INGREDIENCOJ:

beroj - 1 kg,akvo - 1 litro,citronacido - 30 gr.,cxerizaj folioj - 2 plenmanoj, sukero - 1200 - 1500 gr.

Lavu la berojn kaj metu ilin en kaserolon.En la alian kaserolon enversxu 1 litron da akvo,

aldonu 2 plenmanojn da cxerizaj folioj kaj boligu dum 15 - 20 minutoj.

Per tiu cxi boliganta akvo versxu la berojn aldonante 30 gr. da citronacido.Teni cxion cxi dum

unu diurno,de tempo al tempo miksigu la berojn,poste apartigu berojn kaj forjxetu ilin.Al suko

aldonu 1200 - 1500 gr. da sukero kaj metu tiun kaserolon sur la fajron,kiam ekboligxos la

siropo,tuj elsxaltu gason.

Per la siropo plenigu vitrajn botelojn kaj tenu ilin en la malvarma loko.

Laux tiu cxi metodo oni povas preparigi la siropon el cxiuj beroj.

Mi preferas nur aronion kaj nigrajn ribojn tiucele.

Rekomendindas por unu fojo preni 3 kg da beroj.

Al la malgranda kvanto de siropo alversxu necesan laux Via gusto kvanton da boligita kaj

malvarmigita akvo kaj trinku lauxplacxe.