Kia bela tago estas hodiaŭ! Mi ankoraŭ ĝuas lingvinstruadon. Ĉu mi menciis ke mi estas lingvohelpanto de la indonezia, la ĉina kaj la angla lingvoj? Lingvolernado kaj lingvinstruado ĉiam estis miaj pasioj. Min ĉiam tre interesas lernado de fremdaj lingvoj, kaj komunikado kun homoj per fremdaj lingvoj, aŭ simple aŭskultado de fremdaj lingvoj per televido kaj radio .

Dum mi kontrolis la lastajn informojn en Fejsbuko, mi trovis vere interesan artikolon en la pagxo, kiun mi sekvas. Ĝi temas pri famuloj, kiuj parolas plurajn lingvojn. Krome, mi ankaŭ trovis Youtuban videon, kiu montras eĉ pli plurlingvajn famulojn.

Jen estas la dek multlingvfamuloj, kiuj parolas lingvojn krom la angla:
01) Natalie Portman (hebrea)
02) Bradley Cooper (franca)
03) Charlize Theron (afrikaana)
04) Joseph Gordon - Levitt (franca)
05) Sandra Bullock (germana)
06) Colin Firth (itala)
07) Gwyneth Paltrow (hispana)
08) Viggo Mortensen (dana)
09) Kim Cattrall (germana)
10) Casey Affleck (hispana)

Originala artikolo 10+ Multilingual Celebrities