Mesaĝo al la kongresanoj de la 97a Universala Kongreso de Esperanto (28 julio - 4 aŭgusto 2012, Hanojo, Vjetnamio) pri la signifa kontribuo de bonvoluloj ’nevideblaj’.

Ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo ni pli kaj pli kutimas - kadre de niaj alparoloj (aŭ aparte, sed publike) - danki la interpretistojn de la eventoj, atentigante per tio pri la grava faktoro de komunikado: la lingva kompreneblo.

En Hanojo, okaze de transdono de la diplomoj pri Elstara Agado, kiam miaj estraraj kolegoj mencias la nomojn de aktivuloj, mi nepre volas danki ankaŭ tiujn „nevideblajn” aktivulojn, kiuj bonvole kunlaboris ĝis nun kaj daŭre restas je dispono dum niaj agadoj. Temas pri la tradukantoj de niaj diversaj tekstoj, informiloj utiligataj en niaj agadoj, eventoj kadre de la eksteraj rilatoj.

Jen mencio de nur kelkaj nomoj el la lastatempaj agadoj. Mi pardonpetas pro eventuala ellaso de personoj, mi kompletigos la liston iom post iom.

Dankon al la kunlaboremuloj:

- anglaj tekstoj :
Brian Barker
Probal Dasgupta
Ian Fantom
Brian Moon

- belarusa lingvo:
Dmitri Gabinski

- bengalaj tekstoj:
Mina Dan

- ĉinaj tekstoj:
Arko: GONG Xiaofeng
Trigo 彭争鸣
Bluaĉielo (Li Jianhua) 李建华
Xiaojuan Huang

- danaj tradukoj
Ileana Schrøder

- estona lingvo:
Anna kaj Mati Pentus

- francaj versioj:
Guillaume Armide
Nancy Fontannaz
Mélanie Maradan
Nicole Margot
Henri Masson

- hispanaj tekstoj :
Toño del Barrio
Ricardo Coutinho
Pablo Leon
Fernando Pita

- hungaraj tekstoj :

Poór Veronika
Vizi László
Szabó Imre

- irlanda traduko:
Seán Ó RIAIN

- itala traduko:
Carlo SARANDREA

- japanaj tradukoj:
Shuichi (Syuiti) YAMAKAWA (kaj edzino)
Maki SANO

- nederlandaj versioj:
Johan Derks
Leo De Cooman
Juri Smolders

- portugaligoj :
Emilio Cid
Fernando Maia Jr.
James Razende Piton
Francisco S. Wechsler

- rusaj tradukoj
Aleksandr Milner
Tatjana Auderskaja
Bronislav Chupin
Mikaelo Lineckij
Mikaelo Chertilov
Andrej Rjazancev
Anna kaj Mati Pentus

- slovaka traduko:
Jozef Reinvart

Via rapida kaj kompetenta bonvolula laboro multon kontribuis al niaj sukcesaj ĉeestoj kaj agadoj, interalie en Rio+20: helpe de vi ni povis demonstri ke ni ja kapablas multligve disvastigi mesaĝojn, neŭtral-lingve kunligi popolojn, kulturojn, helpi en la komunikado, kaj tiel defendi ĉies lingvajn rajtojn.

Kiel vi konstatas, mankas multaj lingvoj - eble ĝuste la via – el tiu listo.

Se vi ankoraŭ ne estas inter la kunlaborantoj, sed estas bonvola traduki tekstojn en vian lingvon - de tempo al tempo, laŭevente (eĉ se jam estas aliaj personoj, kiuj faras tion, eble ili ne ĉiam disponeblas) - tiam bonvolu kontakti min. Temas ĝenerale pri 1 paĝo A4, 2-3 minuta parolado, aŭ alia informilo.

Fine mi volas danki ankaŭ ĉiujn tiujn samideanojn en la tuta mondo, kiuj subtene reagis al miaj alvokoj pri voĉdonadoj en la diversaj lastaj fazoj de la antaŭkongresaj eventoj en Rio+20, en junio 2012.

Mi esperas, ke vi hejmeniros el la kongreso kun riĉigaj spertoj.

Stefano Keller, Estrarano de UEA pri Eksteraj Rilatoj
Svislando, la 4-an de aŭgusto 2012

ligo al tiu ĉi mesaĝo en PDF: http://goo.gl/4mbXV