El artikoloj de du ĵurnaloj de Fukuŝima

En la urbo Iŭaki, kiun mi vizitis la 24an, mi aĉetis lokajn ĵurnalojn por
pli bone kompreni la situacion en Fukuŝima. Hodiaŭ mi tradukos kelkajn
artikolojn el tiuj ĵurnaloj. Mi estas ĝoja, ke en diversaj lokoj la loĝantoj
kuraĝigas unuj la aliajn por la rekonstruado de la komunumoj.

Fiŝkaptado de salmonoj komenciĝis
Salmonoj revenas al siahejma rivero post 4 jaroj en aŭtuno. Laŭ la
marbordo de la Pacifika Oceano en la gubernio Fukuŝima oni komencis kapti
salmonojn. Komence de oktobro, oni prove ilin kaptis kaj ekzamenis pri
radioaktiveco. Feliĉe tiuj ne estis malpuraj.
En la urbo Iŭaki la Fiŝkaptista Asocio de la rivero Nacui planas kapti 3500
salmonojn, el kiuj 2000 estos salite venditaj kaj aliaj 1500 estos uzitaj
por preni 1,5 milionojn da frajoj, kaj poste oni vartos 600-800 mil idojn
ĝis marto 2012. La prezidanto de la asocio s-ro Suzuki Ŝiroo 69-jara diras:
“Vartado de salmonidoj estas investo por la estonteco. Se salmonoj ne
vendiĝos bone pro la timo al radioaktiveco en Fukuŝima, ni havos deficiton.
Ni ne povas antaŭvidi, kio okazos por nia projekto”.
Kvin asocioj en la malpermesita distrikto pro la akcidento de la nukleaj
reaktoroj ne povas kapti salmonojn. La prezidanto de unu el tiuj asocioj
diras: “Tradicio de fiŝkaptado komenciĝinta ĉi tie en 1908 unuan fojon
interrompiĝis ĉi-jare. Se ni ne povos varti salmonidojn dum la venontaj kvar
jaroj, estos ebleco, ke malaperos salmonoj, kiuj revenos al nia rivero”.

Festivalo en la urbo Motomija
En la urbo Motomija, okazis aŭtuna festivalo la 23an, en kiu homoj
paradis, portante sanktan palankenon. La organizanto volis gajigi la etoson
per la sukceso de la festivalo, kaj alvokis palanken-ŝatantojn en kaj ekster
Fukuŝima partopreni en ĝi, kaj venis 90 homoj el 11 grupoj.

Ciklamenoj surmerkatiĝis
La varmodomoj de s-ro Haŝimoto Kooiĉi en la urbo Tamura estas plenaj de
96 mil diverskoloraj ciklamenoj. Jam “ĝardenaj ciklamenoj” estas ekspeditaj
al la merkato, kaj ekde la 24a “mini-ciklamenoj” estas ekspedataj. Ĉi-jare
li zorge elektis neradioaktivan folian sterkaĵon. Tiuj floroj estas sendataj
al Tokio kaj la ĉirkaŭaj gubernioj.

Provizoraj vendejoj
En la distrikto Ĉuuoodai en la urbo Iŭaki, kie staras multaj dometoj por
rifuĝintoj, nove malfermiĝis eta superbazaro “Kunĉe-Placo” la 23an de
oktobro. S-ro Sanbongi kaj s-ro Joŝida, kiuj antaŭe aparte posedis
fiŝvendejon en la urbo Naraha (malpermesita urbo), kunlabore malfermis ĝin.
S-ino Ŭatabe 78-jara diris: “Mi renkontis samurbanojn, kiujn mi neniam vidis
post la cunamo. Mi estas ĝoja pro tio, ke mi povas veni ĉi- tien piede por
butikumi”.
En la distrikto de la urbo Minami-Sooma malfermiĝis duetaĝa “Provizora
superbazaro”, en kiu troviĝas 11 vendejoj; manĝejo, drinkejo, florvendejo,
vestaĵvendejo, fotilvendejo ktp. Tiu superbazaro estas konstruita por
rifuĝintaj vendistoj.

Kajto-konkurso
La 23an okazis kajto-konkurso en la urbo Inaŭaŝiro por montri la urbon
vigla kaj sekura. 50 kajto-amantoj partoprenis en ĝi el Tokio kaj aliaj 6
gubernioj.

Lernantoj donacis artaĵojn al rifuĝintoj
Lernantoj en la supera mezlernejo Jasuhara donacis artaĵojn al 80
familioj loĝantaj en provizoraj dometoj en la urbo Date. 40 lernantoj
apartenantaj al arto-klubo faris tiujn el lignaĵoj el detruita lerneja
konstruaĵo pro la tertremo. La lernantoj nun lernas en la provizora
konstruaĵo.

Kultura Festivalo de du superaj mezlernejoj
La komuna kultura festivalo de superaj mezlernejoj Onahama kaj Kaisei
okazos la 6an de novembro. La lernejaj konstruaĵoj de Kaisei estis severe
damaĝitaj de la cunamo, tial la lernantoj provizore lernas en la supera
mezlernejo Onahama. La temo de la festivalo estas “Ridetoj al nia
estonteco!” La lernantoj deziras, ke tiu festivalo kuraĝigu la loĝantojn
kaj ridetoj disvastiĝu en la urbo”.

Radioaktivec-mezuriloj estas donacitaj
Golfeja klubo Asahi en la urbo Toĉigi, la gubernio Toĉigi, donacis 150
mezurilojn kaj unu milionon da enoj (10 mil eŭroj) al la urbo Minami-Sooma
la 18an. Tiu golfeja klubo kolektis 10 milionojn da enoj el 20 mil
golfludantoj. El tiu mondonaco la klubo aĉetis 150 mezurilojn. La prezidanto
volas, ke la urbo disponigu tiujn al familioj kun infanoj.
La ĉina mezurili-kompanio “Dalian Novlandosistemo” donacis 40 mezurilojn
al la urbo Minami-Sooma la 19an.

Sporta tago en la urbo Sooma
La 23an la bazlernejo Nakamura okazigis sportan tagon en la gimnastikejo
Sooma, prokrastitan kvin monatojn pro la katastrofo kaj la posta nuklea
akcidento. En ĝi lernantoj dancis kaj gimnastikis, kaj ankaŭ iliaj
familianoj partoprenis.

>
>
> HORI Jasuo (s-ro)