retmesa^go ricevita kaj disvastiginda :
================================
Mi komprenas, ke por blinduloj malfacilas atingi la _veron_. Eĉ por
normalvidantoj en Ukrainio estas malpermesitaj k blokitaj ĉiuj
inform-fontoj krom la oficialaj-mensogaj. K la oficialaj mensogegas
tiom, ke Goebbels turniĝas en ĉerko pro envio...

Usono elspezis 5 miliardojn da dolaroj por kontraŭrusia propagando en
Ukrainio. Bedaŭrinde tio donis rezultojn, k eĉ la homoj, kiuj iam
ŝajnis normal-raciaj, nun definitive freneziĝis.

La faktoj estas jenaj:

Usono instigis ŝtat-renverson en Ukrainio. Usonaj politikistoj
tutdiurne deĵoris ĉe "majdan", disdonis bakaĵojn, eble monon k - plej
grave - ordonojn.
Nova kontraŭleĝa registaro de Ukrainio per plej unua sia ago fakte
malpermesis la rusan lingvon k lanĉis krudan diskriminacion kontraŭ
ruslingvanoj k homoj simpatiantaj al Rusio.

Ukrainio neniam ekzistis kiel reala ŝtato, k 3/4 de ĝia teritorio
estis iam al ĝi "donacitaj" de Rusio. Loĝantoj de tiuj teritorioj
neniam sentis lingvajn k kulturajn ligojn kun Ukrainio.
Diferenco (lingva, kultura, religia ktp.) inter loĝanto de Lvov k de
Doneck estas multoble pli granda ol inter serboj k kroatoj. Ukrainio
ne povas ekzisti kiel unueca ŝtato (Jugoslavion eĉ federacieco ne
savis!), sed la uson-marionetaj gvidantoj obstine agas kontraŭ la
realeco.

Krimeo estis rusa tero antau 100 k 200 jaroj. Ĥrusĉov fordonis ĝin en
1954 al Ukrainio kontraŭleĝe, li ne rajtis tion fari, k li eĉ ne
aranĝis koncernajn leĝojn. Tamen, dum la lando estis unueca, oni
malmulte atentis tion. Post "sendependiĝo" de Ukrainio Rusio devis
repostuli Krimeon, sed ne faris tion, ĉar ebriulo Jelcin (same
marioneto de Usono, kiel nunaj ukrainaj gvidantoj) agis laŭ ordonoj de
siaj usonaj mastroj - celante detrui Rusion.

Loĝantoj de Krimeo ĉiam strebis esti en Rusio. En Krimeo mi neniam
aŭdis surstrate la ukrainan lingvon, nur la rusan.
Ĉi-jare, post kiam komenciĝis fakta teroro kontrau ruslingvanoj, tuta
loĝantaro de Krimeo decidis foriĝi de la bandit-nazia ŝtato Ukrainio.
Okazis tute laŭleĝa referendumo, kie pli ol 95% de voĉdonintoj
esprimis sin por Rusio.
Ukrainaj (k usonaj) mensoguloj diras, kvazaŭ la voĉdono okazis "sub
pafiloj" - sed oni povis televide spekti, kiel multaj miloj da homoj
en Krimeo dum kelkaj horoj ĝojis k dancis pro la akceptita decido
reveni en Rusion. Tion devigi per pafiloj ne eblas.

En Krimeo la armeo de Rusio troviĝis laŭleĝe, laŭ la kontrakto - k
Rusio pro tio pagis al Ukrainio nenormale grandan monsumon ĉiujare,
plejparto de ukrainia buĝeto baziĝis sur tiu mono. Tial ne eblas diri,
ke rusia armeo "atakis" Krimeon. Plie, rusiaj soldatoj ne faris en
Krimeo eĉ unu pafon. Ili nur ne permesis al ukro-naciismaj banditoj,
senditaj el "kontinento", rabi k murdi.

En Odeso la ukro-nazioj blokis k vive bruligis 48 pacajn homojn (tio
estas oficiala cifero, reale pli ol 200).
Sekvis cinika mensogo, kvazaŭ la homoj bruligis sin mem.

