Kvankam mi neniam estis matematikema, la temo plaĉis al mi ĉar mi scias, ke grandaj nomoj de filozofio, scienco kaj matematiko esploris la ideon pri universala aŭ internacia lingvo en la tempo, kiam en tiu rolo regis la latina. Plejparto el ili esploris la aferon junaĝe : Descartes 33-jara, Newton 18~, Leibniz 33~, Kochański 29~, Condorcet 31~, Ampère 18~...

Artikolo pri matematiko de la “Enciklopedio de Esperanto“, aperinta en Budapeŝto en 1933, komenciĝas per jena frazo (p. 613) : “Inter la E-istoj sin trovas proporcie pli da matematikistoj ol da filologoj (...)“.
PDF-versio : http://www.gutenberg.us/Get956uFile.aspx?&bookid=2096521

Kurioze, antaŭ kelkaj semajnoj, membro de la Federacio Esperanto-Bretonio, Jérôme Caré, instruisto pri matematiko, esprimis jene sian surprizon, post kiam mi informis lin pri mia laboro pri la rilato inter Esperanto kaj la mondo de matematiko : "Tio interesas min, ĉar mi rimarkis, ke en Bretonio la instruistoj pri matematiko estas superreprezentitaj en la kluboj. Tio sendube ne estas hazardo."

En dokumento publikigita de Zamenhof en 1898 sub pseŭdonomo "Unuel" kaj sub la titolo “Esenco kaj Estonteco de la Lingvo internacia“ aperas la esprimo “matematika precizeco“ (V.2) : “La dua distingiĝa eco de lingvo arta estas ĝia perfekteco, kiu konsistas en matematika precizeco, fleksebleco kaj senlima riĉeco.

La 1-an de junio 1924, 42 membroj de la Akademio de Sciencoj, Instituto de Francio, adoptis deziresprimon favore al instruado de Esperanto konsiderata de ili “majstroverko de logikeco kaj de simpleco “ :

Esperanto : http://www.ipernity.com/blog/32119/713301
Français : http://www.ipernity.com/blog/32119/713299

Inter la plej eminentaj matematikistoj, kiuj praktikis Esperanton, estis unue Charles Méray, kiu konvinkis aliajn eminentajn sciencistojn pri la valoro de la Internacia Lingvo. Aperis poste Carlo Bourlet, Charles Laisant, Paul Appell, la rektoro Émile Boirac, Clarence Bicknell, Federico Villareal (“la Newton de Peruo“), Adolf Schmidt, René Maurice Fréchet, Aimé Cotton...

Plejparto el la materialo de tiu dokumento fontas el la “Enciklopedio de Esperanto“, el diverslingvaj versioj de Wikipedia kaj ankaŭ, malpli, el “Littera scripta manet — Serta in honorem Helmar Frank“ (2013) kaj el “Kiu estas kiu en scienco kaj kaj tekniko“ (1981), t.e. kompilaĵo de Christian Darbellay pri uzantoj de Esperanto en scienco kaj tekniko. Tio estis kompletigita, eventuale korektita, ampleksigita per interreta serĉado. Estas ankaŭ mallongigoj.

Post la Dua Mondmilito aperis nova generacio, kaj la matematikistoj uzantoj de Esperanto estas nun certe pli nombraj ol ili supozas kaj eĉ pli ol povas supozigi tiu 35-paĝa dokumento elŝutebla en PDF ekde la retejo de Espéranto-Vendée (2,6 Mb). La legado estas pli profitodona, do preferinda, per interreto pro la multnombreco de ligiloj :
http://esperanto-vendee.fr/images/PDF/Matematik-EO.pdf