La 13an de Novembro de 2014 forpasis franca matematikisto Alexander Grothendieck [Grotendik]. Alexander Grothendieck naskiĝis en 1928 en Germanio de juda-rusa patro kaj germana patrino. Konata kiel unu el la plej grandaj matematikistoj de 20a jarcento, kies verko transformis multajn branĉojn de matematiko, Alexander Grothendieck ricevis Medalon Fields (rigardatan la plej alta premio en matematiko) en 1966. Li tamen rifuzis vojaĝi al la Internacia Kongreso de Matematikistoj en Moskvo por ricevi la premion. Pli malfrue en la vivo li estiĝis pacifisto kaj mistikisto, forlasis ĉiujn kontaktojn kun siaj kolegoj, bruligis ĉiujn siajn manuskriptojn kaj vivis en izolita vilaĝo en Pirenea montaro.

Li estas memorata en Vjetnamio kiel unu el la plej fruaj okcidentaj matematikistoj vizitintaj la Demokratian Respublikon de Vjetnamio. Lia rakonto de la vizito de 1967 (anglalingva versio), skribita ĉe la fino de la sama jaro, vivece priskribis la ĉiutagan vivon de sciencistoj dum usona bombardado de Nord-Vjetnamio. En la rakonto li konstatis, ke ekzistis "matematika vivo inda de ĉi tiu vorto" (une vie mathématique digne de ce nom) en Nord-Vjetnamio, kaj esprimis admiron al vjetnamaj kolegoj, kiuj sukcesis konduki sciencan esploradon malgraŭ fortegaj malfacilaĵoj kaŭzitaj de la milito. Tamen li ankaŭ almontris mankojn en scienca organizado en Nord-Vjetnamio, ekzemple la izolecon de vjetnama matematiko kaj la grandegan kvanton de tempo konsumata per politika edukado. Lia forpaso estis larĝe raportita en franclingvaj amaskomunikiloj sed ne tiagrade en anglalingvaj.