La konataj vojoj kaj aferoj donas komforton kaj certecon. Sed ĝuste la novaj, fremdaj aferoj faras nian vivon pli interesa kaj enhave riĉa!

Jen alvenas invito al gitarkurso aŭ desegnokurso. Vi povas diri “Ne, mi ne kapablas.” - aŭ vi povas diri “Kial ne? Povas esti amuze.” Kaj eĉ se vi ne fariĝos fama, vi pasigas tempon de persona disvolviĝo, koncentriĝo, lertiĝo kaj amikiĝo kun aliaj kursanoj. Same pri vojaĝoj, ekskursoj kaj tiel plu. Sidi hejme estas komforte, sed la vivo ne estas sidi, sed sperti!