La 10-a de novembro estas la Monda Tago de la Scienco por Paco kaj Evoluo. Por la ĉi-jara Tago la Ĝenerala Direktoro de Unesko, s-ino Irina Bokova, publikigis ĉi tiun mesaĝon.

LA SCIENCO EN LA SERVO DE DAŬRIPOVA ESTONTO

Tiu ĉi Monda Tago de la Scienco por Paco kaj Evoluo okazas du monatojn post la adopto de la Agendo 2030 por daŭripova evoluo.

Ĉi tiu programo prezentas novan bildon de la homaro, planedo kaj paco por la sekvantaj 15 jaroj, en kiu la scienco havas centran lokon kiel motoro de pozitiva transformado, akcelanta evoluon.

Ĉiu registaro konscias hodiaŭ, ke la scienco kapablas doni esencajn respondojn por pli bona mastrumado de la akvorezervoj, konservado kaj daŭripova uzo de la oceanoj, protektado de la ekologia medio kaj de la biodiverseco, lukto kontraŭ la klimatŝanĝo kaj naturkatastrofoj, subteno al novigoj, elimino de la malriĉeco kaj malpliigo de malegaleco.! Por maks imume profiti el tiuj ebloj, ni devas pli bone kompreni la situacion de la scienco en la mondo kaj disponi pri pli efikaj iloj, por pli bone povi sekvi la progreson.

Tial gravas la Raporto de Unesko pri la scienco, publikigata ĉiun kvinan jaron, por povi konstati la tendencojn tutmonde en sciencaj kampoj, teknologio kaj novigo.

Ni lanĉas tiun ĉi novan version de la Monda Tago de la Scienco por Paco kaj Evoluo por atentigi pri la kreskanta signifo de la scienco, teknologio kaj novigo en la konsidero de diversaj landoj, je ĉiu nivelo de evoluo. Kreskantaj zorgoj pri ripetiĝoj de sekeco, inundoj, uraganoj kaj aliaj naturfenomenoj igis registarojn apliki strategiojn je nacia kaj loka niveloj por protekti la agrikulturon, redukti la riskojn de katastrofoj kaj uzi diversajn naciajn energifontojn. Kreskantaj investoj en la sciencon atestas pri konsciiĝo koncerne la neceson krei verdajn sociojn samtempe kun la kreo de verdaj ekonomi! oj, kunig ante politikan evoluon kaj leĝojn, modifon de valoroj kaj agmanieroj.

Ĉi tiuj temoj estos diskutataj en la baldaŭa Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri klimatŝanĝo, en Parizo (COP21), kie mondaj gvidantoj kunvenos por atingi novan interkonsenton pri internacia kunlaboro por malpliigi la efikojn de la klimatŝanĝo. Scienco, teknologio kaj novigo estas esencaj por tio, kaj ni devas agi laŭ nia maksimuma eblo por helpi al ĉiuj socioj tutmonde en la kreado kaj kunhavigo de la scioj. La Agendo 2030, kun la Agadprogramo de Adis-Abebo, alvokas al novaj fortostreĉoj por krei efikajn naciajn politikojn kaj sistemojn pri scienco, teknologio kaj novigo, kaj pri subteno de transdono de teknologio kaj solvoj – kio estas ĝuste la agadtereno de Unesko.

Tio estas la mesaĝo de la Raporto de Unesko pri la scienco kaj de ĉi tiu Monda Tago de la Scienco por Paco kaj Evoluo. Mi petas ĉiun helpi nin por diskonigi ĝin en la ! tuta mond o por konstrui pli bonan estonton por ĉiuj.

Irina Bokova