> Karaj,
>
> Mi sendas la hodiauan raporton pri la katastrofo.

La 16an de majo

Deklaro pri la sekureco de legomoj el Gunma
Jam tuj post la cunamo komenciĝis la kerno-fandiĝo

La 15an la elektro kompanio Tokio publikigis raporton pri la stato de la
reaktoro n-ro 1 jene:

La 11an de marto je 14:26 okazis la tertremo kaj tuj poste aŭtomate haltis
la reaktoro. Pro la cunamo instalaĵo por ricevi elektron el ekstere ankaŭ
damaĝiĝis kaj elektro haltis. Je 15:30 la cunamo venis kaj damaĝis la
krizokazan generatoron, pro kio tute perdiĝis elektro por malvarmigi la
kernon.
En la kerno pli kaj pli perdiĝis malvarmiga akvo pro varmo el la nukleaj
brulaĵoj. Je 18:00 la akvo-nivelo malaltiĝis ĝis la pinto de nukleaj
brulaĵoj kaj komenciĝis la parta nudiĝo de la brulaĵoj. Samtempe la
temperaturo de la kerno subite altiĝis.
Je 19:30 la akvo-nivelo tiel malaltiĝis, ke la tuta brulaĵstangaro estis en
la stato de “tuta nudiĝo”, nome tute ekster la akvo. Tubo, kiu kovras la
brulaĵstangaron, ekfandiĝis de sube, kiam ĝi superis 1800 gradojn, kaj post
20 minutoj la centra parto de la kerno fandiĝis kaj defalis. Je 21:00 la
temperaturo atingis 2800 gradojn, en kiuj povas fandiĝi brulaĵgranuloj.
La 12an de marto je 6:50 ĉiuj brulaĵstangoj falis en la fundon de la
reaktor-premujo. (fino de la raporto)

La elektra kompanio Tokio estis publikiginta, ke antaŭ 9:00 la 12an de marto
la kerno tute nudiĝis el la malvarmiga akvo, sed laŭ la ĉi-foja raporto, ĝis
la 9a horo jam la kerno tute fandiĝis. La kompanio starigis laŭ la erara
analizo la planon reordigi la reaktoron.
La vorto “kernofandiĝo” teruras min. Tiu signifas la fatalan staton de la
reaktoro. Krome ne nur unu reaktoro, sed ankaŭ aliaj estas en tre malfacila
stato. Ĉu oni povas bone regi la nukleaĵojn? Multaj homoj jam pensas, ke la
plej fatala stato finiĝis, sed en efektiveco povas atendi nin pli teruraj
okazaĵoj, kiuj povos kaŭzi grandan suferon al Tokio.

Letero el la urbo Sendai
La 11an de majo ni havis Esperanto-kunsidon en la artgalerio “Birdo Flugas”
en la urbo Ŝiogama, posedata de esperantistino. Ĝi estis tre bele rearanĝita
malgraŭ la damaĝo de la tertremo kaj la cunamo.
Entute 15 homoj partoprenis. Manĝante suŝi-ojn kaj trinkante bieron kaj
sukon, ni gaje babilis. Ni aŭskultis raporton de s-ino Sanpei Keiko, kiu
vojaĝis en Francio, prelegante pri la katastrofo.

Letero el la urbo Hukuŝima
Mi volis scii, kiel fartas mia amikino loĝinta en la urbo Tomioka, la
urbo de la nuklea centralo, kaj vane telefonis pli ol 10 fojojn al ŝi kaj al
la rifuĝejoj en mia urbo. Hodiaŭ mi denove telefonis al la rifuĝejo kaj
lasis mian telefonnumeron. Feliĉe post unu horo venis ŝia telefonvoko.
Ŝi translokiĝis 5 fojojn de unu rifuĝejo al la alia, kaj nun ŝi loĝas en la
gubernio Ibaraki. Dank’ al la edzino de sia frato, ŝi nun vivas en la domo
preparita de la gubernio. Ĝi estas malgranda kaj situas en la monteto ...,
sed ŝi sentas sin feliĉa, loĝante kun siaj familianoj. En rifuĝejoj ŝi
spertis malfacilon, havante maljunan, kuŝantan patrinon.
La eksplodbruoj de la centralo la 12an de marto estis teruregaj, ne
imageblaj en tiu ĉi mondo. Ŝia domo situas 15 kilometrojn fore de la
centralo. Kun ploro ŝi diris, ke ŝi ne plu povos reveni hejmen.

Afiŝoj en la hotelo
La 10an mi tranoktis en hotelo en la varmfontejo Minakami por subteni
turisman mondon, kiu multe suferas pro malmultiĝo de turistoj. La hotelisto
diris, ke dum la marto post la tertremo venis nur 100 turistoj al sia granda
hotelo, kiu kapablas akcepti 500 homojn tage. Laŭ lia supozo kelkaj hoteloj
en Minakami bankrotos. Por subteni la hotelon, mi trinkis multe kaj aĉetis
kukon kiel donacon al mi.
En la akcepteja halo mi vidis jenajn afiŝojn:
1. Legomoj produktitaj en la gubernio Gunma (kie estas Minakami) estas
sekuraj.
Antaue la registaro malpermesis la vendon de kelkaj specoj de legomoj el
Gunma, pro kio oni anoncas la sekurecon de legomoj al turistoj.
2. Pardono pro ne sufiĉa lumo
Pro manko de elektro en nia regiono oni devas ŝpari elektron.
3. Rabato de 500 enoj por masaĝo
Eble pro malmultiĝo de turistoj masaĝisto devas rabati la tarifon.

En la montara regiono ĉio estis verda, kaj multpetalaj sakuroj floris
bele. Estas bedaŭrinde, ke la vetero estis pluva. Mi rezignis planitan
montgrimpadon sur la najbaran monton.