Al ĉiuj Virinoj gratulojn kaj ke plenumigo de deziroj de Boro kiujn mi ankau subskribus...

La dato kiun oni festas kiel Virina tago en mia memoro estas du signifa: ĝojo kaj estimo dediĉita al virinoj, kaj simbolo de militkrimo... Mi loĝas kaj denaske vivas en vilaĝo havanta nun ĉirkau 250 loĝantoj, ĝis la dua mondmilito havis iom pli, sed por ni milito ne estis frato... Faŝistoj forbruligis ĝiajn domojn dum nacistoj mortpafadis vilaĝanojn. La oka de marto 1944 jaro restis en malbonega memoro por niaj vilaĝanoj, nacistoj kolektis ĉiuj viroj trovinta vilaĝe kaj mortpafis 24 viroj de ĉiuj aĝoj. Inter ili estis mia Avo... Pro tio mia Avino ĝis morto 33 jaroj poste ĉiam portadis nigrajn vestojn.

Kun tiaj memoroj ne estis facile festi tia tage, vilaĝaj virinoj oficiale festis la unuan sabaton post la oka, tamen ene de familioj kaj persone ni gratuladis dum la oka. Plej ofte mi kiel infano kolektadis la unuaj violojn kiujn alportadis al patrino kun gratuloj... Ĉi parto de memoroj estas belega...

Al ĉiuj patrinoj mi deziras ke iliaj infanoj pri ĉi tago havu nur belajn memorojn..