Enhavo


Biografio

Bibliografio

Premioj kaj distingoj

Eksteraj ligiloj

Notoj



Biografio

Reza faris sian unuan foton jam 14-jara. Du jarojn poste, en la l

iceo, li publikigis la ĵurnalon "Parvaz" (La ekflugo) pro kio li estis unuafoje persekutita fare de la politika polico. Juna studento pri arkitekturo en la Universitato de Teherano, li kase afiŝis fotojn sur ties kradoj. Pro sia artista aktivado kontraŭ la reĝimo de la ŝahoMohamed Reza Pahlavi je la aĝo de 20 jaroj, li estis arestita, malliberegita dum tri jaroj kaj torturita dum kvin monatoj. En 1979, li raportis pri la Irana Revolucio por la agentejo Sipa Press, Agence France Presse kaj la magazino "Newsweek". Li estis devigata al ekzilo en 1981 pro la fotoj per kiu li publike malaprobis subpremon en Irano fare de la Islama Respubliko. Li forlasis Iranon por Novjorko kaj poste Parizo.

En 1982, Reza iris al
Libano kaj faris reporteraĵon pri la sieĝo de Bejruto. Li publikigis la libron "Paix en Galilée-Beyrouth" (Paco en Galileo-Bejruto) kaj ricevis sian unuan premion de World Press Photo pro siaj reporteraĵoj en Afganio.
Nun franca civitano, Reza estas unu el la plej famaj fotoĵurnalistoj de la mondo. Liaj fotoj aperis kaj plue aperas en la plej prestiĝaj internaciaj revuoj kiel, ekzemple, "Newsweek", "Time Magazine", "National Geographic Magazine", "GEO". Li travojaĝis la mondon de Bosporo ĝis la Granda Ĉina Muro, de Libano ĝis Afganio, de Ruando ĝis Sarajevo, kaj de stepoj de Centrazio ĝis la vastega arabia dezerto
Rub-al-Ĥalo.

Li multe prelegis en universitatoj, kiel ekzemple Stanfordo, George Washington, Suda Kalifornio,
Sorbono de Parizo, Pekino, Istanbulo kaj multaj aliaj eminentaj institucioj, kiel ekzemple Unesco, National Geographic Society, New York Documentary Museum, kaj pliaj.

Reza fotis konfliktojn, revoluciojn, homajn katastrofojn.
Time Magazine, Stern, Newsweek, Geo, Paris Match, National Geographic kaj multaj aliaj internaciaj ĵurnaloj regule publikigas liajn reporteraĵojn. Li fariĝis korespondanto de "Newsweek en Meza-Orinto de 1978 ĝis 1981, de Time de 1983 ĝis 1988. Li estas regula korespondanto de BBC Persian kaj Radio France Internationale Persique.

En 1991, Reza aktivis kiel konsultisto ĉe UN en Afganio, per helpo en distribuado de nutraĵoj al la loĝantaro en regionoj ruinigitaj pro la milito. Tiu sama jaro markis la komencon de longdaŭra kaj densa kunlaborado kun National Geographic.

En 1992, kun sia frato Manoocher, Reza fondis en Parizo la foto-agentejon Webistan Photo Agency (2) kiu distribuas proprajn fotoarkivojn, sed ankaŭ tiujn de pluraj aliaj fotistoj.

En 1996, dum la fotoreportera festivalo "Visa pour l'image" de Perpignan, en Francio, Reza ricevis la premion de Espero Unicef ("Prix de l'Espoir") pro sia kontribuo en la projekto pri portretoj de perditaj infanoj "Lost Children Portrait" kun Unicef, en Ruando. Li inicis rifuĝintojn al fotado kaj afiŝis 12 000 infanportretojn en tendaroj de rifuĝintoj por ebligi al gepatroj retrovi siajn infanojn kiuj perdiĝis dum la ekzilo.

En 1998, li partoprenis en projekto de konstruado de lernejo por rifuĝintaj infanoj en
Baku, en Azerbajĝano.

