Enhavo:

  1. Poŝtmarko pri la Unua Libro
  2. La Amsterdama katedro serĉas profesoron

POŜTMARKO PRI LA UNUA LIBRO



Por omaĝi la 125-an datrevenon de la lingvo Esperanto, UEA jam duan fojon mendis ĉe la nederlanda kompanio PostNL porokazan poŝtmarkon. En aprilo aperis poŝtmarko kun la simbolo de la jubilea jaro. La nova poŝtmarko montras la kovrilon de la Unua Libro, kun la nederlandlingva teksto Eerste leerboek Esperanto 1887-2012 (t.e. unua lernolibro de Esperanto 1887-2012). Ĝi validas por afranki normalan unuaklasan enlandan.

La poŝtmarko estas vendata en blokoj de 10 markoj. Unu bloko kostas EUR 6,00 (plus afranko; kvanta rabato ne estas aplikebla). Oni povas mendi ĝin ĉe la Libroservo de UEA kaj ĝi estos kompreneble vendata ankaŭ dum la Malferma Tago de la ! Centra Oficejo, sabaton, la 24-an de novembro.

La poŝtmarko pri la Unua Libro estas jam la sesa laŭ mendo de UEA. La antaŭaj markoj ricevis multe da publikeco en nederlandaj filatelaj revuoj, kaj la nova marko sendube spertos la samon. La temoj de la unuaj du markoj, aperintaj en 2008, estis la 93-a UK en Roterdamo kaj la 100-a datreveno de la fondo de UEA. Ili ambaŭ estas jam elĉerpitaj, sed plu haveblas la poŝtmarkoj pri la 150-a datreveno de L.L. Zamenhof kaj la 100-a datreveno de Ivo Lapenna, eldonitaj en 2009. Ankaŭ ili estas vendataj en blokoj de 10 markoj (EUR 5,50 por bloko), same kiel la supre menciita poŝtmako kun lajubilea simbolo (EUR 6,00 por bloko).

LA AMSTERDAMA KATEDRO SERĈAS PROFESORON



La Universitato de Amsterdamo (UvA) serĉas posteulon de prof. d-ro Wim Jansen, kiu emeritiĝos en 2013 kiel speciala profesoro pri Interlingvistiko kaj Esperanto en la departemento pri Lingvistiko kaj Literaturscienco de la Humanisma Fakultato. UvA havas tiun katedron ekde 1998 laŭ la iniciato de la nederlanda fondaĵo Esperanto en la Instruado, kiu komence ankaŭ respondecis pri ĝia financado. En 1994 ĝi kunfandiĝis kun Internacia Esperanto-Instituto (IEI), kiu sekve fariĝis la sponsoro de la katedro.

Ekde la 1-a de septembro 2013 UEA transprenos de IEI la respondecon pri la katedro por 5-jara periodo. Kuratoro de la katedro nome de UEA estos Nikola Rašić, eksa KKS kaj konata kiel sociologo pri la Esperanto-movado, i.a pro sia libro La rondo familia. Ĝis la fino de la nuna studjaro kiel kuratoro nome de IEI plu funkcios mag. Hans Erasmus. La du aliaj kuratoroj, nomumitaj de la universitato, estas prof. d-ro D. Gorter kaj prof. d-ro P.C. Hengeveld.

Kiel financan bazon de la subteno al la katedro, la Estraro de UEA starigis specialan fondaĵon el la heredaĵo de f-ino A.J. Middelkoop, kiu instruis Esperanton ĉe UvA en la periodo 1969-1978. Kvankam UEA estas la formala partnero de UvA, la financan ŝarĝon kundividas la asocio Esperanto Nederland, kiu ankaŭ ĝis nun dividis ĝin duone kun IEI. Ankaŭ donacoj de aliaj organizaĵoj kaj individuaj esperantistoj al la Fondaĵo Middelkoop estos daŭre bonvenaj.

Prof. Wim Jansen estras la katedron ekde februaro 2002. Ĉar temas pri la sola universitata katedro de sia speco en la mondo, la Estraro de UEA konsideris grava kaj necesa garantii ĝian pluan ekzistadon ankaŭ post la rezigno de IEI. Dum la periodo de prof. Jansen la prestiĝo de la katedro en la universitata medio kreskis pro la atingitaj rezultoj kaj pro la rimarkinda nombro de libroj, artikoloj kaj intervjuoj, kaj pro la prelegoj kaj reprezentiĝoj de la katedrulo en sciencaj konferencoj k.a. forumoj ankaŭ ekster la universitato. La katedro havis po ĉ. 15 studentojn en ĉiu studjaro, ĝis nun entute 181 (92 en interlingvistiko, 89 en Esperanto).

La katedrulo devos esti disponebla por la plenumado de siaj taskoj dum averaĝe unu tago ĉiusemajne. La speciala profesoreco ne signifas, ke la katedrulo estos dungita aŭ salajrata de UEA aŭ UvA. Rekompence, li/ŝi povos ĉiujare disponi pri €20.000, elspezeblaj interkonsente kun la kuratoraro por kovri la kostojn pro la plenumado de la katedraj taskoj.

La ĉefaj taskoj de la katedrulo estas:

- instruado en la kampoj de la interlingvistiko kaj Esperanto;
- mentorado de magistraj aŭ bakalaŭraj disertaĵoj;
- scienca esplorado kaj mentorado de doktorigaj esploroj;
- funkciado kiel ligilo inter UEA kaj UvA;
- kontribuado al laŭeble vasta diskonigo de la katedro per aktiva kaj reklama sinteno en kaj
ekster UvA.

La katedrulo devos plenumi jenajn funkciajn postulojn:

- havi tre bonan esplorkapablon, demonstreblan per la posedo de la doktora titolo (PhD) kaj
per aliaj valoraj sciencaj agadoj kaj publikigoj;
- havi demonstreblan larĝkampan sperton en la lingvistiko, speciale en la interlingvistiko;
- havi bonajn instrukapablon kaj instrusperton, tiel sur universitata nivelo, kiel ankaŭ en
rilato kun alinivelaj lernantoj;
- esti kontaktema kaj facile kontaktebla, kapabla organizanto kaj gvidanto;
- konscii pri la konovalorigeblo en la kampo de la katedraj laboroj.

La limdato por kandidatiĝi estas la 5-a de januaro 2013. La katedrulo estos selektita de la kuratoraro, kiu prezentos al la Estraro de UEA proponon post aprobo de la dekano de la Fakultato kaj de la Estraro de UvA.

Anonco pri la vakanta profesoreco en la retejo de UvA: nederlandlingva - anglalingva