ELIZABET
Verkita de Asya Kondova-Randehed

Elizabet revenis hejmen de la ege longa kaj teda kunveno en la laboro, kiel ĉiu semajno la ĉefo kolektigis la oficistojn kaj postulis multege de ili. Li neniam estis kontenta de la rezultoj, malgraŭ ke la firmao bonege gajnis kaj havis multajn regulajn klientojn.
Dum tiu ĉi kunveno la pensoj de Elizabet estis tute alie, ŝi aŭdis nek unu vorton de la komentoj de la ĉeestantoj.
Ekde kelkaj tagoj ŝi ne fartis bone, multajn pensojn kaj memorojn invazis en ŝia kapo, ĉar baldaŭ estos tri jaroj ekde kiam ŝi ne plu estas kun Filipo. Ili ambaŭ havis multajn belegajn momentojn kune kaj ili jam pensis organizi ilian edziĝfeston, kiam iun tagon li ne revenis hejmen. Ŝi nur ricevis SMS de li, ke ĉio jam estas finita kaj ke li volas daŭrigi lian vivon kun lia kolegino Maria. Ŝi estis juna,alta, svelta, kun grandaj mamoj, kiuj estis tute naturaj. Fakte ŝi estis ĝuste de tiuj ĉi virinoj pri kiuj la viroj revas, malgraŭ ke ŝi tute ne estis inteligenta kaj ne povis kompari kun Elizabet, sed en tiu ĉi momento por Filipo tute ne gravis la inteligencon de Maria, li volis nur uno-seksumi ĝis frenezo kun la bela junulino.
La tagoj de Elizabet pasis en soleco, ŝi iris en la oficejo, faris ŝiajn taskojn, ridetis kun la kolegoj, sed vespere kiam ŝi restis tute sola hejmen, nur kun la taso da vino en la mano,ŝi konstatis ke devas rapide ŝanĝi sian vivon kaj komenci denove vivi plene, ĉar verdire ŝi ankoraŭ estis juna kaj alloga virino kaj ofte ricevis komplimentojn de la klientoj en la firmao, kie ŝi laboris.
Antaŭ nelonge ŝi rigardis reklamon pri tute nova malgranda familia hotelo, kaŝita en la montaro, apud la bordo de la lago, kiu estas ĉirkaŭita de belega naturo. En la broŝuro oni proponis tradician lokan menuon, promenadon kun boato en la lago kaj vizito de insuleto meze de ĝi, kie la turistoj povas ĝui la virgan naturon.
Ŝi volis viziti tiun ĉi lokon por ke ŝi forgesi almenaŭ por iomete ŝian solecon kaj samtempe volis ĝui la freŝan aeron en la montaro, malproksime de la brua, dinamika kaj malpura ĉefurbo. Ŝi volis por ceteran tempon esti for de la kapricoj de la klientoj, kiu senĉese venis en la firmao por ke ŝi aranĝu iliajn dokumentojn. Antaŭe ŝi faris tion volontege, ĉar ŝi ankoraŭ estis nova oficistino, ŝatis sian laboron kaj faris ĉion precize kaj kun entusiasmo. Sed nun... nun ŝi volis denove esti feliĉa kiel iam kun Filipo kaj ŝi estis preta fari ĉion eblan por ke tio okazu.
Elizabet gratulis si mem por la decido kiun ŝi prenis kaj rideto aperis sur ŝia vizaĝo. Fakte ŝi havis ege ĉarman rideton kaj ŝiaj du kavetoj donis al ŝia vizaĝo mildan kaj junan belecon.
Tiu ĉi nokton por unua fojo ŝi dormis trankvile. En la ĉambro etis varme kaj tra la malfermita fenestro venis freŝan aeon, kiu tenere karesis ŝian nudan kaj ŝvititan korpon. Dum la sonĝo Elizabet ĝemetis.
Vekiĝinte ŝi tuj telefonis al la hotelo por mendi ĉambron por la semajnfino,ŝi nepre devis viziti tiun ĉi lokon ĉar ŝi havis sencon ke io okazos tien.
Lastan labortagon ŝi iris en la firmao kun bonega bonhumoro kaj iliaj kolegoj tuj rimarkis tion, sed neniu de ili supozis pro kio ŝi aspektas tiel feliĉa.

Sabaton, fru matene, Elizabet jam estis en luksa buso, kiu gvidis ŝin al la montara vilaĝeto. La vojo estis glata kaj de ĝiaj du flankoj ŝi povis ĝui la belecon de la kamparo sur kiu la rikolton kreskis.
