Henri Masson Published on July 2nd, 2009
by Henri Masson

Henri Masson's blog

Browse posts
(FR) Une autre façon de voir le Globe : l'espéranto
Posted on July 10, 2009
(EO) Alia maniero vidi la terglobon : Esperanto
Posted on July 10, 2009
"Revenez ! Vous serez toujours bienvenus aux Sables"
Posted on July 7, 2009
"Revenu ! Vi estos ĉiam bonvenaj en Les Sables"
Posted on July 7, 2009
(EO) Esperanto sur la plaĝo — Les Sables d'Olonne — 5an de julio 2009
(FR) L'espéranto sur la plage — Les Sables d'Olonne — 5 juillet 2009
Posted on July 2nd, 2009
(FR) L'espéranto sur la plage
Posted on June 29, 2009
(FR) Les Sables d'Olonne, dimanche 5 juillet : L'espéranto sur la plage
Posted on June 29, 2009
Esperanto sur la plaĝo — Les Sables d'Olonne — Dimanĉon 5an de julio 2009
Posted on June 27, 2009
2 comments (latest 4 months ago)

More information

This post is public
Free use
  1. Read 118 times

(EO) Esperanto sur la plaĝo — Les Sables d'Olonne — 5an de julio 2009

Thursday July 2nd, 2009 at 02:20PM

Les Sables 2009 lumpanelo
Les Sables 2009 lumpanelo
Anoncata per tri banderoloj kaj per tri lumpaneloj dum dek sekundoj iom pli ol ĉiuminute, la manifestacio okazos en tri lokoj, de la 9a gis la 18a :

1. sur la placeto (parvis) de la Urbodomo (Hôtel de Ville) : informado, konkurso.

Je la kruciĝo de la strato de la Urbodomo kaj de la strato Travot. Por atingi la placeton ekde la fervoja stacidomo, eliri maldekstren, iri plue dekstren en la avenuo de generalo de Gaulle; ĉe la fino, panelo indikas "Hôtel de Ville" dekstradirekte; ĉirkaŭiri maldekstren la konveksan fasadon por atingi la placeton.

Les Sables 2009 Banderolo1
Les Sables 2009 Banderolo1


2. sur la plaĝo : animado, informado, konkurso.

Ekde la Urbodomo, iri laŭ la strato Travot ĝis la taluso (Remblai), malsupreniri la ŝtuparon, kie troviĝas le sukurejo (Poste de secours). La tendo de Espéranto-Vendée troviĝos maldekstre malantaŭ la duŝo laŭ la foto 1, dekstre laŭ la foto 2 farita el la plaĝo.

Les Sables 1909-2009 Travot1
Les Sables 1909-2009 Travot1
Les Sables 1909-2009 Travot2
Les Sables 1909-2009 Travot2
Tendo Espéranto-Vendée
Tendo Espéranto-Vendée


Alia banderolo atentigas pri la evento je ĉ. 150 m dekstre sur la "Promenado de Admiralo Lafargue".

Les Sables 2009 Banderolo2
Les Sables 2009 Banderolo2


3. ĉe la Librejo Voyelles, 64 rue Nationale, kie Thomas parolas Esperanton. Henri Masson dediĉos "L'homme qui a défié Babel" de la 14a 30 ĝis 16a 30. Havebla estos la sama verko ankaŭ en Esperanto kaj en la hispana. Estos eble akiri ankaŭ "L'espéranto de poche“ (noveldonaĵo de Assimil 2009), la metodon "L'espéranto sans peine“ (kun aŭ sen la plurmediata komplemento) aŭ demandi konkursofolion.

Les Sables 2009 Librovendejo Voyelles
Les Sables 2009 Librovendejo V…


La strato Nationale estas plidaŭrigo de la strato de la Urbodomo ekde la placeto de la Urbodomo je ĉirkaŭ 150 m, alvenante apud preĝejo, iri dekstren. La librejo Voyelles troviĝas maldekstre sur placeto meze de kiu troviĝas ŝtona kolumno.


Senpaga konkurso : Demandaro estos havigata, kun la informfolio "Espéranto-Vendée" (n° 73, junio 2009 : tio tre gravas, ĉar ĝi enhavas utilajn indicojn por respondi)). La respondoj devos esti redonitaj antaŭ la 15a horo. La rezultatoj estos anoncitaj kaj la multaj lotoj transdonitaj ĉe la placeto de la Urbodomo je la 17a horo.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...