Jan Popelka Published on December 5, 2007
by Jan Popelkapro

Jan Popelka's blog

Browse posts
Setkání uživatelů Ipernity v Praze 2./3. února
Posted on January 16, 2008
PF 2008 / Bondeziro / Пожелание / Voeux / 祝贺 / Wish
Posted on December 31, 2007
7 comments (latest 9 months ago)
"Vánoce" na Jítravě / "Kristnasko" en Jítrava
Posted on December 19, 2007
高罗佩: 狄公案—迷宫案 (第十九章)
Posted on December 10, 2007
2 comments (latest 10 months ago)
MP3 & ID3 priskriboj - naciaj kodpaĝoj, unikodo ktp.
2 comments (latest 9 months ago)
«On est arrivés à l'époque des hommes doubles, »
Posted on November 24, 2007
2 comments (latest 10 months ago)
Surĉemiza priesperanta dizajno [ĝisdatigita]
Posted on November 20, 2007
13 comments (latest 10 months ago)
Emil Viklický Trio en Agharta Jazz Centrum, 17.11.2007
Posted on November 18, 2007
4 comments (latest 10 months ago)
Chick Corea & Béla Fleck en Prago 8.11.2007
Posted on November 9, 2007
1 comment (latest 10 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 458 visits

MP3 & ID3 priskriboj - naciaj kodpaĝoj, unikodo ktp.

Wednesday December 5, 2007 at 09:06AM

[VINDOZE]

Еlŝutante rusan kaj ĉinan muzikaĵojn mi devis solvi problemon pri ID3 priskriboj kaj la vojnomoj de elŝutitaj mp3-dosieroj. En Vindoza NTFS-dosiersistemo vojnomoj povas uzi ĉiu ajn literojn de naciaj alfabetoj sed oni ofte uzas aliajn (ofte ŝatataj) diskesplorilojn - Total Commander, Servant Salamander, kiuj ne tre bone scipovas unikodon (TC provizore, SS ankoraŭ neniel). Eĉ tiam oni ofte vidas siajn naciajn literojn korekte, ĉar tiaj programaoj uzas nacian kodpaĝon proponitan de Vindozo, kies literojn kutima uzanto verŝajne plej ofte bezonas. Tiu kodpaĝo tre gravas por programaro kiu ne scipovas unikodon.

La ĉefa "problemo" pri elŝutita muziko estas ke ID3-priskriboj ofte uzas la nacian kodpaĝon de kreinto, anstataŭ pli taŭga unikodo. Eĉ se vi uzas bonan ludilon kiu scipovas unikodon, vi verŝajne vidos la priskribojn (en ludlisto ktp.) nekorekte ĉar la ludilo fakte neniel povas scii kiu kodpaĝo estas uzita, ĉar la informo pri tio ne estas, se mi bone komprenis, parto de ID3-specifo. Do la ludilo antaŭdivenas vian propran kodpaĝon por malĉifri la priskribojn se unikodo ne estas uzita kaj menciita en la priskriboj (pli detale www.id3.org).
Aŭ se vi elŝutis albumon kiel unu dosieron distranĉota per CUE-dosiero la CUE dosiero ankaŭ plej ofte ne uzas unikodon.

Mi volas havigi al vi la plej facilan rimedon kiun mi trovis por transkodi ID3-priskribojn kaj CUE dosierojn:

ID3 priskriboj

por transkodigo de ID3 priskriboj de MP3 dosieroj bonvolu uzi:
http://www.cs.berkeley.edu/~zf/id3iconv/
Tiu ĉi programo estas skribita uzante Java-programlingvon do vi bezonos JVM-virtualmaŝinon.
Kopiinte id3iconv.jar en foliumon kie troviĝas transkodota muziko la ekzempla uzado (per vindoza komandlinio) estas jena:

java -jar id3iconv.jar -e Cp1251 -removev1 *.mp3

Anstataŭ la rusa kodpaĝo cp1251 uzu tiun kodpaĝon en kiu estas la priskriboj de dezirataj mp3-dosieroj, se vi ne certas (kutime multaj kodpaĝoj por unu lingvo ekzistas) vi devas eksperimenti ĝis la transkoditaj priskriboj ne estos legeblaj - kompreneble post malsukcesa transkodigo necesas reveni al la orginaj dosieroj - plej bone ĉiam antaŭfari sekurkopiojn, precipe kiam la originaj priskriboj ne estas facile reakireblaj (ekzemple per freedb).

CUE dosieroj

por transkodigo de CUE kaj iu ajn tekstdosiero bonvolu uzi:
http://www.motobit.com/util/charset-codepage-conversion.asp
 (pounu rete)

aŭ instalu senkostan kaj pli funkciriĉan Kaboom (por eĉ pomulta prilaboro)http://www.sisulizer.com/kaboom/

Aliaj utilaĵoj

por akiri priskribojn el freedb, renomigi vojnomoj laŭ priskriboj, distranĉi albumdosieron al kantoj ktp. mi ege rekomendas jenan bonegan (ne nur) ludilon:
http://www.foobar2000.org/

2 Comments / add your comment?

Jan Popelka pro says:
Mi esperas ke iu spertulo skribos ion similan por Linukso, kiun mi volus pli uzi.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Lluís says:
CUE dosieroj havas simple tekstan formon. Vi rekodigu ilin, kvazaŭ ajnan tekstodosieron. Vi povas uzi en GNU sistemo "recode" aŭ "iconv".
Rilate al id3, la Javaj programoj funkcios same en Linukso, mi imagas.
Posted 9 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.