La postkomunisma Albanio

Post 46 jara da totalisma reĝimo, ankaŭ Albanio komencis la eraon de politika pluralismo aŭ demokrateca reĝimo, komence de 1990 jaroj. La komunista partio (nomata Partio de Laboro) pli kaj pli cedis al novaj reformoj ekonomiaj kaj politikaj.
Fine de printempo 1990, la ŝtato komencis la liveradon de pasportoj por siaj civitanoj. Antaŭe, la pasportojn provizorajn ricevis nur tiuj civitanoj senditaj eksterlande pro diversaj ekonomiaj, artismaj, sportaj aŭ edukaj aferoj. Antaŭ 1990 jaro, oni ne rajtis eĉ elekti la loĝlokon enlande, ankaŭ la laborejon. la lando similis al granda getoo, tro izolita disde la cetera mondo.
Samjare oni lanĉis la leĝon kiu permesis la refunkciadon kaj praktikadon de religiaj institucioj, kiuj ekde 1967 jaro estis malpermesitaj, detruitaj aŭ fermitaj. Laŭ konstitucio de la jaro 1976 Albanio sin deklaris ateista ŝtato!
Plue, la ŝtato nuligis la leĝon laŭ kiu oni kondamnis de 10 jaroj da enprizoniĝo ĝis mortkondamno pro "agitado kaj propagando antikomunista", same oni ne plu konsideris la kaŝan transpason de la landlimo kiel perfidaĵo al patrio.
Fine de 1990 jaro, la komunista partio permesis la fondiĝon de aliaj politikaj partioj kaj sendependaj neregistaraj organizaĵoj. Tio notis la inicon de pluralisma sistemo ankaŭ en nia lando.
Albanio petis membriĝon al Organizajxo Eŭropa por Sekureco kaj Kunlaboro (OSCE).
Martofine 1991, oni organizis ĝeneralajn balotojn kie komunistoj akiris plimulton, sed demokratoj venkis en ĉefaj urboj. Kompreneble la longjara regado influis ankaŭ la homan psikon aparte en la kamparo, kie ankoraŭ oni ne imagis la novan sociordon. Post kelkaj monatoj, ĝeneralaj strikoj de laboristoj devigis la registaron fali kaj la prezidento komunista dekretis teknikan registaron ĝis la novaj eksterordinaraj balotoj plejbaldaŭe.
La seniluziiĝo de popolamasoj post la malvenko en marto 1991, sed plejprobable ankaŭ mem la ŝtato kondukis al amasa elmigrado al la najbaraj landoj, Grekio kaj Italio. Ordinaraj laboristoj kaj kamparanoj sed ankaŭ intelektuloj, precipe junaĝaj, transpasis la landlimon kun Grekio aŭ la maron, je dimensioj bibliaj. Ĉirkaŭ unu triono de la tuta loĝantaro! Ne pro milito, sed pro ekonomia stato postlasita de la komunisma reĝimo.
Reorganizite, demokratoj venkis en la novaj balotoj marte 1992. La nova registaro alfrontis grandegajn problemojn: ekonomie la lando estis en kolapso; la leĝaro ankoraŭ totalisma, la homoj senesperaj.
Inter la unuaj decidoj estis:
- unuafoje albanoj en la urboj fariĝis domposedantoj, dum la kamparanoj terposedantoj. Dum komunismo la plimulto de urbanoj loĝis en luitaj domoj de la ŝtato. En la kamparo estis privataj la domoj, sed ne la tero. Eĉ la brutaro estis kolektiva.
- ĉiuj eksaj ŝtataj entreprenoj transpasis al civitanoj je formo de akcioj. La vendejoj privatiĝis same.
- la publika transporto, la dentista kaj apotekista servo tute privatiĝis.
- pli kaj pli, preter la ŝtataj lernejoj kaj hospitaloj, stariĝis ankaŭ tiuj privataj.
- oni permesis la libervolan loĝadon kaj laboradon ie ajn en la lando. Antaŭe vilaĝano ne rajtis translokiĝi en la urboj, same la urbanoj al aliaj urboj sen permeso de la ŝtato.
- tuta komerco privatiĝis, oni rajtis aĉeti kaj vendi ion ajn. La prezoj liberaliziĝis. Antaŭe malfacile troveblis multaj bezonataj aĵoj, vestoj, elektronikaĵoj, ktp.
- ĉiu albano rajtis malfermi sian bizneson. Antaŭe estis malpermesita labori propravole, hejme aŭ en la propra ne ŝtata aŭ nekolektiva bizneso.
- nova leĝaro garantiis la homrajtojn kaj la funkciigon de la merkata ekonomio.
