Rulantaj tankoj, ŝtonĵetantaj palestinaj junuloj, ardaj kaj emociplenaj paroloj ke la okupado estas kontraŭleĝa kaj ke Israelo tuj devas ĉesigi ĝin.

Tiel ŝajnas la okupado por ordinara homo. Kaj jes ja: laŭ rezolucio 242 Israelo devas retiriĝi el teritorioj kiujn la lando ekregis en jaro 1967. Tio estas la unua flanko de la afero. Sed troviĝas ankaŭ alia: la rezolucio ne nur devigas Israelon – ĝi devigas ankaŭ la palestinanojn kaj la najbarojlandojn de Israelo.

Troviĝas multaj opinioj pri multaj aferoj rilate al la konflikto en Mezoriento. La okupado ne estas escepto. Kutime oni opinias ke Israelo tuj devas retiriĝi el la okupataj teritorioj kaj ke Israelo malobservas internacian leĝon ne farante tiel. Sed bedaŭrinde la afero ne estas tiel simpla. La koncerna rezolucio ne nur devigas Israelon, sed ankaŭ la palestinanojn kaj ĉiujn aliajn landojn en la koncerna regiono. Se Israelo tiun rezolucion malobservas, tio samgrade koncernas aliajn landojn.

La rezolucio enhavas du gravajn punktojn: 1. Israelo retiriĝu el la teritorioj kiujn la lando ekokupis dum la plejlasta konflikto, 2. ĉiuj ŝtatoj en la regiono respektu la reciprokan teritorian integrecon, politikan sendependon kaj rajton ekzisti en paco ene de agnoskitaj landlimoj kaj en sekureco, senigitaj de minacoj kaj perfortaj agoj.

Do la situacio estas sufiĉe komplikega. Multaj el la najbarlandoj de Israelo entute ne agnoskas tiun landon. Tio signifas ke la postuloj de la rezolucio ne facile povas fariĝi plenumitaj. Tial ŝajnas – bedaŭrinde – ke ne troviĝas iuj tujaj solvoj al la problemoj.

Plej grave estas tamen ke oni minimumigas la homan suferadon kiel eble plej multe, kvankam la situacio estas tiel komplikega. Oni facile havigas tian bildon de la okupado ke ĝi kaŭzas tre multe da sufero al la palestinanoj, sed la paroloj de la konsekvencoj de la israela okupado estas ofte pli-malpli troigitaj. Nu, la okupado estas problema en multaj rilatoj kaj ĝi kompreneble kaŭzas iajn problemojn al la palestinanoj, sed konsiderante tion oni ankaŭ devas konsideri aliajn faktojn. Unu estas ke Israelo ne okupas teritoriojn senkaŭze. La okupataj teritorioj fariĝis okupitaj en milito kiu okazis antaŭ pli ol 40 jaroj kaj krome tiuj teritorioj fariĝis okupitaj en milito kiun ne komencis Israelo, sed ties najbaroj. La teritorioj fariĝis okupitaj en defenda milito. Post tiaj militoj ĉiuj demandoj kaj aferoj devas esti solvitaj per intertraktoj. Tiel estas ankaŭ en tiu ĉi kazo. Oni ja povas miri kial dum 40 jaroj ne des pli okazis koncerne tion, sed la neagnoskemo de Israelo fare de la najbaroj de tiu lando multe malhelpas.

Kelkaj asertas ke ekestiĝus paco se Israelo retiriĝus al la landlimoj de jaro 1967. Sed tiuj homoj forgesas ke Israelo ja estis malantaŭ tiuj landlimoj antaŭ jaro 1967 sed tamen ne daŭris la paco sed ja rompiĝis. La milito en jaro 1967 ŝanĝis la sekurecekvilibron de la koncerna regiono por ĉiu estonteco. Israelo estas tre malgranda lando kompare al siaj najbaroj kaj tial tiu lando ne povas ekzisti en kiaj ajn sekurecaj cirkonstancoj. Krome Israelo estis atakita denove en jaro 1973.

Israelo rajtas ekzisti en sekureco kaj paco ene de agnoskitaj landlimoj. Tial la retiriĝo de Israelo el la okupataj teritorioj ne povas okazi kiel ajn kiam ajn. La retiriĝo devas okazi lige kun la estiĝo de firma kaj daŭra paco kaj por ke tio povus okazi la najbaroj de Israelo ankaŭ havas propran respondecon.

La nuna situacio ŝajnas esti tuta plenhalto. La palestina estraro rifuzas intertrakti kaj multaj el la najbaroj de Israelo ankoraŭ ne pretas agnoski tiun landon. Tial ŝajnas ke la okupado daŭros. Fina solvo al la afero estas atingebla nur per intertraktoj. La nuna situacio estas trankvila, sed ne paca. Tial tiu ĉi sufiĉe trankvila situacio povas daŭri tiel longe kiel novaj maltrankvilaĵoj ne okazas. Israelo neniajn interesojn havas ekkomenci novajn maltrankvilaĵojn. Tial la daŭrigo de la situacio dependas de la najbaroj de Israelo.

Komplikegas la situacio. Tio estas tute klare. Sed ĝi fariĝas eĉ pli komplika se oni ne konsideras ke Israelo sole ne respondecas pri la situacio. Respondecas ankaŭ la najbaroj de Israelo.

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity. Listo de ĉiuj artikoloj.