雍也 6-1

子曰: "雍也, 可使南面."
仲弓問子桑伯子, 子曰: "可也, 簡."
仲弓曰: "居敬而行簡, 以臨其民, 不亦可乎?
居簡而行簡, 無乃太簡乎?"
子曰: "雍之言然也."

Yongye 6-1

Konfuceo diris,
"Yong*, oni povas komisii al vi regi la landon."

Zhonggong* demandis pri Zisang Bozi; li diris,
"Ankaŭ povas al li. Li estas simpla."

Zhonggong diris,
"Ĉu ne ankaŭ bonas, ke oni regas la popolon kun respektema koro kaj simpla ago?
Se oni estas simplaj kaj en la koro kaj en la ago, ĉu tio ne estas troa en simpleco?"

Konfuceo diris,
"Vi pravas, Yong."

* Ran Yong

En tiu ĉi sekcio, Kofuceo komparas la ecojn de Ran Yong kaj Zisang Bozi pri iliaj taŭgeco por labori en registaro.