La vojo komencis zigzagi kaj la buso jam veturis inter pinarboj. Ŝi tuj sentis la freŝan aeron, la kantojn de la birdoj kaj la specifikan aromon de la strobiloj kaj de la rezino. Rigardante la naturon, pense ŝi revenis en la tempo de ŝia juneco,kiam renkontis sian unuan amon. Ili ambaŭ estis preskaŭ infanoj, ĉirkaŭ 14-15 jaraĝaj, kiam por unua fojo ili ambaŭ sentis la fortecon kaj la belecon de la pura amo.
Li nomiĝis Vincent kaj ŝi renkontis lin dum la infana tendumado antaŭ 15 jaroj. La sentoj inter ili aperis subite kaj neniu kapablis disligi ilin. Kiam ili estis kune iliaj koroj freneze batis, la okuloj brilis kaj ili sentis papiliojn en siaj stomakoj. Konstante ili estis kune manenmane kaj ne kaŝis siajn sentojn, ĉio glate funkciis inter ili kaj la amo, kiu sentis unu al alian, estis ege facile videbla de ĉiuj. Iliaj vizaĝoj elradiis nur amon kaj pasion.
Elizabet ankoraŭ memoris la dolĉajn kaj pasiajn kisojn, kiujn ili senĉese interŝanĝis.Vincent estis alta knabo kun atleta korpo, li regule trejnis kaj prizorgis sian korpon,li partoprenis la urban tiamon por karate. En tiu ĉi tempo ĉiuj knabinoj frenezis pri li, sed nur Elizabet sukcesis kapti lian koron. Kaj liaj okuloj...Oh! Liaj okuloj estis tiel bluaj, kiel du profundaj lagoj kaj lia voĉo estis ege ĉarma kaj samtempe seksa. Kiam iu aŭdis ĝin neniam plu povis forgesi ĝian sonon.
Kiam antaŭ kelkaj tagoj ŝi mendis ĉambron en la hotelo kaj telefonparolis kun la propriulo de la hotelo, Elizabet denove sentis varmajn ondojn sur ŝia dorso kaj la tuta ŝia korpo tremis pro ekscitiĝo. Ŝi ne havis klarigon por si men kio okazas kun ŝia korpo, sed io en la voĉo de la viro ekscitigis ŝin, kiel iam antaŭ multaj jaroj ŝi sentis la saman, kiam Vincent flustris en ŝia orelo amvortojn.
Okupata kun ŝiaj pensoj kaj kun la erotikaj memoroj de la periodo, kiam ŝi estis feliĉega, Elizabet ne rimarkis ke la buso jam proksimiĝis la hotelon. Fakte ĝi estis bela domo de kvar etaĵoj, ĉirkaŭita de ĝardeno kun freŝa kaj bone prizorgata herbo. Apud la domo kreskis tri altaj branĉoriĉaj pinoj, kiuj donis bonegan ombron kaj sub ĝi la propriulo de hotelo konstruis por la gastoj belan kaj oportunan kioskon kaj ĝi jam estis okupata de kelkaj paroj, kiuj laŭte ridis al la diraĵoj de iu granda viro de ilia amikrondo, kiu nomiĝis Boris.
Li aspektis alloga viro kun grandaj muskuloj, kiuj tremis kaj donis bonan relefon kun ĉiu lia movado kaj sub la malbotonita ĉemizo oni facile povis vidi lian fortan sunbruligitan korpon.Li kiel spertega viro, kiu havis multajn virinoj kaj por kiu ne estis problemo facile kapti la sekvontan “viktimon”, tuj rimarkis la allogan korpon de Elizabet, kiu marŝis kiel gazelo. Lia penetranta rigarto de rabobesto tuj pritaksis ŝian freŝan korpon, kies belecoj distingiĝis sub la malpeza robo, kun kiu ŝi estis vestita.
Boris rimarkis la fortajn gambojn de Elizabet, kiu ŝi frotis unu en alia dum irado, ŝia du postaĵvangoj kun formo de piro, alloge faris rotacian movon kaj la la pintoj de ŝiaj grandaj kaj duraj mamoj estis tiel stariĝintaj, ke kvazaŭ baldaŭ ili traboros ŝian robon. Boris tuj volis sovaĝe preni ŝin en siaj malmoliĝintaj manoj, kaj freneze kisi Elizabet.
De tiuj ĉi pensoj Boris komencis tremi kaj ŝviti.
En tiu ĉi momento Elizabet trapasis proksime ĉe li, ĉar la vojeto sur kiu li staris, gvidis ŝin al la pordo de la hotelo. Li sentis ŝian bonan parfumon kaj la liaj hormonoj frenezigis kiel ĉe sovaĝa besto, li senvole forte ĝemis.
