Odette Roux

Familia medio

Vundita dum la Unua Mondmilito, ŝia patro Auguste Loisit ricevis laborpostenon en la uzino de pneŭmatikoj Michelin en Clermont-Ferrand. Ekde la fino de 1918, li instaliĝis kun sia edzino Mélanie, kiel lignaĵisto en La Boissière-des-Landes, malgranda kampara vilaĝo de la departemento Vendeo. La gepatroj de Odette ne estis religiemaj kaj pli emis al sekulara edukado. Scivolema pri ĉio, Odette bezonis malkovri, kompreni, kaj pro tio estis foje nature ribelema. Senkondiĉa obeemo estis por ŝi fremda. Ŝia karaktero ne ĉiam bone akordiĝis eĉ kun tiu de ŝia fratino Raymonde pli aĝa je du jaroj.

Studoj

Odette lernis unue, ekde 1920, pro neelektebleco, en privata unuagrada katolika lernejo, kiujn estris kaj en kiu instruis religiulinoj, poste sinsekve en geknaba unuagrada lernejo de Le Givre (1923), kaj ree La Boissière-des-Landes en la publika lernejo por knaboj (1925) ĉar ne estis alia, poste en la sud-vendea vilaĝo L'Île d'Elle (1928), en la unuagrada supera knabina lernejo de Fontenay-le-Comte (1929), kaj fine en la normala (porinstruista) lernejo de La Roche-sur-Yon (École normale d'institutrices, rue Luneau), de 1933 ĝis junio 1936. Odette ricevis samjare sian unuan postenon de instruistino en la publika lernejo La Fradinière de Saint-Hilaire-de-Riez.

Sindikatismo kaj Rezistado

Odette aliĝis al la Nacia Sindikato de Instruistoj (Syndicat National des Instituteurs — SNI). Ŝi partoprenis en la kreo de junularaj gastejoj "Auberges de Jeunesse". En marto 1937, en La Chaume, populara kvartalo de Les Sables-d’Olonne, ĝuste post bicikla reveno el La Tranche-sur-Mer, kie ŝi klopodis por krei junularan gastejon, ŝi renkontis sian estontan edzon Alfred Roux, instruisto, respondeculo pri la Komunista Junularo en Les Sables-d’Olonne. Ili geedziĝis en marto 1938. En januaro 1941, Odette aliĝis al la Sekreta Komunista Partio kaj partoprenis kun sia edzo en la Rezistado kontraŭ la nazia Okupacio. Odette naskis filinon, Line, la 8an de majo 1942. Ŝi, kaj Alfred, estis arestitaj la 12an de marto 1943 en Aziré-près-Benet fare de la franca polico je la servo de la reĝimo de Vichy. Alfred estis enkarcerigita la 13an de marto 1943, unue en la malliberejo de Fontenay-le-Comte, kaj poste transdonita la 16an de aprilo 1943 al la germana aŭtoritato kaj translokita al la germana malliberejo de La Roche-sur-Yon (Maison d'arrêt“, 20 boulevard d'Angleterre ). Tie, li oficiale mortis la 29an de junio 1943 (laŭ la atesto pri morto, sed pli verŝajne la 28an), post tritaga pridemandado pro — laŭdire de la Gestapo — "sinmortigo".[1]

Lia edzino sola plue partoprenis en la batalo sine de la Rezistado.

Post la liberigo de Vendeo, en aŭgusto 1944, Odette Roux estis nomunita membro de la Komitato de Liberigo kaj de la Franca Asistado (Assistance française aux victimes de la répression et leurs familles). Ŝi reprezentis ankaŭ la organizaĵon Assistance française (Franca Asistado, kiu ekde 1944 fariĝis Unuiĝo de la francaj virinoj — Union des femmes françaises) kaj, ekde 1998, "Femmes solidaires" (Solidaraj virinoj). Ŝi partoprenis en la starigo de departementa sekcio de la Komunista Partio.

En 1945, la prefekto de Vendeo proponis al Odette Roux eniri la municipan konsilantaron de Les Sables d'Olonne. Ŝi konsentis kaj poste aperis sur la listo de la Unuiĝo por Kontraŭfaŝista Rezistado (UPRA) en la municipaj balotoj de Les Sables-d'Olonne, kiu venkis la 13an de majo en dua balotado, kun plimulto de 15 elektitoj, el kiuj kvin komunistoj, el dudek-sep konsilantoj. Odette Roux estis elektita kiel urbestrino fare de la nova municipa konsilantaro la 18an de majo kaj tiel fariĝis la unua virino en Francio, kiu administris subprefektejan urbon je tia graveco (18 000 loĝantoj en tiu epoko).

