La fonto de la scio estas neelcxerpebla:kiajn ajn sukcesojn la homaro akirus sur tiu cxi vojo.....cxiam restus por la homoj ebleco sercxi, malkovri kaj ekkoni.
I.A. Goncxarov

Ne estas malmulta la tempo pri kiu ni disponas,sed estas multa la tempo,kiun ni perdas.
Seneko

Liberon kaj vivon meritas nur homo,kiu pretas cxiutage konkeri ilin.

W.J.Goethe

Miaj pensoj apartenas al cxiuj homoj,sed miaj sentoj apartenas al mi,nur al mi.
Fr.Schiller

Memoru vi, gepatroj,kaj vi,edukantoj,ke la animo de la infano ankaux disvolvigxas laux siaj legxoj;estimu tiujn legxojn,konformigxu al ili.

N.I. Pirogov

La kauxzo de cxiu homa mizero estas la nescio.

Budha

Ni ne povas atendi donacojn de la naturo --- nia tasko estas preni ilin de gxi.

Ivan Micxurin

Por la amo mi donus mian vivon:por la libero mi donus ecx la amon.

Sandor Petofi

Mi dezirus tiel arangxi,ke la vivo iru...antauxen.Ke mardo estu pli bona ol lundo,ke hodiaux estu pli da bono ol estis hieraux,ke morgaux la homoj estu pli sagxaj, pli bonaj unu al alia ol hodiaux.

Gleb Uspenskij

Fari eraron kaj gxin ne korekti ---nur tio signifas vere erari.

Konfucio

Sercxante felicxon por aliaj,ni trovas la propran.

Platono

Mil vojoj kondukas al eraro,al vero--- nur unu.

J.J.Rousseau

La homo estas kreita por felicxo kiel la birdo por flugado.

V.Korolenko

La homo ne estas kreita por larmoj kaj ridoj,sed por la bono de siaj proksimuloj.

Adam Mickiewicz

Nur bonaj gepatroj donas al la infanoj bonan edukon.

W.J.Goethe

La homo devas konscii sin plib alta ol cxio en la naturo,ecx pli alta ol tio,kio estas nekomprenebla kaj sxajnas mirinda. Alie li ne estas homo,sed muso,kiu timas cxion.

A.P.Cxehov

Nenio tiel malvastigas la torenton de la vivo,kiel la malklereco.

N.I.Lobacxevski

La mono estas kara,la homa vivo --- ankoraux pli kara kaj la tempo estas plej kara el cxio.

A.Suvorov

(El "Lernolibro de Esperanto"auxtoro Simeon Hesapcxiev,6-a stereotipa eldono,Nauka i izkustvo,Sofio-1966)