Alveninte en Kaburbon, la Polaj Amikoj estis akceptitaj de Esperantistoj, membroj de Kaburba Esperanto-Klubo kaj surmetis la E-ĉemizojn per kiuj la Gastoj facile ekkonis siajn gastigantojn. La Kaburbanoj, kiuj jam sciiĝis pri ilia alveno post la interparolado de Profesoro Harro (Ĝenerala Sekretario de EASA) kaj s-ro Andreo G. (Prezidanto de Esperantotur), bone preparis sin kaj varme bonvenigis ilin ĉe la Flugejo. Jam perrete s-ro Andreo petis servon de Profesoro Harro en du faktoj: renkonti ilin en la flughaveno kaj veturigi ilin al la hotelo; la dua estis disponigi al ili la E-gvidanton por viziti interesajn lokojn en Kaburbo dum ilia restado. Tiujn taskojn transprenis s-ro Emile Malanda kun la turisma fako de Kaburba E-Klubo kiun li iniciatis de nelonge.
Sub la gvidado de la deĵorantoj de la turisma fako nomata “Turismo en Afriko” (TurAfrik) estis ofertita bona servo al la Polaj Gastoj: de la akcepto en la flughaveno tra la hotelo ĝis la foriro.

En la programo la gastoj vizitis la interesajn lokoj en Kaburbo inter alie Kastelo de Bona Espero: kiu estis la granda malliberejo de la sklavoj en la jaroj 1600; Placo Green Market (Verda Bazaro): kie oni vendas diversajn afrikecajn artaĵojn; kaj la Muzeo Gold of Africa (Oro de Afriko): kie oni povas vidi orajn antikvaĵojn de Afriko. Pro la mallonga tempo la Polaj Turistoj ne vizitis ĉiujn deziratajn lokojn en Kaburbo kvankam TurAfrik sukcese aranĝis la turisman vojplanon. Post la tranokto, sekvonttage, ĉirkaŭ la 10a horo ili veturis al la haveno por enŝipiĝi en MSC <Sinfonia> por daŭrigi la longan vojaĝon. Rezultis de tio la pago de la honorario al TurAfrik. La invito estas lanĉita al tiuj kiuj volas viziti Kaburbon aŭ Sud-Afrikon sub la E-gvidado. Kontakteblas rete turafrik@gmail.com , poŝtelefone 0021718199899.

La kronado de ĉio estis la vespera renkontiĝo inter la Polaj Amikoj kaj la lokaj Esperantistoj ĉe la sidejo de la Kaburba E-klubo. La Klubanoj bonvenigis la Polulojn en la lokalon kaj venis la tempo por interkonatiĝi. Do, ĉiu prezentiĝi laŭvice. S-ro Emile parolis pri la Kaburba E-Klubo kaj sekve s-ro Andreo parolis pri Esperantotur kaj ISTK. Li invitis la Kaburbajn Esperantistojn studi ĉe la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz en Pollando. Multaj demandoj venis de la Polaj Amikoj kaj s-ro Emile kontentige respondis al ĉiuj. Admirinda estis la vespero. Plivivu ESPERANTO!
Emile.