1-a Afrika Kongreso de Virino (AKVo)

EVAA-Kongreso

Karaj Geesperantistoj,

EVAA (Esperantista Virina Asocio en Afriko) planas organizi la unuan kongreson en Madagaskaro de la 21a ĝis la 28a de Septembro 2018.
Tiu kongreso nomiĝas « Afrika Kongreso de la Virino » (AKVo).
Moramanga anoncita estas kiel gastigurbo.

EVAA celas kvalitan kongreson kaj tial ni firme kunlaboras por prezenti pli amindan, ĝuindan, ne forgeseblan kaj sukcesan kongreson.
Klopodas ni por ebligi al virinaj esperantistoj aŭ al viroj la ŝancon partopreni en tiu unua grava okazo ene de tutAfriko.

Al ĉiuj bonkoraj geesperantistoj, ni petas kaj esperas ricevi viajn helpojn kaj financsubtenojn, spiritajn kaj materialajn por ke ni plenumu tiun virinprojekton, kiu ŝanĝos la vidmanieron de aliaj virinoj en nia kontinento.
Antaŭdankon karaj gesamideanoj!
La reprezentantinoj de EVAA.


Nia programo
La kongreson organizas EVAA (Esperantista Virina Asocio en Afriko), sed partopreni povas ankaŭ ĉiuj aliaj geesperantistoj, kiuj volas ĝui la virinan aktivecon kaj belegan verdan naturon de Madagascar.

Ni aranĝas nian kongreson en la kutime interesaj kaj variaj programeroj : instruado, lernado, kontribuo de kongresanoj, koncerto, teatraĵoj, spekta filmo, kulturaj vesperoj, elekto por starigi nian oficialan asocion, ekzameno, konferenco, sperto pri novaj aferoj, amikiĝo.

La kongresanoj havos okazon ekskursumi tra la kongresa lando por malkovri aspekton de tiu loko. kie abundas vidinaĵoj kaj kuriozaĵoj, amindaĵoj, verdaĵoj.

---

NACIA PARKO DE ANDASIBE MATANDIA

Matandia estas unu el la grandaj naciaj parkoj en Madagascar.
Ĝi situas je 30 km de la kongresa urbo Moramanga kaj vastas 15 480 ha.
Ĝi estas ĉefe konata pro siaj amasaj kaj amindaj densaj arbaroj kaj bestoj, kiel diversaj lemurioj, kaj de reptiloj.
Ĝi havas ankaŭ 120 endemiajn speciojn de orkideoj kaj 77% de ĝiaj plantoj estas endemiaj.

---

Membroj reprezantantinoj de EVAA
S-ino Alexandrine Omba Tshamena, D.R. Kongo
S-ino Mireille Hounkpe, Benino

La reprezantantinoj de EVAA ankaŭ :
Miora Rasoharinaivo, loka organizantino, Moramanga, Madagaskaro
S-ino Alinette Mulaisho, Zambio
S-ino Gbeglo Aminda, Togolando,
S-ino Monique Badiengisa, Kinŝaso, D.R. Kongo
S-ino Thiaba Sokhna, Senegalo
S-ino Ftoumata Tamboura, Malio

---


Esperantista Virina Asocio en Afriko (EVAA) invitas vin partopreni en la

1-an Afrikan Kongreson de Virino (AKVo)

21-28 de septembro 2018 en Moramanga, Madagaskaro

ALIĜILO

Familia nomo :
Persona nomo :
Adreso :

Lando
Telefono :
Retadreso :

Mi mendas ĉambron (en hotelo) :

  • unu-litan
  • du-litan

Mi preferas loĝi kun alia en kongresejo :

Organizaj informoj :
Mi estas vegetarano: JES /NE
Mi postulas (specialajn dezirojn):
---
Bv sendi al:
Pasteur Mioranantenaina RASOHARINAIVO
Lot A 473,
Akany Gazela,
Moramanga Ville
Madagaskaro.