Samideano

Albumo ref.: VKKD101-037
Albumo 18 titoloj – 65:03 mn
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj OGG formatoj

ETERNE RIMA – Tokio (Japanio)

Kunproduktado Eterne Rima / Vinilkosmo © 2010

PLENA ALBUMO 10€

Atentigo : La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ formato ogg Vorbis elŝutante en la komenco de la suba titollisto la OGG ZIP-dosieron.


Jen alvenis ĉi tie la unua albumo de ETERNE RIMA Samideano rekte el Tokio. krunk-Hiphopo

La KoDisko aperos komence de marto kaj disponeblos ĉe http://www.vinilkosmo.com!!!



Samideano estas la unua esperanta KD-albumo reprezentanta la ege popularan nuntempe hiphopan ĝenron nomatan Dirty South, kiu emerĝis el ŝtatoj de Usona Sudo kaj rapide disvastiĝis al la tuta terglobo. Eterne Rima kunigas en ĉi tiun albumon muzikajn stilojn de krunko kaj arenbio kun lertaj esperantaj reptekstoj. Laŭ la hodiaŭa modo en hiphopo, Eterne Rima repas ofte pri mono kaj riĉa vivstilo, kion vi povas aŭdi ekzemple en Reĝo de la strat’, Ne kalkulu, aŭ tipe krunkstila Promesita al mono. Tekstoj tuŝas temojn ankaŭ de rilatoj inter virino kaj viro: Ho kara mia, vidu, En vi estas ŝik’, aŭ Ŝia ĉiel’.

Kompreneble ne mankas temoj pri esperanto kaj problemoj de esperantistoj. En furora arenbia kanto Samideano aperas la temo de finvenkismo kaj raŭmismo; en Jam ne plu estas mok’ kaj Vera senc’ vi aŭdos akran senkomptatan kritikon kontraŭ mokantoj de esperanto kaj eternaj komencantoj. Plie, vi trovos diversajn aliajn interesajn kantojn kaj aldone tri remiksojn.

18 titoloj kaj 15 duoninstrumentaj MP3-versioj por karaoko – jen longa, pli ol unuhora freŝa materialo kun la plej moderna krunka hiphopo en la internacia lingvo esperanto. Ĉi tiun diskon vi devas nepre havi!

Eterne Rima estas :
Igor Wasilewski: aŭtoro de la tekstoj, komponisto, sintezilo, drummaŝino, samplado, programado, repado kaj korusoj

Registrado kaj miksado de januaro ĝis decembro 2009 en Sonstudio: Studio Espo-Lunatiko (Tokio - Japanio)
Soninĝeniero : Igor Wasilewski
Mastrigado : Triboulet - Studio de La Trappe / Vinilkosmo (Donneville / Francio) en februaro 2010
Grafika koncepto de la Libreto kaj kovrilo : Sachiko Hirata
Fotoj : Sachiko Hirata

Montru 1 ĝis 36 (el 36 titolojn aŭ albumojn)Rezult-paĝojn : 1
Titoloj+ Eldonejo Muzikfragmentoj Prezoj Aĉeti nun
00 - Samideano (PLENA ALBUMO) OGG ZIP-dosiero VINILKOSMO Albumo 18 titoloj ogg Vorbis - elŝutado de ZIP-dosiero Ogg 10.00EUR
00 - Samideano (PLENA ALBUMO) MP3 ZIP-dosiero VINILKOSMO
Albumo 18 titoloj MP3 - elŝutado de ZIP-dosiero MP3
10.00EUR
01 - Prologo VINILKOSMO 1.00EUR
02 - Reĝo de la strat' VINILKOSMO 1.00EUR
03 - Ho kara mia vidu VINILKOSMO 1.00EUR
04 - Samideano VINILKOSMO 1.00EUR
05 - Stil' VINILKOSMO 1.00EUR
06 - Jam ne plu estas mok' VINILKOSMO 1.00EUR
07 - Promesita al mono VINILKOSMO 1.00EUR
08 - Ne kalkulu VINILKOSMO 1.00EUR
09 - Oro kaj poluro VINILKOSMO 1.00EUR
10 - En vi estas ŝik' VINILKOSMO 1.00EUR
11 - Ŝia ĉiel' VINILKOSMO 1.00EUR
12 - Rokulino VINILKOSMO 1.00EUR
13 - Vera senc' VINILKOSMO 1.00EUR
14 - Zam VINILKOSMO 1.00EUR
15 - Ho kara mia vidu (Piano miks') VINILKOSMO 1.00EUR
16 - En vi estas ŝik' (Lunatiko miks') VINILKOSMO 1.00EUR
17 - Samideano (Lunatiko miks') VINILKOSMO 1.00EUR
18 - Du literoj (Epilogo) VINILKOSMO 1.00EUR