Elizabet turnis scivoleman rigardon al li, rimarkis lian tremantan korpon kaj daŭrigis sian vojon. Ŝi ne montris al Boris kiel kontenta ŝi estis ke tute nekonataj viroj tiel freneze reagas vidante ŝin. Tiu ĉi okazo plibonigis ŝian memfidon kaj ŝi jam sentis sin deziranta virino, kiu kapablis ŝanĝigi sian vivon. Ŝi diris al si mem ke la nekonatulo, kiun ĝuste ŝi renkontis, tute ne estas malbona partio kaj ŝi povis havi kun li frenezan travivaĵon, sed ne, ŝiaj pensoj estis ĉe la propriulo de la hotelo kun kiu ŝi parolis antaŭ kelkaj tagoj. Elizabet ne sukcesis forgesi tiun ĉi profundan kaj seksan voĉon, ĝi ege similis al la voĉo de ŝia granda amo, similis al la voĉo de Vincent.
Ŝi eniris la hotelon kaj iris rekten al la akceptejo de kie ŝi devis preni ŝian ŝlosilon. Kun ĉiu paŝo ŝia koro pli kaj pli batis kaj ŝi ŝvitis, sed ŝi ne povis kompreni la kialon Elizabet havis sencon ke io subite ŝanĝigos ŝian vivon, sed ŝi ankoraŭ ne sciis kio estos tio.
Venis ŝian vicon por ke ŝi parolu kun recepcionisto, sed de ŝia buŝo eliris nek unu vorton. Elizabet staris kun malfermegitaj okuloj kaj nur sukcesis prononci ”Vi!”
Ne, ŝi ne eraris. Antaŭ ŝi en lia tuta ĉarmeco staris Vincent, ŝia amego de infaneco. Li rigardis ŝin kun tenereco kaj lia profundaj bluaj okuloj brilis pro feliĉo ke post multaj jaroj li denove renkontis ŝin.
Vincent aspektis ankoraŭ pli vireca ol antaŭe kaj la arĝentaj hararoj, kiu komencis aperi sur liaj tempioj, donis al lia aspekto neforgeseblan ĉarmecon.
Li tuj forlasis sian lokon ĉe recepcio, iris ĉe Elizabet, kaj tenere brakumis ŝin. En tiu ĉi momento ili denove estis kune, kvazaŭ ili neniam estis for unu de alia, kaj iliaj pasiaj kisoj ekscitigis ilin ambaŭ.
Vincent helpis al Eliabet lasi ŝian pakaĵon en la ĉambro kaj li proponis al ŝi, ke li montru al ŝi la pitureskan insuleton meze de la lago,kien ili povis trankvile paroli pri iliaj vivoj ekde la momento, kiam ili prenis diversajn vojojn en la vivo.
Malantaŭ la hotelo estis la boatkajo kaj ili forveturis al la insuleto.
La lago estis kiel spegulo, la suno ludis kun la akvo kaj la sunradioj faris amuzajn “sunkuniklojn” en la akvo. Vincent ritmike remis kun la remiloj kaj la akvo ĉirkaŭ boato ondis. De tiu ĉi movado la boato malrapide skuetis, kaj tiu freneze voluptis Elizabet. Vincent sentis la saman kaj ili ambaŭ ne plu prokrastis la momenton esti kune.
Iliaj kunigitaj korpoj estis belegaj sub la sunradioj, ŝvititaj, tremantaj ... ili estis kune en tiu ĉi sublima momento kaj la tempo por ili estis haltita.
Ili restis brakumantaj ĉe la fundo de la boato ĝis kiam la suno subiris.
Por ili ambaŭ tiu ĉi tago estis la plej feliĉa en iliaj vivoj, ĉar estis daŭrigo de ilia amo, kiu dum la jaroj neniam malaperis kaj ili konstante pensis unu pri alia.
Ili revenis en la hotelo kaj ŝi translokiĝis en lia apartamento ĝis semajnfino. Ili diskutis multe pri ilia komuna vivo kaj Elizabet decidis ke kiam revenos hejmen, ŝi forlasos la laboron kaj revenos ĉe Vincent kiel lia amantino.
Vojaĝnte reen al la ŝian hejmon, ŝi pensis pri Vincent kaj pri ilia amo kiu daŭris de ilia infaneco. Ŝi estis feliĉega ke finfine ŝia vivo daŭrigos kun la viro, kiun ŝi amegis kaj kiun ŝi neniam forgesis.Elizabet tute ne bedaŭris ke vizitis tiun ĉi familian hotelon, ĉar tiu ĉi vizito ŝanĝigis ŝian tutan vivon.
Do, la vivo por ŝi nun komencas denove kaj nur feliĉo kaj pasio staros antaŭ ŝi.