3 favorites     8 comments    1 568 visits

See also...


Keywords

mais
malvarma
porcelano
fredda
porcellana
pasta
maiza
recepto
ricetta
pasto


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 568 visits


malvarma porcelano (maiza pasto)

malvarma porcelano (maiza pasto)
rozoj el malvarma porcelano (maiza pasto)
rose di pasta di mais
roses en porcelaine froide
rosas de porcelana fría
cold porcelain roses
Rosen aus Kaltporzellan
rozen uit koud porselein
Translate into English

, David Sn, Reto have particularly liked this photo


Comments
 Reto
Reto has replied
ni estus tre dankemaj. sed mi ne rimarkas ligilon de la koncerna filmeto
13 years ago.
 Rita
Rita
Mi pardonpetas, mi forgesis la ligilon, jen ĝi: filmeto. Tradukonte la recepton :-)
13 years ago.
 Rita
Rita
Jen la recepto, kiun mi uzas (rete troveblas multaj variantoj):

100 ml da blanka vinilbaza gluaĵo (ekz. la gluaĵo uzata por glui lignajn erojn)
100 ml da maiza amelo ("maizena")
1 kulero da akvo
1 kulero da vinagro (aŭ citronsuko)
1 kulero da haŭta oleo ("baby oil", oleo uzata por protekti infanan haŭton. Alternative: oleo de vazelino)
1 kulero da negrasa kremaĵo por la manoj

Miksu ĉion en neadhera fritilo (atentu, poste la fritilo ne plu uzeblos por kuiri manĝaĵon!). Kuiru la miksaĵon sur malforta fajro dum kelkaj minutoj, daŭre miksante per ligna kulero, ĝis kiam la miksaĵo fariĝas unuopa bulo. La bulo estu mola kaj humida *. Ŝmiru iom da mankremaĵo sur la manoj kaj ponu la bulon sur tablon (atentu, ĝi varmas!). Knedu la bulon, kiel se ĝi estus pano, dum 1-2 minutoj. Volvu la bulon en celofana filmo kaj lasu ĝin repozi dum kelkaj horoj.

* Ne tro kuiru! Trokuirita pasto fariĝas neŭzebla. Mi tro kuiris je la unua, la dua kaj la tria eksperimentoj kaj trifoje mi devis forĵeti ĉion :-)

Alternative, oni povas kuiri la paston en mikroondilo: miksu ĉion en taŭga plato, kovru ĝin per celofana filmo (aparta celofana filmo uzenda por mikroondilo) kaj kuiru ĝin tre rapide je potenco 560 Vatoj: 30 sekundoj da kuirado; miksu, kovru per celofano kaj ree en la mikroondilo; 30 sekundoj da kuirado; miksu, kovru per celofano kaj ree en la mikroondilo; 15 sekundoj da kuirado, knedu.

La pasto obtenata estas blanka, oni povas kolori ĝin per pentrokoloroj antaŭ ekmodeli la rozojn. La koloro fariĝas pli kaj pli malhela dum la sekado, do por kolori la blankan paston sufiĉas etete da pentrokoloro (iuj gutoj).

La rozoj sekiĝas simple en la areo kaj pretas post 2-3 tagoj. Ili fariĝas malmolaj kaj rezistaj, iom kiel plastiko.

Jen filmetoj (en la hispana, sed ne gravas, sufiĉas rigardi), kiuj montras kiel prepari la blankan paston: kuirado per fritilo kaj per mikroondilo.

La pasto konserveblas dum 3-4 semajnoj, sed ĝi ĉiam protektendas per celofana filmo. Dum modelado, oni uzu la paston po pecete, ĉar la areo rapide sekas ĝin. Antaŭ ekmodeli, iom da mankremaĵo ŝmirendas sur la manoj. Ekmodelante, la pasto ĉiam "laborendas" fingre, formante buletojn, por varmigi kaj moligi ĝin, kiel videblas en la unua filmeto.
.
13 years ago. Edited 13 years ago.
 Reto
Reto has replied
koran dankon kara Rita
13 years ago.
 Rita
Rita has replied
Nedankinde :-)
13 years ago.

Sign-in to write a comment.