktis ne nur armilojn, sed ankaŭ, ekz., biciklojn, motorciklojn, kudromaŝinojn. Ĝi vendis ankaũ aliajn produktaĵojn elektitaj laŭ kriterioj de kvalito. En la milpaĝa katalogo aperis 30 000 referencoj. Ĝi vendis tutmonde.

Bedaŭrinde, Manufrance bankrotis kaj estis likvidita en 1980, kvankam ĝi estis simbolo de seriozeco kaj alta kvalito. Provo de restarigo fare de kooperativo ne sukcesis. Reorganizado finfine estis ebla, tiel ke la firmao ree aperis ekde 1990. Ĝi havas nun retejon : www.manufrance.eu

Ree aperas katalogo, kaj nun eblas konsulti kaj foliumi ĝin interrete : www.manufrance.eu/catalogue_general

Bedaŭrinde, la sistemo de vendo estas malmoderna kaj malpraktika.
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.