La titolo, kompreneble, referencas al konata proverbo de Zamenhof : "Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan."

La preleganto elektis tiun titolon por komprenigi sian intencon kaj la forton de persistemo. Li jam aperigis nemalmultajn informojn pri Esperanto en plej famaj gazetoj de Eŭropo, sed, bedaŭrinde, ĝis nun nur sub formo de pagita multekosta reklamo. Evidente, se gutoj falas dise, eĉ multnombre, ili kontribuas nur al erozio, sed ne povas fari truon. Se guto falas ĉiam precize ĉe sama loko, ĝi post longa tempo sukcesas fari truon.

Etsuo Miyoshi ilustris sian strategion per jenaj vortoj : "Lerninte, ke Ĝingis-Ĥano breĉis nur 5-metre la Grandan Muron por ĉevaloj kaj venkis Ĉinion dum palpebrumo, mi invitas vin agi same."

Tial, por fari tiun breĉon, li elektis la landon, kiun li opinias la plej taŭga por tiu strategio — Francion — , kaj unu gazeton — "Le Monde"— (kvankam ankaŭ "Le Figaro" aperigis anoncon).

Efektive, en la mondo, Francio estas se ne la plej rezistema, almenaŭ unu el la plej rezistemaj landoj al la invado kaj premo de la angla lingvo. Temas pri maljusta kaj malegaleca komunikadsistemo, kiu vehiklas maljustan sociekonomian ordon.

Pri la gazeto "Le Monde", la nuna periodo ŝajnas pli favora al kontestado de la kreskanta rolo de la angla kaj al debato pri ebla alternativo depost kiam Jean-Marie Colombani ne plu estas ties direktoro kaj de kiam Alain Minc, amiko kaj konsilanto de la prezidento Nicolas Sarkozy, perdis sian influon en ĝi.

Pli detalaj informoj aperos en la komenco de decembro pri la projekto de Etsuo Miyoshi.

Ĉiukaze, ĉiu subtenanto de Esperanto estu preta por amasa reago en la tuta mondo ekde la 15a de decembro por instigi kaj kuraĝigi "Le Monde" al pli objektiva informado pri la lingva problemo, pri la ekscesa premo de la angla kaj pri Esperanto mem.

Twitter-Agado : 15/12

Prepariĝas ankaŭ, por la sama dato, tutmonda kampanjo ĉe Twitter : ĉiu Twitter-uzanto bonvolu dissendi laŭeble plej multe da Twitt-mesaĝoj ("pepaĵoj"), kiuj enhavu la vorton "Esperanto" kun, antaŭe, la signon "#", t.e. : #Esperanto

La celo estas helpi la vorton "esperanto" atingi la mondan "Trending Topics"! (TT = Tem-tendenco)

Detaloj estas legeblaj ĉe la diskutlisto Twitter_Agado
https://groups.google.com/group/twitter_agado?hl=pt

Ie ajn en la mondo, dek jarojn post la komenco de la nova jarmilo, ni kaptu la okazon de tiu 15a de decembro 2010 por atentigi la amasinformilojn pri la Internacia Lingvo, ekzemple, okaze de festoj aŭ kulturaj aranĝoj en rilato kun la Zamenhofa Tago.

Notindan eĥon havis, pasintjare, la simpla atento de Google al Esperanto okaze de la

150a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof.

Ni jam pretiĝu al tio per plibonigo de niaj retejoj kaj blogoj, per preparo de mallongaj mesaĝoj dissendotaj per Twitter. La regulo por tiuj mesaĝoj estas ke ilia longeco ne superu 140 signojn kaj spacojn, kaj ke ili nepre enhavu la diezon kun la nomo de nia lingvo, t.e. : #Esperanto

Ekzemple :

#Esperanto-aplikado en scienco — Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino : http://www.ais-sanmarino.org (EO, EN, FR, DE, IT)

#Esperanto-Muzeo de Gray, Francio / Musée d'Espéranto de Gray, France : http://quetigny.esperanto.free.fr/photos/muzeo-gray/index.htm

Tiuj mesaĝoj enhavas respektive 132 kaj 133 literojn kaj spacojn. Tekstoprilaboraj programoj ĝenerale ebligas scii tion sen kalkuli la apartajn signojn kaj spacojn. Ekzemple, la tre bona senpaga programo Bean, por Mac, ebligas rekte ricevi la precizan nombron, kiu aperas ĉe la malsupro de la paĝo. Bonvolu atenti, kiam vi kreas novajn retpaĝojn, ke el adreso tro longa rezultas malgranda spaco por klarigaj vortoj, precipe se ili estas dulingvaj !...

Por ke ili estu informriĉaj por ricevantoj, ili nepre enhavu adreson de retejo aŭ blogo, prefere nacilingve por ne-Esperantoparolantoj. La Twitter-mesaĝoj estu prefere simplaj, klaraj, facile kaj senhezite tradukeblaj en laŭeble plej multe da lingvoj de la mondo fare de aliaj Esperantouzantoj, tiel ke la reto Twitter estos invadita per multlingvaj mesaĝoj en rilato kun Esperanto ;-)

Se vi mem ne havas aliron aŭ ne emas havi aliron al Twitter, vi povas interkonsenti kun Twitter-ano por ke li aŭ ŝi sendu tiujn, kiujn vi pretigos, ekzemple pri lokaj kursoj, grupoj, Esperanto-centroj, muzeoj, diskonigindaj retejoj (Esperanto.net, Esperanto.com, Edukado.net, Lernu, ktp, ktp), pri famaj verkoj, ktp.

Ĝis la 15a de decembro, ĉiu povas prepari centojn da mesaĝoj !

Por Esperanto : Banzaj ! *

---

* = dekmilon da jaroj ! = Longan vivon ! ;-)