Alfred Roux estis honorigita fare de la urbo Les Sables d'Olonne per atribuo de lia nomo al du stratoj de La Chaume (Rue Alfred Roux kaj Impasse de la rue Alfred Roux), la kvartalo kie li naskiĝis kaj vivis dum longa tempo. Ankaŭ la komunumo Benet, en sud-orienta Vendeo, atribuis lian nomon al strato, kaj la vilaĝo Aziré-près-Benet al festosalono. Lia nomo aperas sur memorplako de la mortintoj de la dua Mondmilito maldekstre de la monumento al la militmortintoj de Les Sables d'Olonne, placo de la Libereco, la "Ĝardeno de Odette".

Urbestrino de les Sables d'Olonne

Dum du jaroj kaj duono, Odette Roux havis mandaton de urbestrino kaj samtempe estis :

  • membro de la buroo de la urbestroj de Francio,
  • anstataŭantino ĉe la Centra Komitato de la Komunista Partio (Virina Komisiono),
  • departementa sekretariino de la Nacia Sindikato de Instruistoj de 1961 ĝis 1969 por Vendeo,
  • departementa respondeculino pri Unuiĝo de la francaj virinoj (Union des femmes françaises).

Ŝi devis zorgi pri rekonstruado de la urbo grandparte damaĝita pro la milito, kaj relanĉi la turisman aktivadon en tiu renoma marborda urbo. La buĝeto de la urbo estis obligita per ses. La municipaj servoj estis plifortigitaj, la laboristoj revalorigitaj, la aĝaj personoj asistataj. La urbo akiris ambulancon kaj estingkamionon por la fajrobrigado, la unuan en Vendeo. Ĝi estis plibeligita perplantado de 2000 arboj. Odette laborigis senlaborulojn kaj germanajn malliberigitojn, i.a. por la konstruado, ekde 1947, de marborda strato "Le Remblai" (Bulvardo Pasteur, rekonstruita en 2012 pro gravaj damaĝoj okazintaj dum la tempesto Xynthia en 2010) kaj publikan ĝardenon sur la armea paradplaco centre de la urbo (Place de la Liberté / Placo de la Libereco, kie troviĝas la monumento al la mortintoj de la militoj). Tiu ĝardeno estas kromnomita "Le jardin d'Odette" (La ĝardeno de Odette) en duvoluma biografia libro de Fanny Proust. Ŝi kreis la unuajn kantinojn, zorgasocion « patronage » por infanoj kaj junuloj (kiu fariĝis poste centro por libertempaj aktivaĵoj), la ferikoloniojn. Ŝi instaligis publikan liceon en malnova abatejo, tiam apartenanta al la armeo, kiu estas nun la Muzeo de la Abatejo Sankta-Kruco — Musée de l'abbaye Sainte-Croix.

Odette Roux estis venkita en la municipa baloto en kiu ŝi ree prezentiĝis en oktobro 1947. Ŝi tamen daŭrigis sian politikan agadon.

En majo 2012, kiam ŝi fariĝis 95-jara, ŝia nomo estis omaĝe atribuita al la biblioteko kaj centro de dokumentado de la publika lernejo de ŝia naskiĝkomunumo La Boissière-des-Landes.

Odette Roux kaj Esperanto

Odette Roux, La Chaume, Les Sables d'Olonne Odette Roux iom konatiĝis kun Esperanto pro tio ke ŝia edzo praktikis kaj instruis ĝin : "Mi scias ke mia edzo havis tridekon da korespondantoj en la tuta mondo." Pri Esperanto : "Tio estas simpligita; estas multe da vortoj finiĝantaj per 'o'; tio estas relative facila por havi la unuajn nociojn, poste tio fariĝas pli malfacila. Jen, poste mi havis tiom multe por fari; kaj poste estis la milito, kaj poste estis ĉio tio, kaj estis la eventoj... Mi estus povinta fariĝi esperantisto, tia kia mi estis tiuepoke... Sed mi ne fariĝis tia !" (eltiraĵoj el video). Line-Odette-Roux-Vrignon

Odette Roux fakte havis okazojn kunlabori sine de la Unuiĝo de la Francaj Virinoj kun ties prezidantino Eugénie Cotton (1881-1867), sciencistino kaj komunista aktivulino, kies edzo, antifaŝisto same kiel ŝi, estis aparte eminenta ankaŭ sur la scienco tereno (prezidanto de la Akademio de sciencoj en 1938) kaj en Esperanto.

