Stato la 19an de februaro 2013 je la 10a 20 (horo de Parizo) : 2285 subskriboj. Pludaŭras la internaciiĝo. La peticio estas ĝis nun rekte alirebla en jenaj lingvoj.

Français :
http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/
Español :
http://www.avaaz.org/es/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/
English :
http://www.avaaz.org/en/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/
Deutsch :
http://www.avaaz.org/de/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/

Sen rekta aliro, ĝi aperas ankaŭ kun kompleta teksto (titolo + petici-teksto + klarigoj + adresoj de Wikipedia kaj Lernu.net) en la nederlanda, la portugala, la dana (kun, aldone, adreso al anglalingva versio de la raporto Grin) .
En la itala kaj la ĉina aperas nur la petici-teksto kun ligilo al Wikipedia, ĝis nun sen la klarigoj ("Kial tio estas grava" ?)
Helpo estas trovita por la araba.


Urĝas disponi je pliaj tradukoj en la plej vaste parolataj lingvoj, i.a. japana, korea, indonezia, urdua, persa, hindia, svahila, ktp.
La tradukojn bv sendi al mi por ke mi plusendu al Joannes. Ne forgesu mencii :
  1. la lingvon de la traduko en la lingvo mem kaj en Esperanto
  2. la titolon de la peticio
  3. la tekston de la peticio
  4. la klarigojn pri la peticio (tio ne estis farita por ĉiuj ĝis nun)
  5. Ligilon al la koncerna artikolo pri Esperanto en la koncerna lingva versio de Wikipedia
  6. Ligilon al Lernu.net sub la formo — Por lerni Esperanton jam de nun : http://www.lernu.net/
Pri Avaaz La fondinto kaj direktoro estas Ricken Patel. Ekzistas opinioj tute malfavoraj al Avaaz kaj duboj pri ĝia honesteco, ĉefe de Dominique Guillet. Tamen necesaj estas firmaj kaj nerefuteblaj pruvoj por akuzi tiun organizon. Ni estu tre atentemaj sed ne partoprenu en disvastigo de rumoro.
Estas tamen io tute vera kaj pruvebla flanke de Esperanto :
  • El minimume du proponoj por aldono de Esperanto, kiel interfaca lingvo (nun estas 16) de la retejo de Avaaz rezultis nur negativaj respondoj. Kaj tio eĉ post kiam tutpreta Esperanto-traduko de la interfaco, farita de nia belga amiko Leo de Cooman, estis aldonita al la dua propono.
  • La iniciatinto de la peticio ne havas aliron al la statistikoj. Ne eblas al li konstante observi, 24/24hore, la evoluon de la afero. Tio signifas, ke Avaaz estas la sola posedanto de la adresaro.
  • Pro tio, dudirekta rekta interŝanĝo inter la ĉefa interesato — la iniciatinto de la peticio — kaj la subskribintoj estas neebla.
Sed la sinteno de Avaaz povas ŝanĝiĝi rilate al Esperanto se la peticipropono ricevos fortan subtenon. Se vere ni iam konstatos pruveblan perfidon flanke de Avaaz, nenio malabligos al ni amase ellistiĝi kaj brue diskonigi la aferon tra la mondo. Ju pli multaj ni estos por fari tion, des pli kreskos la prestiĝo de Esperanto malprofite al Avaaz, se ĝi estas vere malhonesta. Do, ni ne timu. Se vere Avaaz kondutas kiel kontraŭulo, ni konsciu ke ekzistas luktosporto, kiu konsistas uzi la forton de la kontraŭulo : la ĵudo.

Ĝis nun la afero estas profitodona al Esperanto : post subita kresko, la 8an de februaro, la vizito al artikoloj de Wikipedia pri Esperanto restas averaĝe pli alta ol antaŭe :
http://stats.grok.se/fr/latest30/Esp%C3%A9ranto
Estus interese scii ĉu estas same flanke de Lernu.net. Pro tio estas nepre necese, ke fine de ĉiu lingva versio de la peticio aperu, post la adreso de Wikipedia, tiu de Lernut.net en la koresponda lingva versio.

Tio signifas, ke la pilko estas niaflanke, ke ni reviziu kaj aktualigu la informojn pri Esperanto (ankaŭ pri ĝia propedeŭtika valoro kaj aliaj aspektoj) en ĉiuj lingvaj versioj de Wikipedia, sur ĉiuj asociaj kaj klubaj retejoj kaj blogoj, ktp.

Nun ni ĉefe reliefigu, ke la provoka titolo celis enkonduki tutmondan debaton pri la temo de nuna jaro :

ESPERANTO 2013 — Justa komunikado :

"Kiu statuto por Esperanto en Eŭropa Unio kaj en la mondo ?"