En 1998, Reza estis membro de la ĵurio de World Press Photo kaj prezentis sian unuan grandan ekspozicion “Mémoires d’Exil“ (Rememoroj pri ekzilo) ĉe la Karuselo de la muzeo Louvre (
Luvro) en Parizo. En 2000, "National Geographic Channel" (Nacia Geografia televido) realigis dokumentaran filmon pri Reza, pri lia fotografa kaj homhelpa laboro kaj pri liaj renkontiĝoj kun la komandanto Ahmad Ŝah Masud.

En 2001 li fondis la internacian Neregistaran Organizon (NRO) Aina (Spegulo) (3), kiu malfermis unuan centron en
Kabulo, Afganio. Surbaze de la principo, ke nur la libereco de la amasinformiloj, de esprimo kaj opinio povos antaŭenigi la popolojn survoje al la paco, la asocio celas klerigi pri la teknikoj de la mediatoj kaj de la komunikado por la junuloj kaj la virinoj. Aina destinas sin al plivastigo de sia agadkampo en multaj landoj. La Ĉarto de Aina konsistas el tri ĉefaj punktoj : Eduki, Informi, Komuniki. Aina, kiu estas bazita en Parizo, Kabulo kaj Vaŝingtono D.C., luktas per uzo de mediataj, amasinformiloj kaj komunikadrimedoj por evoluigo de edukado de la infanoj, aŭtonomigo de virinoj kaj por kultura esprimo per kapabligo uzi amaskomunikilojn kaj komunikadon. Ĝi celas, per ili, disvolvi kompetentecojn kiuj povos kontribui al starigo de socio libera kaj malferma per subteno al daŭra disvolvado, homrajtoj kaj plifortigo de la nacia unueco.

En 2002, "Journal du Front“ (Ĵurnalo el la Fronto) estis rekompencita per
Emmy Award (Emmy Akademia Premio).

En 2003, unu miliono da vizitantoj vidis lian ekspozicion “Destins Crossing" (france : Destins Croisés“, Esperante : Kruciĝintaj destinoj) sur la kradoj de la ĝardeno de Luksemburgo en Parizo (apud la
Senato) el kio rezultis samnoma publikaĵo. Tiun saman jaron, realiĝis dua dokumentara filmo de "National Geographic" : "Vivre sa vie" (Vivi sian vivon). En 2004 aperis lia libro "Insouciances" (Senzorgecoj).

En novembro 2005, Reza estis honorigita kiel "Chevalier de l'Ordre du Mérite" (Kavaliro de la Nacia Ordeno de Merito), la plej alta civila distingo por eminentaj servoj al la franca nacio, fare de la Prezidento de la Respubliko, s-ro
Jacques Chirac, pro sia filantropia laboro en edukado de infanoj kaj aŭtonomigo de virinoj en mediatoj.

En 2006, la hereda princo Felipe de Hispanio transdonis al li la homhelpan medalon de la princo de Asturio. Samjare, la Universitato de Ĉikago rekompencis lin per premio pro rekono de la homhelpa laboro de Mondcivitano, kiun li faris, kaj la Universitato de Misurio — Columbia School of Journalism (Misuria Lernejo pri Ĵurnalismo) — atribuis al li la prestiĝan Misuri Honor-Medalon por Eminentaj Servoj en Ĵurnalismo "en rekono de liaj dumvivaj kontribuoj, tra brila fotoĵurnalismo, al justeco kaj digno por la civitanoj de la mondo"(4).

En septembro 2006, Reza iniciatis la unuan eksteran ekspozicion "One World, One Tribe"" (france : Une Terre, Une Famille, Esperante : Unu Tero, Unu familio) de
National Geographic Society, kies akademiano li fariĝis ("National Geographic Fellow") pro sia ekzemplodona sindediĉo al homhelpaj aferoj kaj pro sia laboro kun Aina en Afganio.

En 2008 aperis lia unua libro "Entre Guerres et Paix" (Inter Paco kaj Milito) pri retrospektivo dum tridek jaroj da reporteraĵoj. Granda ekspozicio estis organizita tiuokaze en
Mémorial de Caen (Porpaca Memor-Muzeo de Caen). La inica vojaĝo, kiun li entreprenis en 2008 de Pekino ĝis Parizo, kun sia filo Delazad Deghati, estas rakontita en la libro "Chemins Parallèles" (Paralelaj vojoj).

