Reza Published on August 30th, 2008
by Reza

Reza's blog

Browse posts
Dum 48 horoj akiru iranan vizon rete
Posted on September 27th, 2008
6 comments (latest 3 years ago)
Islamigitaj Nord-Koreaj soldatinoj!
Posted on September 20th, 2008
20 comments (latest 3 years ago)
Panĉagreno
Posted on September 17th, 2008
14 comments (latest 3 years ago)
5 monata batalraporto de Irana flughavena polico
Posted on August 30th, 2008
1 comment (latest 3 years ago)
Profitoj kaj malprofitoj de la nuklea energio
12 comments (latest 3 years ago)
Averto por najbaroj
Posted on August 19th, 2008
6 comments (latest 3 years ago)
Naskiĝtago de La Mondsavanto
Posted on August 16th, 2008
7 comments (latest 3 years ago)
Krizo kaj amik(in)o
Posted on August 12nd, 2008
11 comments (latest 3 years ago)
Kiu ĵetos la unuan ŝtonon?
Posted on July 24th, 2008
22 comments (latest 2 years ago)

Keyword tags

politiko
nuklea
energio

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 1 436 times

Profitoj kaj malprofitoj de la nuklea energio

Saturday August 30th, 2008 at 09:36AM

Profitoj kaj malprofitoj de la nuklea energio estas titolo de artikolo en la persa kiun plumis d-ro Behruz Bajat (Behrooz Bayat). La aŭtoro priskribas kaj vicigas logikojn kial estas malprofita lanĉi tiun teknologion en irano dum kun la sumo elspezita kaj elspozota al tiu teknologio kiajn grandajn kaj utilajn agadojn rilate la energio oni povus fari en irano ...

La artikolo plaĉis al mi kaj kiel kontraŭulo de la disvastiĝo de nuklea energio mi rekomendas al la ĉiuj kiuj vizitas tiun ĉi paĝon kaj scipovas la persan bv legi la artikolon laŭ jenaj adresoj: parto 1 kaj parto 2.

translate into English

12 Comments / add your comment?

Odamir
Odamir says:
Bedaŭrinde mi ne komprenas la persan lingvon, tiu temo interesigas min.
Mi opinias ke estonte(aŭ baldaŭe), la homaro ne plu sukcesos "forkuri" de la nuklea energio... sed mi esperas ke ni solvos tuj la problemojn pri la atoma balaaĵo, kaj kompreneble ke ni uzu la nuklean energion nur por pacaj agoj!
3 years ago
Odamir edited this comment 3 years ago.
Reza
Reza replies:
Eble laŭ "nuna homa scienco" la nuklea energio havas tiom da malavantaĝon. Eble estonte oni "solvos" la problemon sed nuntempe pli saĝas laŭeble eviti de ĝi dum ankoraŭ restas pli ekonomiaj kaj sen problemaj energifontoj kiel akvo, vento kaj sunradio.
3 years ago
Odamir
Odamir replies:
Vi pravas!!
3 years ago
Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski says:
"plumis" - mi tre ŝatas tiun vorton :-)
3 years ago
Reza
Reza replies:
:) iom antikva esprimo, ĉu? eble la plej moderna kaj aktuale estas: "klaveris"!
3 years ago
rughulo
rughulo says:
kara s-ano,

min miregas kial vi rifuzas e-igi la artikolon pri nuklea energio!
la atoma balaajho estas tute senutila, kaj ech tre danghera.
3 years ago
Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski replies:
Jes, la balaaĵo kiu restas post eluzo de la energio estas ja senutila, kiel ĉiuj balaaĵoj :)
3 years ago
Reza
Reza replies:
Fakte la artikolo estas pli loka kaj laŭ la situacio de Irano. La bazaj kialoj por eviti la nuklean energio jam ĉiuj pli malpli scias. La aŭtoro argumentas kial ne indas ni irananoj tiom altkoste kaj emociite blinde konsumi al la nuklea energio.
Fakte mi intencis menciante pri la artikolo atentigi miajn samlandanojn pri la afero ...
3 years ago
Manfred Westermayer
Manfred Westermayer says:
Kara Reza, viaj raportoj chiam "ghojigas" min.
La nuklea balaajho ne nur estas sen-utila sen viv-danghera.
Nek eblas kashi ghin ie, nek forgesi.
Jam la ekspluato de uranio estas sandanghera por la vivantaro (homoj kaj bestoj) en la koncerna regiono (kie kutime loghas nur indighenoj).
Irano havas multe da suno - kial ne eluzi la teknikon de termo-elekro-centralo (kion nun investas en Hispanio grandskale); mi scias ankau vento ekzistas en via bela lando.
pli pri atomenergio: www.verduloj.org
Amike, manfred
3 years ago
Reza
Reza says:
Amiko!
Vi pravas pri la afero kaj sen ajna dubo mi konsentas kun viaj vidpunktoj. Bedaŭrinde pro politikaj (mis)uzoj nia registaro emociite blinde kaj entuziasme soifas pri la nuklea energio dum kun la elspezita sumo povus okazi "miraklo" ekzemple pri la uzado de suna energio en Irano ...
Rusoj de antaŭ 30 jaroj "suĉadas sian milkon" de bovino irana kaj la suĉado verŝajne daŭros pli da tempo.
3 years ago
Benno
Benno says:
Saluton Reza!

Tutghoje mi hodiau malkovris vian blogon. Dankon! Pri nuklea energio en Irano mi sentas iel strange. Unuflanke mi estas forta kontrauulo de nuklea energio en Svislando kaj aliloke.

Aliflanke, la okcidenta mondo tiel frenezighas pro la nuklea programo (precipe la richigo de urano por energia aplikado) en Irano, ke ghi sankcias Iranon pro io, kion ghi mem abunde faras. Ech se teknike kaj politike mi tute kontrauas nuklean energion kaj taksas ghin ne-necesa nune kaj estonte, mi tamen ne povas nei la "rajton" al Irano eluzi nuklean energion.
Kaj pro la stulta okcidenta sinteno mi politike ech ne povas kontraui la nuklean programon en Irano. Neniam estos demokratio en la mondo, se ne chiuj havas egalajn rajtojn. La okcidento multe parolas pri demokratiigo en la oriento, sed rilate al nuklea energio neas la egalajn rajtojn al orientaj landoj. Kiel tio devus funkcii?

Tamen, en la pasinta duona jaro mi planis kaj instalis sun-energiajn centralojn (fotovoltaikajn sistemojn) en svislando. Do, se iel mi povas helpi antauenigi sun-energion en Irano, nur diru, mi tuj kaj tre volonte venos. (Sed chi-foje per trajno, ne per biciklo...:)....)

Amike, Benno
3 years ago
Reza
Reza replies:
Kara Benno
Vi tuŝis la aferon tute reale kaj neŭtrale. Mi konsentas kun vi plej parte sed restas iuj aferoj. Dum lastaj jaroj precipe post la falo de sovetunio ŝajnas ke teruristoj interesiĝas pri nukleaj armiloj kaj la granda timo de la okcidento laŭ mi plej parte fontas de tiu timo ...
Aliflanke ideologisma registaro kiel la irana kiu ne respondecas al iu ajn krom "Dio" ili povas aranĝi ne imageblajn katastrofojn kaj por si mem kaj por la aliaj se ne estos io kontrolo ...
Via sun-energia projekto estas la plej saĝa kaj naturamika afero, en Irano ne mankas ssunradio kaj jes kial ne subvenccii pri tiu ...
Dankon pto via atento.
3 years ago

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...