Reza Published on May 24, 2008
by Reza

Reza's blog

Browse posts
En Tehrano dum 4 monatoj 100000 aŭtoj estis punitaj pro forĵetado de balalaĵo!
Posted on June 9, 2008
2 comments (latest 18 months ago)
5 taga feriado en Irano
Posted on June 2nd, 2008
16 comments (latest 18 months ago)
70 procento de Irananoj ne kapablas legi La sanktan Koranon!
Posted on May 28, 2008
9 comments (latest 18 months ago)
internacia konkurso kiel kapti leporon!
Posted on May 26, 2008
14 comments (latest 5 months ago)
Kio estas via opinio pri la problemo de manĝaĵo?
16 comments (latest 17 months ago)
DoDoDo klubo!
Posted on May 15, 2008
5 comments (latest 19 months ago)
Tertremo kiu(/n) ni(/n) atendas ...
Posted on May 15, 2008
4 comments (latest 19 months ago)
Dankesprimo
Posted on March 26, 2008
14 comments (latest 20 months ago)
Merkred-Festo
Posted on March 18, 2008
6 comments (latest 21 months ago)

Keyword tags

afriko
politiko
Irano
Usono
opinio

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 1 198 times

Kio estas via opinio pri la problemo de manĝaĵo?

Saturday May 24, 2008 at 12:06PM


Oni demandas de Usonano:
  Kio estas via opinio pri la problemo de manĝaĵo?
- kion signifas "problemo"?

Oni demandas de Afrikano:
  Kio estas via opinio pri la problemo de manĝaĵo?
- kion signifas "manĝaĵo"?

Oni demandas de Iranano:
Kio estas via opinio pri la problemo de manĝaĵo?
- kio estas "opinio"?

16 Comments / add your comment?

César Dorneles says:
Bonega, Reza! Mi portugaligos ĝin por mia lerneja gazeteto...
Posted 19 months ago. ( permalink / translate )
Laetaprinco Princo says:
Tre bone tuŝita la temo... :-) Princo
Posted 19 months ago. ( permalink / translate )
Dimitrije Janicic says:
Eksterordinara!
Posted 19 months ago. ( permalink / translate )
Grizalupo says:
Spirita!
Posted 19 months ago. ( permalink )
Izabel says:
Srange vera...
Posted 19 months ago. ( permalink / translate )
NAVAVAR ՆԱՒԱՎԱՐ says:
Mi ĵus legis opinion ke en liberaj landoj la humuro iĝas maldelikata, plejparte aludanta jen gekuŝadon, jen malmanĝadon. Dume en la landoj kie oni ĝuas liberon pogute, la ŝercoj iĝas pli ridigaj, tranĉaj kaj decerbalcerbaj.
Posted 19 months ago. ( permalink )
NAVAVAR ՆԱՒԱՎԱՐ edited this comment 19 months ago.
Roland Platteau says:
Jes! ĉu vi memoras la ŝercojn kiujn oni ŝtelrakontis en Sovetio kaj la Orienteŭropaj landoj?!
Ĝenerale ili estis juveloj da sprito.

Ekzemple:
En pla butiko klientino petas: -ĉu vi havas terpomojn?
Jes dank' al Dio ni havas!
poste
- kaj ĉu vi havas lakton?
la vendisto respondas:
- jes Sinjorino dank' al Dio ni havas!
Tiam el la alia ekstremo de la atendvico (ĉar estas atendvico) iu funkciulo de la Partio alpaŝas, kaj iras paroli al la vendisto: - Ĉu vi ne scias ke oni devas ne diri "dank' al Dio, Dank' al Dio!! Vi devas diri: "Dank' al la Partio"!
Do la vendisto dronas en sinkulpigoj kaj promesas, ke de nun li diros "Dank' al la Partio"
La klientino do pluigas:
"Kaj ĉu vi havas buteron?"
- Ha! dank' al la Partio ne ne havas !
Posted 19 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Post la ribelo en 1956 multaj forlasis Hungarion.
Forlasis ĝin ankaǔ Morĵi, la hundo.
Ĝin enketas la aǔstra polichundo:
-- Kial vi elvenis? Ĉu oni ne donis manĝi?
-- Sed jes.
-- Ĉu oni ne donis trinki?
-- Sed jes.
-- Ĉu vi devis dormi en la malvarma korto?
-- Sed ne.
-- Sed tiel, kial damne vi elvenis?
-- Mi volas boji.
Posted 19 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Okazis en la damnita periodo (tiel oni nomas la epokon de socialismo, sed multaj tiel: en la antaǔa damnita periodo). Ĵurnalisto enketas kamparanon:
-- Kiel vi sentas vin, sinjoro Joĵi?
-- Hm. Bone.
-- Se eblus pli detale...
-- Hm. Ne bone.
Posted 19 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
En 1956 la popolo forigis la 4 metrojn altan statuon de Stalin en Budapeŝto. Sed la botojn neniu neniel povis forigi. La revolucio malvenkis, sed la botoj restis longe. Tiel kutime la konduktoroj de tramoj (ili havis haltejon tie) anoncis ĉiam: Placo de Botoj.
Sur la piedestalo foje aperis skribaĵo:
-- Timu Kadar! (Li estis la nova ĉefo.)
Sekvatage:
-- Ne timu Kadar!
Sekvatage:
-- Kial ne timu Kadar?
Sekvatage:
-- Tamen, kial ne timu Kadar?
Oni ne povis forigi la farbon. Baldaǔ la piedestalo estis malkonstruita.
Posted 19 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
En la lasta mondkongeso de dentistoj, la plej rimarkita prlego estis tiu de Ĥekoslvaka dentisto, kiu montris kiel oni povas eltiri denton pasante per la pugtruo de la malsanulo, de tie aparaton altiĝas ĝis la buŝo, kie ĝi sukcesas eltiri la denton.
Ĉiuj ĉeestatntoj estis impresitaj, sed iu demandis, "Sed kial vi ne uzas la pli simplan manieron, pasante rekte per la buŝo de la malsanulo?
Sed, respondis la Ĥekoslovaka dentisto, hodiaŭtempe kiu aŭdacus malfermi la buŝon?!
Posted 19 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
En trinkejo en Budapeŝto sidas tri viroj.
Ili babilas pri diversaj temoj
foje unu vespiras, kaj diras "he jes!"
La alia siavice vespiras, kaj respondas "ha jes!"
tiam la tria diras: "Nu, ĉar vi parolas pri politiko, mi foriros!"
Posted 19 months ago. ( permalink )
Reza replies:
:)
Posted 19 months ago. ( permalink )
Farzaneh Dortaj says:
tre interese sed mi auxdis tion antauxe en la sxahrestanak ekskurso.
Posted 19 months ago. ( permalink / translate )
Janina says:
Dear Reza, I don´t ever learn Esperanto- I heard about it, when I went to secondary technical school- and that´s 45 years ago.- But your blog I understood without a dictionary. It is very interesting to think about "what is that- opinion- and how does it grow in a human beeing-" I am kindergartenteacher and love my profession very much-(I often had to study about this theme) and to have an opinion or allow someone to know about my opinion are very different matters- well I believe it is courageous to discuss about this subject.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Janina edited this comment 17 months ago.
Janina replies:
Dear Reza, thank you for your answer. I am going to learn Esperanto now! But I will need some time. Till then, may God bless you and the ones you love.
Posted 17 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...