MESAĜO DE IRINA BOKOVA POR LA TAGO DE LA GEPATRA LINGVO
Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2014
Mesaĝo de s-ino Irina Bokova, Ĝenerala Direktoro de Unesko
Inkluziva edukado per kaj dank’ al lingvoj - lingvoj gravas
2015 estas la 15-a datreveno de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo - ĝi estas ankaŭ decida jaro por la internacia komunumo kiel la datlimo de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj, kiam la landoj devas difini novan tutmondan agadplanon pri daŭripova evoluo.
En la fikso de la agadplano post 2015 devas prioritate esti la antaŭenigo de kvalita edukado por ĉiuj – plilarĝigo de la alireblo, certigo de egaleco kaj inkluziveco, antaŭenigo de edukado por monda civitaneco kaj daŭripova evoluo. Edukado en la gepatra lingvo estas esenca por atingi tiujn celojn – por faciligi la lernadon kaj subteni la kapablojn legi, skribi kaj kalkuli. Por progresi en ĉio tio, la akcento devas esti pli forta sur la formado de instruistoj, la reellaboro de instruprogramoj kaj la kreado de adekvataj lerno-medioj.
Unesko strebas al tiuj celoj en la tuta mondo. En Sud-Ameriko, helpe de la Fonduso de UN por Infanoj, Unesko antaŭenigas la inkluzivan edukadon per interkultura, dulingva aliro, por inkludi kaj indiĝenan kaj ne-indiĝenan kulturojn. Samkiale la regiona oficejo de Unesko en Bankoko, Tajlando, por Edukado en Azio kaj Pacifiko laboras por pli profunde komprenigi la esencon de la plurlingva edukado bazita sur la gepatra lingvo, en kaj ekster la regiono. La gepatralingva edukado estas fundamenta kondiĉo por altkvalita lernado – estas ankaŭ grave subteni la multlingvecon kaj respekton al lingva kaj kultura diverseco en socioj, kiuj rapide transformiĝas.
Ekde la jaro 2000 okazis grandega progreso por atingi la celojn de Edukado por Ĉiuj. Hodiaŭ ni devas rigardi antaŭen por realigi neatingitajn celojn kaj alfronti novajn defiojn. La Internacia Tago de la Gepatra Lingvo estas la okazo por ni ĉiuj levi la flagon por la graveco de la gepatra lingvo por ĉiuj fortostreĉoj en edukado, por plialtigi la kvaliton de la lernado kaj por inkludi la ekskluditojn. Ĉiu knabino kaj knabo, virino kaj viro devas posedi la rimedojn por plene partopreni en la vivo de sia socio – tio estas baza homa rajto kaj forta rimedo por la daŭripoveco de ĉiu evoluo.
Irina Bokova
Trad. Stefano Keller, estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj
Articles by Raymonde Coquisart
Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 567 2015-01-21
-
FORPASIS HANS BAKKER (1937-2015)
La 21-an de januaro forpasis en Amsterdamo, post elĉerpa malsano…
-
20 Feb 2015
Rigardu la tri novajn fotojn
-
Mi jxus aldoni tri fotojn, mi ne tuj mencios la temon de tiuj fotoj
sed iru tuj kaj eble gustumu…
-
16 Feb 2014
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
147 visits
Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 570 2015-02-20
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.