atlas-higgs-small Tio ne okazas ofte. La 4an de julio de 2012, la lasta partiklo en la Norma Modelo estis malkovrita. Tio okazo estas raportita en amaskomunikiloj kiel triumfo de la humana menso, sed kelkaj fizikistoj ege maltrankviliĝis. En la unua fojo en la tuta historio, partikla fiziko perdis ĝian kompason. Ĝis tiu momento, eksperimentistoj ĉiam havis konkretajn celojn por malkovri ion antaŭ si, ĉu la mezajn vektorajn bosonojn (W kaj Z), la t-kvarkon, aŭ la bosonon de Higgs. Antaŭ 1983, ni sciis ke la mezaj vektoraj bosonoj devas ekzisti, ĉar sen ili, inter aliaj aferoj, la normale febla forto devenus tro forta ĉe alta energio, kio ne estus akceptebla. Post la malkovro de la partikloj W kaj Z, ni sciis, ke devas esti almenaŭ unu plia partiklo, ĉar alie iuj tipoj de partikloj W kaj Z (la laŭlonge polarizitaj de ili) interagus tro forte ĉe alta energio. Sed se la nova malkovrita partiklo estas vere la bosono de Higgs, ĉiuj problemoj malaperis. La Norma Modelo estas nun kompleta, nememkontraŭdira, kaj ne bezonas neniun novan partiklon de maso pli alta ol la jam malkovritaj. Kio nin atendas? La koŝmara scenaro estas, por multaj fizikistoj, ke neniu nova partiklo ne aperos ĝis ekstreme alta energio, ekzemple la energio de Planck aŭ la energio de Granda Unuigo. Se tio estas vera, ni ne havas neniun esperon de lerni pri fiziko ekster la Norma Modelo, almenaŭ per eksperimentaj metodoj kiujn ni uzis ĝis nun. Kelkaj fizikistoj proponas, ke ni konstruu novan akcelilon de tre alta energio, 7 foje pli alta ol la energio baldaŭ atingota ĉe la LHC. Supozeble tiu akcelilo estas konstruota en Ĉinio. Sed tio energio estas ankoraŭ multaj ordoj de grando malpli ol la energio de Planck kaj energio de Granda Unuigo. Kaj, se neniu sugesto de nova partiklo aperos en la LHC, kiel do ni konvinkos la ĉinan registaron, ke estas inda elspezi multajn miliardojn dolarojn al nova akcelilo? Kien vi iras, partikla fiziko?