La simbolo de Esperanto estas verda kvinpinta stelo, kiu, same kiel la kvin olimpikaj ringoj, simbolas la kvin kontinentojn.

Esperanto brilas de 133 jaroj sen konsumado.

Komputilo, interreto kaj modernaj komunikaj teknikoj donas al ĝi pli da videbleco. Wikipedia estas rimedo, kiam mankas informoj kaj dokumentoj pri D-ro Zamenhof kaj Esperanto. Pro trudizoliĝo pro Covid-19, Zoom-konferencoj pli kaj pli anstataŭas kunvenojn, renkontiĝojn kaj kongresojn. Tiel, la retejo eventaservo.org permesas al ĉiu grupo aŭ asocio establi sian kalendaron de eventoj kaj esti videbla de la tuta mondo. Zoom permesas agadojn evitantajn Covid-19 kiel montras la virtuala koruso de Amira Chun en Sud-Koreio:

"Al Z" " aŭ en Irano kun internaciaj virtualaj universitatoj de Esperanto "kunpensigado" (la fakto pensi kune).

Kompreneble la stelo de Esperanto estis nevidebla dum longaj periodoj. Malamikaj al interfratiĝo, la plej malbonaj totalismaj reĝimoj de la dudeka jarcento vidis en ĝi "la danĝeran lingvon". Ĝuste tio estas la titolo de verko aperinta unue en la japana en 1975, poste en la germana kaj en Esperanto en 1988, poste en la itala, rusa, litova, ĉeĥa, korea kaj angla (2 volumoj en 2016 kaj 2017). Ĝia publikigo en la franca kaj portugala estas anoncita por la jaro 2021.

En sia letero al diplomatoj publikigita en novembro 1915 en "The British Esperantist", D-ro Zamenhof skribis: “Fratiĝo inter liberaj viroj kaj virinoj kun egalaj rajtoj estas facila, sed kiam iuj kondutas kiel regantoj super aliaj, ĉio ĉi neeblas.“