"Aldone al sia talento de fizikisto, Aimé Cotton estis profunde humanista. Li interesiĝis dum sia tuta vivo pri la progreso kaj disvastigo de Esperanto pro zorgemo pri interkompreniĝo inter la homoj kaj aparte inter la sciencistoj." (retejo de Institut de Physique nucléaire de Lyon).

Aimé Cotton estis prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE) kaj, en 1924, unu el la 42 subskribintoj de deziresprimo de membroj de la Akademio de sciencoj pledanta i.a. por "ke la instruado de tiu lingvo, majstroverko de logikeco kaj simpleco, estu enkondukita, almenaŭ fakultative, en la oficialaj programoj de la klasoj de sciencoj de ĉiuj instruestablejoj". Aimé Cotton aperas en la Esperanto-versio de Wikipedia : Vikipedio.

Odette havis ankaŭ okazojn renkonti kaj rilati kun plej eminentaj personoj el diversaj landoj, inter kiuj Mikaelo Gorbaĉov, sen scii, ke, aparte Ĝu Enlai kuraĝigis disvastigon de Esperanto. Lia edzino, s-ino Deng Yingchao, lernis ĝin en la aĝo de 9 jaroj. La prezidento Ho Chi Minh, kiu bone regis la francan kaj kiu lernis la anglan kaj Esperanton de 1914 ĝis 1917 dum restado en Anglio, sed ŝi ne sciis tion. Pro tio gravas, ke infanoj sciu pri Esperanto kaj povu lerni ĝin antaû ol eniri la aktivan vivon pro ĝia praktika aspekto, ĝia valoro propedeŭtika, ankaŭ intelekta kaj kultura agnoskita de Unesko en 1954 kaj 1985, kaj literatura agnoskita de PEN-Club International en 1993.

La destino de Odette estintus eble alia se ŝi estus lerninta kaj praktikinta Esperanton por havi interŝanĝojn tra mondo, kiun trairis ĉiaspecaj propagandoj. Ŝi malkovris nur tre malfrue la realaĵon de la totalisma devojiĝo en Sovetio kvankam pamfleto aperinta en Esperanto en 1935, iom antaŭ la epoko, kiam komenciĝis la stalina “Granda Purigo“, do antaŭ ol ŝi konatiĝis kun Alfred, jam atentigis pri tiea situacio sub la titolo “Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio ? “ .

Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio ?

La respondo al tiu demando estis : “en Sovetio regas RUĜA FAŜISMO...“. Tiu 52-paĝa libreto verkita de E. Lanti, eks-anarkiisto kaj eks-komunisto, fondinto de la Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kaj M. Ivon, estis kompilo de informoj kolektitaj en USSR. Esperanto estis turmentita fare de la plej aĉaj reĝimoj de la 20a Jarcento, ĉefe en Germanio kaj en Sovetio sed ankaŭ en Rumanio, en Portugalio, en Japanio, en Ĉinio sub Ĉang Kajŝek kaj dum la “Kultura Revolucio“.


Koincido : dum la sama jaro 1935 aperis "War is a racket" (Milito estas gangsteraĵo) broŝuro nur 14-paĝa en kiu generalo konsiderata en Usono kiel unu el la plej brilaj, Smedley Butler, priskribis la funkciadon de milit-industria komplekso kaj kondamnis la politikon de militema aventurismo de sia lando... Nenio vere ŝanĝiĝis.

Bibliografio

  • "Le Jardin d'Odette — Chronique d'une Vendéenne engagée". Fanny Proust, "Le Jardin d'Odette — Chronique d'une Vendéenne engagée" (La ĝardeno de Odette — Kroniko pri engaĝita vendeanino). Unua volumo : Odette Roux de 1917 ĝis 1947. Kuneldono de Art, La Courneuve, kaj Grains de mémoire, Les Sables d'Olonne. Aŭgusto 2005. ISBN 2-916237-05-4
  • "Le Jardin d'Odette — Chronique d'une Vendéenne engagée". Fanny Proust, "Le Jardin d'Odette — Chronique d'une Vendéenne engagée". Dua volumo : Odette Roux de 1947 ĝis 1989. Kuneldono Art et Grains de mémoire. ISBN 2-916237-06-2
  • Distribuado : "Art", Paul Galiay, 142 rue Rateau, 93120 La Courneuve

Eksteraj ligiloj (franclingve)

Vidu ankaŭ

Listo de la urbestroj de Les Sables-d'Olonne