Al

Aktivuloj de la internacia E-movado

Estimataj kaj karaj Gekolegoj,

Kun ĝojo mi deziras informi Vin, ke post longjara obstina agado pri agnosko en Bulgario de AIS-Marino kiel internacia scienc-eduka organizaĵo, ni ricevis altan pritakson de nia longjara faka scienca agado flanke de la sciencularo en nia lando.

Je la 29-a de majo mi subskribis oficialan kontrakton pri kunlaboro inter Bulgara Akademio de la Sciencoj /BAS/ kaj AIS- Bulgario!!!

Surbaze de tiu kontrakto ni organizos komunajn sciencajn aranĝojn kies oficialaj lingvoj estos bulgara kaj ESPERANTO kaj ankaŭ ni partoprenos internaciajn sciencajn aranĝojn de BAS dum kiuj aranĝoj al la ĝis nun uzataj oficialaj lingvoj / bulgara, rusa, angla, germana, franca/, kiel oficiala lingvo estos aldonota ankaŭ la internacia lingvo ESPERANTO !!!

Tiamanire, post mia longjara batalo kontraŭ la angla lingva hegemonio en nia lando, mi sukcesis venki kaj tiamaniere plenuni ankaŭ la bazan prioritaton en mia faka agado-apliko de Esperanto kiel kontaklingvo inter la sciencularo.

Krom tio, AIS- Bulgario partoprenos komunan scienc-esploran agadon kune kun la scienculoj de BAS !


Kun ĝojo mi dezirus sciigi al Vi, ke ni komencos nian kunlaboron organizonte kune la Simpozion AEPA-2013.

Bulgara
Akademio de la sciencoj kaj AIS- Bulgario estos la bazaj organizontoj de AEPA-2013 !

Tuj
post la Solena Inaŭguro, la Etnologia Instituto de BAS kune kun AIS Bulgario organizos solenajn kunsidojn kun prelegoj omaĝe 150 jarojn ek de la naskiĝo de prof. Ivan Ŝiŝmanoveminenta bulgara profesoro, unu de la fondintoj de BAS kaj ankaŭ de BEA

Prelegontoj estos eminentaj bulgaraj scienculoj de BAS! Havante antaŭvide, ke la sukceso de tiu unua komune organizota aranĝo de E-scienca oraganizaĵo/AIS/ kaj grava ŝtata Nacia Akademio / BAS / kontribuos por plialtiĝo de la aŭtoritato kaj agnosko de la monda E-sciencularo, praktike prezentonte la utilecon kaj kapablecon Esperanto estiĝi la baza oficiala kontaktlingvo por la monda sciencularo dum la sciencaj simpozioj, ni petas Vin, se Vi ne havas eblecon partopreni la tutan Simpozion / 29.6-03.07.2013- Karlovo / , partoprenu almenaŭ la Solenan Inaŭguron ,kiu okazos je la 29-a de junio en la Solena Halo de la Urbodomo Karlovo kun repezentantoj de la Oficialaj instancoj en Bulgario, BAS, eminentaj bulgaraj kaj eksterlandaj scienculoj, gazetaro, TV, Radio, loka loĝantaro.Tiam komenciĝos ankaŭ la prelegoj omaĝe al prof. Ivan Ŝiŝmanov daŭrigotaj dum la sekvonta tago. Tiam, se Vi ne povus resti ĝis la fino de la Simpozio, Vi ankaŭ povus prelegi pri la temo kunligota kun Via profesia fako.Via persona partopreno, kiel eminenta scienculo kaj fakulo, sendube kontribuos por la sukcesa komenco de la kunlaboro BAS- AIS!

Se Vi pretas morale helpi al ni aliĝonte al la komuna BAS-AIS sesio skribu al mia E-mail adreso : leonov@rozabg.com . Mi tuj sendos pli detalajn informojn al la interesuloj. Por la gekolegoj, kiuj dezirus ferii en Bulgario post la simpozio, ni proponos apartan programon kun ekskurso al Greklando.

Kun plej koraj salutoj antaŭdankonte pri Via morala subteno de nia agado partoprenonte almenaŭ la Inaŭguron de AEPA-2013,atendante Vin en Karlovo

Restas amike Via

Prof. Bojidar Leonov