Malajzia pasaĝera aviadilo estis faligita de ukraina armeo. Ili
evidente volis ke ĝi falu sur Rusia teritorio, por kulpigi Rusion -
sed kiel ĉiam, agis fuŝe. Kiel ĉiuj scias, la popol-defendantoj de
Doneck k Lugansk simple ne havas zenitajn kontraŭaviadilajn
armilojn...

En sud-oriento de Ukrainio la loka popolo batalas por sia elementa
rajto vivi sur propra tero, paroli la gepatran lingvon k mem disponi
pri rezultoj de sia laboro.
Rusia armeo tie NE ESTAS. Ĉar se tien venus rusiaj militistoj - la
ukraina "armeo" tuj panike fuĝus ĝis Kievo aŭ eĉ ĝis Lvovo. Ĉar
ukro-naciismaj "militistoj" scipovas pafi nur al nearmita popolo de la
propra lando: tiel estis en 1918-1920, same en 1941-1944, tute same
ankaŭ nun. Sed se ili renkontas armitan reziston, eĉ de partizanoj aŭ
simile, ili sincere miras "a nas-to za sĉo?!"

Nun apud Doneck oni trovas amastombojn de pacaj loĝantoj, torture
murditaj per ukraina "armeo".

La defend-ministro Geletej k interna ministro Avakov estas aŭ
kompletaj frenezuloj, aŭ senhontaj mensoguloj.
Ili asertis eĉ, kvazaŭ Rusio uzis nuklean armilon, k pro tio ukrainaj
murdistoj devis forlasi la flughavenon. Sed se estus nuklea armilo,
jam neniu restus, kiu povus ien foriri.
Ĉiuj mensogegoj estas uzataj nur por iel pravigi proprajn fiaskojn.

Ĝenerale la tuto estas reĝisorita de Usono, kies celo estas neniigi
Rusion, malfortigi Eŭropon - por mem monopole regi la mondon.


Nature, Eŭropa Unio neniam intencis akcepti Ukrainion al EU. Temis pri
"eŭropa integriĝo" laŭ la samaj kondiĉoj, kiuj estis "proponitaj" al
Ukrainio en 1941. Tiam ukraina popolo estis pli saĝa...

Nun Ukrainio rapide mizeriĝas, baldaŭ frostos k malsatos. Sed
senhontaj ukro-naciistoj, certe, asertas, ke kulpas Rusio. Kvazaŭ
Rusio devus ĉiam liveri al ili gason senpage, pro nuraj insultaĉoj.
Nu, se vi estas Eŭropo - do aranĝu, ke Eŭropo provizu vin per ĉio...
laŭ eŭropaj prezoj certe.

La sola "kulpo" de Putin estas, ke kun li Rusio denove iĝis forta
lando, do oni ne plu povas libere viŝi siajn piedojn kontraŭ Rusio.
Ĝuste tio furiozigas Usonon k ties libervolajn sklavojn.

Ekzistas kelkaj niveloj de politika fieco.

Iuj - strebas plifortigi propran landon per internaj rezervoj. Stalin
k nord-korea dinastio Kim. Tio povas esti pravigebla en iuj kondiĉoj.

Aliaj - strebas plifortigi propran landon per forta ekspluatado, eĉ
sklavigo de aliaj landoj. Hitler k ĉiuj usonaj prezidentoj de lasta
jarcento. Tio jam estas multe pli fia.

Sed ekzistas eĉ tiuj, kiuj neniigas propran popolon laŭ mendo de siaj
eksterlandaj mastroj/sponzoroj. Pol Pot en Kamboĝo, Jegor Gajdar en
Rusio k nunaj gvidantoj de Ukrainio...

====================
Opinio de preskaŭ ĉiuj miaj konatoj en Rusio baze identas kun la mia.
Pli frue mi neniam voĉdonis por Putin, sed nun, se necese, voĉdonos.

Kiel oni diras, eblas trompi tutan popolon dum ioma tempo, eblas
trompi ioman parton de popolo dum tuta tempo, sed ja ne eblas trompi
tutan popolon konstante. La vero nepre eliros eksteren.
En Eŭropo jam multaj poiomete komencas kompreni.

Bonvolu libere disvastigi tiun ĉi mesaĝon (sen ŝanĝi ion en la teksto) iel ajn.
přeložit do čeština
+ add a commentKomentáře