En 2009, la fondaĵo "Cinéma-Vérité" (Kino-Vero) atribuis al li honorpremion pro lia homhelpa engaĝiĝo

Reza plue engaĝigas por edukado de la estontaj generacioj, por emancipado de la virinoj, por justeco.

Bibliografio

* Paix en Galilée (Paco en Galileo). Parizo : Les Editions de Minuit. 1983
* Bayan Ko. Milano : Jaca Book. 1986
* Paris-Pékin-Paris (Parizo-Pekino-Parizo). Parizo : Editions d’Art Phoebus, 1987
* Air Race Around the World (Aerovetkuro ĉirkaŭ la mondo). Imax, 1992
* Kurdes — Les chants brûlés (Kurdoj — Les bruligitaj kantoj). Berno, Svisio : Benteli, 1995
* Massoud, des Russes aux talibans, 20 années de résistance afghane. n°1, 2001
* La France. Midi-Pyrénées et Languedoc Roussillon, National Geographic Society, 2001
* Afghanistan (Afganio). Parizo : Editions du Chêne et Unesco. 2002
* Le pinceau de Bouddha (La peniko de Budho). Parizo : eld. de La Martinière. 2002
*
Destins Croisés – Carnets d’un reporter photographe (Kruciĝintaj destinoj — Notlibretoj de fotoreportero). Parizo : Hors Collection, 2003
* Insouciances (Senzorgecoj). Chaumont : Castor et Pollux, 2004
* Sur la Route de la Soie (Sur la Silka Vojo). Parizo : Hoëbeke, 2007
* Reza War + Peace (Reza Milito + Paco). Focal Point, 2008
* Reporters Sans Frontières - 100 photos pour la liberté de la presse (100 fotoj por la libereco de la gazetaro). Parizo :
RSF, 2008
* Vers l'Orient — Sindbad par Reza (Al Oriento — Sindbad fare de Reza). Grenoblo :
Glénat. 2009
* Chemins Parallèles (Paralelaj vojoj). Parizo :
Hoëbeke, 2009

Premioj kaj distingoj

o 1983 World Press Photo, dua premio
o 1996 Unicef Hope Prize (Premio Unicef de Espero) por sia laboro pri ruanda tendaro de rifuĝintoj
o 2005 Kavaliro de la Nacia Ordeno de Merito
o 2006 Premio de la Princo de Asturio kiel reprezentanto de National Geographic Society
o 2006 Misuri Honoro-Medalo de plej bona ĵurnalisto
o 2008 Ĉefesploristo de Ashoka Fondaĵo
o 2009 Honora Diplomo de la usona universitato de Parizo pro siaj realigoj sur la tereno de ĵurnalismo kaj sia homhelpa laboro
o 2009 Premio de la Fondaĵo Lucie en Novjorko
o 2010 ICP (International Center of Photography)
Infinity Award

Eksteraj ligiloj

* Webistan Photo Agency :
FR, EN.
* AINA :
FR, EN.
*
Missouri School of Journalism / Misuria Lernejo pri Ĵurnalismo. Universitato de Misurio, Columbia
*
Ashoka

Notoj

1. National Geographic : "
Photographer Reza Biography", "Reza, Photographer Information, Facts, News, Photos".
2. Webistan Photo Agency (
FR, EN)
3. Aina
FR, EN. Celoj en la franca.
4.
Missouri School of Journalism (Lernejo pri Ĵurnalismo) : "Believe in the equality of humanity" (Kredi je egaleco de la homaro).

Fonto

La materialo de tiu ĉi artikolo fontas esence el la versioj franca kaj angla de Wikipedia, el Wikitrans, el Aina, kaj el la retejoj menciitaj sub "Eksteraj ligiloj" kaj "Notoj"

Alilingvaj versioj en Wikipedia :

Deutsch

English

Français

فارسی

Italiano