La 25-an de novembro Amnon Rubinstein, kiu estas raportisto en la israela gazeto Haaretz, havis komentartikolon en sia gazeto. La artikolo baziĝas sur informoj de The Economist de la 22-a de novembro. Li prilaboris la materialon kun konsidero al Israelo.

”Nedemokratia”

Se ni komparas judojn kaj arabojn en Israelo (la israelajn arabojn kiuj estas israelaj civitanoj, kontraŭe al la palestinanoj en Cisjordanio kaj la Gaza-strio), la araboj estas malfavorataj en multaj statistikoj. Unu estas tiu pri edukado. Ekzemple montriĝas ke trioble pli granda kvanto da judoj studas en universitatoj kaj altlernejoj kompare kun araboj.

La oficialaj statistikoj en Israelo montras tiajn nombrojn ĉar tie la loĝantoj estas registritaj surbaze de religio. Krome la araboj havas sian propran lernejsistemon. Tiel estas facile teni la nombrojn en ordo. La intelekta maldekstra flanko en Israelo kaj ties parenca animo en eŭropaj landoj, utiligas tiujn ĉi nombrojn kiel pruvon ke Israelo ne estas bona demokratio. Oni diras ke temas pri diskriminacio surbaze de etneco kaj religio, kio aparte montriĝas en la statistiko pri edukado.

Francio

En Francio 25 % de la ĝenerala, en Francio naskiĝinta loĝantaro, studas je universitata nivelo. Sed nur 4 % de la infanoj de enmigrintoj studas je tia nivelo. Tio donas proporcion je pli ol 6 al 1. Do la diferenco estas duoble tiel granda kiel en Israelo.

Proksimume duono de la enmigrintoj en Francio estas muzulmanoj. Oni apenaŭ divenas tre malĝuste kiam oni supozas ke la muzulmanoj estas sub la meznombro de 4 % kaj ke la aliaj enmigrintoj estas super tio. (Komparu la ĉi-subajn nombrojn el Britio.) Do la diferenco estas pli ol duoble granda ol en Israelo.

Tio signifas ke Francio, kiu estu “lando por ĉiuj siaj enloĝantoj” kaj ne dispartigu la loĝantaron laŭ etneco kaj/aŭ religio, havas multe pli malbonajn nombrojn koncerne siajn muzulmanajn enloĝantojn ol Israelo havas koncerne la siajn. Tiel estas malgraŭ ke ne troviĝas ia intensa konflikto samspeca kiel tiu inter judoj kaj araboj en la Mezoriento.

Britio

Ne troviĝas tiel multe da nombroj el Britio koncerne edukadon laŭ etneco. Sed tiuj nombroj kiuj troviĝas ankaŭ montras grandajn diferencojn inter diversaj etnoj, precipe diversaj grupoj da enmigrintoj. Interese estas ke laŭ la statistikoj la gejunuloj de ĉina kaj barata originoj estas je la pinto, pli supre ol blankhaŭtaj gejunuloj. Sed gejunuloj origine de la najbarlandoj de Barato, Pakistano kaj Bangladeŝo, estas multe pli malsupre.

La artikolo ja ne havas pli novajn nombrojn ol de jaro 1991, de popolnombrado en kiu oni enketadis tiujn ĉi aferojn. Ĝi montris interalie ke en Birmingham, etne tre miksita vilaĝo, 26-27 % de la gejunuloj de ĉina origino ricevis aprobon (ekzameno de lernejo kiu rajtigas al studoj en universitatoj). Nur 5 kaj 7 % de la gejunuloj origine de Pakistano kaj Bangladeŝo ricevis tion.

Kial diferenco?

Rubinstein demandas sin kial troviĝas tiel grandaj diferencoj, ekzemple inter gejunuloj de Barato kaj Pakistano, kiu ja estis unu lando ĝis 1947. Cetere estas ankaŭ granda diferenco inter kristanaj araboj kaj muzulmanaj araboj en Israelo.

La plej grava diferenco kiun oni trovas inter hejmoj kie la gejunuloj akiras altan edukadon kaj hejmoj kie ili ne tion akiras, estas la grando de la familio. Ju pli da gefratoj, des pli malaltaj atingaĵoj en la lernejo – meznombre.

Sed estus kurioze vidi solidan studaĵon kiu enketus la rolon de religio en tiu ĉi afero.

Komparo

Tio estas unu inter multaj ekzemploj ke Israelo estas komparata kun idealoj, kun la ĉielo, malsukcesas kaj estas elmetata de forta kritiko. Sed kiam Israelo estas komparata kun tiu ĉi mondo, kun aliaj landoj, la bildo fariĝas tute alia. En la plej multaj aferoj Israelo bone eltenas esti komparata kun siaj najbarlandoj, ankaŭ kun tiuj kiujn la konflikto kun Israelo ne rekte koncernas.

Kaj ne malofte Israelo ankaŭ bone kompareblas kun okcident-eŭropaj landoj. Sed tiaj komparoj estas malofte farataj. En tiu ĉi kazo estas tiel ke en Israelo la diferenco inter judoj kaj araboj malgrandiĝas, dum en pluraj eŭropaj landoj nur etaĵo montras al iu specifa egaligo.

Nur lasu nin definitivigi: Se Israelo ne estas demokratia pro mankanta simileco en edukado, tio des pli koncernas Francion kaj aliajn eŭropajn landojn.

Fonto: Artikolo de Amnon Rubinstein en Haaretz de la 25-a de novembro 2002.

Tradukita el la norvega: Bedre enn Europa på minoriteter

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity. Listo de ĉiuj artikoloj.