- oni konvertigis la landan valuton al fremdaj valutoj kaj permesis la fremdajn investaĵojn.

Tio donis tre rapide la unuajn pozitivajn sekvaĵojn: la merkato vigliĝis, la provizado per nutraĵoj, vestoj, servoj, pliboniĝis notinde. La enlanda agrokultura produktado pliiĝis. menciindas ke albanoj alkutimiĝis al longaj vicoj por aĉeti 2 litrojn da lakto, viandon, kafon, terpomojn, fruktojn..Ĉio estis porcionigita.
La vivnivelo ĝenerala pli kaj pli altiĝis.
Sed kompreneble, unuavice profitis la eksaj komunistaj gvidantoj, kiuj antaŭe ĉekapis la ŝtatajn entreprenojn, privatigante la plejparton de ili je sia favoro, ĉar ili havis pli da sperto, multaj rilatoj kun eksterlando, alirebleco al ekonomiaj aferoj ks. Plejprobable, tio estis ankaŭ sekvaĵo de strategio de la eksaj komunistaj partioj en Orienta Eŭropo por la enpaca transiro de komunismo al kapitalismo. Eksaj komunistoj fariĝis do unuaj kapitalistoj.
La malforta ŝtato ne kapablis sukcese kontraŭbatali la korupton, la krimojn, la neleĝan agadon, prostitucion, drogadon kaj similajn negativajn fenomenojn.
Ĝi toleris en la jaroj 1995-1996 eĉ la starigon de la tiel nomataj financaj "Ponzaj piramidoj" kiuj kolektis la monon de la malriĉaj albanoj, promesante redoni ĝin kun tre alta interezo. Kiam evidentiĝis ilia kolapso antaŭvidita, fine de 1996, eksplodis popolaj ribeloj kiuj postulis la monon de ŝtato mem. Februare-marte 1997 oni malfermis ankaŭ militistajn deponejojn kaj elprenis el ili armilojn! La ŝtato kolapsis. La prezidento alvokis Eŭropajn okcidentajn landojn por interveni. Ĉirkaŭ 6500 fremdaj soldatoj enlandiĝis Albanion kaj restis tie kelkajn monatojn por helpi al bonordigado de novaj eksterordinaraj ĝeneralaj balotoj somere 1997.
Venkis socialistoj! Ili trovis ege domaĝitan ekonomian kaj sekurecan staton. Ili aprobis pliajn liberalajn leĝojn, kiel ekzemple la starigon de privataj bankoj, la malfermon de pluraj radioteleviziaj privataj stacioj, kelkajn plibonigojn por la vivo de la malriĉaj homtavoloj kc. Dum ilia regado okazis la liberiga milito en Kosovo, la interveno de NATO kaj forigo de ĉiuj armeaj kaj policaj serbaj trupoj de tie. Albanio akceptis dum kelkaj monatoj duonmilionon da kosovaj rifuĝintoj.
Sed ankaŭ socialistoj ne kapablis resanigi ĉion komplete, precipe ili ne subigis la koruptecon. Post ok jaroj venis al ŝtatpotenco demokratoj, ĉifoje pli maturaj kaj pli decidemaj por antaŭenigi la landon. Estis entreprenitaj kaj realigitaj multaj projektoj por aŭtoŝoseoj, domkonstruado, altiĝo de salajroj ks. Dum ilia okjara nova regado Albanio eniris en NATO-organizaĵo, albanoj akiris la rajton de libera moviĝo tra Ŝengen zono, Kosovo fariĝis sendependa ŝtato.
La socialistoj revenkis en la jaro 2013, promesinte multon sed verŝajne nekapablaj por realigi tion. La popolo iris al la normalaj ĝeneralaj balotoj junie 2017 venkitaj denove de socialistoj.
Por ni, esperantistoj, la jaroj 1990- 1991 notas novan ondon de disvastiĝo de Esperanto enlande. Post la registara dekreto pri funkciiado de sendependaj neregistaraj organizaĵoj, ankaŭ ni enspiris libere, tuj restariĝis la malnovaj kontaktoj ene kaj ekstere de lando. Maje 1991 fondiĝis la Albana Esperanto - Asocio, aperis nova lernolibro de IL verkita de s-ro Zef Mjeda, poste alia lernolibro verkita de s-ro Vasil Pistoli. Stariĝis lernokursoj en ĉiuj niveloj de la eduka sistemo, aperis artikoloj sur la gazetoj, intervjuoj en TV, grupoj de gejunuloj vojaĝis al Bulgario, Kroatio ka, enkadre de esperantistaj rilatoj.
Do, malfermita Albanio fariĝis bona tereno por nia e-movado.
Bardhyl Selimi, la 23an de aŭgusto, 2017